| Ĝenerala direktoro de BASF: Investado al Ĉinio estas "ĝusta decido" |
| 2026-03-11 |
Lastatempe, Markus Kamieth, ĝenerala direktoro de la germana kemia giganto BASF, diris: "Ĉinio jam fariĝis grava loko por esplorado kaj disvolviĝo." Kamieth rimarkigis, ke la verda transformado de Ĉinio prezentas signifajn ŝancojn por BASF. La kompanio atribuas grandan gravecon al la ĉina merkato en sia tutmonda komerca disvolviĝo. BASF jam anoncis, ke ĝi sukcese ekfunkciigis la ĉefajn fabrikojn ĉe sia integra fabrikejo en Zhanjiang de la provinco Guangdong en suda Ĉinio. Kamieth diris, ke la fabrikejo en Zhanjiang ebligas malalt-karbonan produktadon kaj havas avantaĝojn en la administrado de karbona spurado, kaj BASF pretas kontribui al la verda transiro de Ĉinio per konkretaj agoj. Li atendas, ke la fabrikejo komencos generi profitojn venontjare, kaj li fidas, ke ĝi fariĝos sukcesa produktadbazo por BASF. Kamieth aldonis, ke la noviga kampuso de BASF en Ŝanhajo evoluis al la esplora kaj evoluiga centro de la kompanio en la azi-pacifika regiono kaj daŭre vastigas siajn esplorkapablojn, precipe en kampoj kiel elektraj aŭtoj kaj renovigebla energio. Redaktoro: Xie Ruifeng Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Twitter: El Popola Chinio WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat
|