| Tri generacioj gardantaj arbaron: Rakonto pri verdigo de dezertaj montoj en Houyang |
| 2026-03-09 |
En mia afervojaĝo al Fujian-provinco, mi havis ŝancon viziti la urbon Ningde – marborda montregiono konata pro siaj rakontoj pri forigo de malriĉeco kaj ekologia restarigo. Tie mi renkontis kun la familio de Huang Zhenfang, kiu dum pli ol kvar jardekoj dediĉis sin al verdigo de la dezertaj montetoj en la vilaĝo Houyang de la distrikto Zhouning. Ilia rakonto – de malriĉa kampara familio ĝis tri generacioj ligitaj al la arbaro – estas viva pruvo pri la povo de persistemo kaj longtempa vizio en kampara disvolviĝo. Hodiaŭ lia filo Huang Chuanrong rakontas pri la multjara vojaĝo ligita al la arbaro.
El malfacilaj tagoj Laŭ Huang Chuanrong, antaŭ la epoko de reformado kaj pordmalfermo de Ĉinio, la vivo de loĝantoj en Houyang estis tre malfacila. Familioj havis multajn infanojn kaj la enspezo estis tre malalta. "Tiutempe ni laboris la tutan tagon sed ricevis nur kelkajn centojn da juanoj. Eĉ se oni laboris preskaŭ 30 tagojn monate, oni gajnis nur kelkajn juanojn. Mia familio havis sep membrojn, kaj la vivo estis tre malfacila," li rememoras. La turnopunkto venis komence de la 1980-aj jaroj, kiam la politiko de familia kontraktado pri kamparo estis enkondukita. Lia familio kuraĝe akceptis kontraktan kultivadon de kampoj. Jam en la unua jaro, dek akreoj da rizkampoj donis rikolton ĝis 5 000 kilogramoj da rizoj. "La rizstokejo pleniĝis. Por la unua fojo en la vivo ni vidis tiom da rizo. De tiam ni povis manĝi rizon regule," li diras. La vivo iom post iom pliboniĝis kaj malfermiĝis novaj perspektivoj. Teokultivado kiel vojo al disvolviĝo Post kiam la vivnivelo iom stabiliĝis, la familio komencis kultivi teon. Tio estis la dua grava paŝo por la familia enspezo. Dank' al la grundo kaj klimato de la altmontara regiono, la teo de Houyang havis bonan kvaliton kaj rapide alportis rimarkindan enspezon. En kelkaj jaroj la enspezo de teo atingis ĝis 20 000 juanoj – konsiderinda monsumo kompare kun la averaĝa enspezo en la vilaĝo tiutempe. Vidante la klarajn ekonomiajn avantaĝojn, aliaj vilaĝanoj komencis sekvi. Sed, tiam estis la plej granda malfacilo: transporto. Por faciligi plantadon kaj rikolton de teo, la familio iniciatis la konstruadon de tri vojoj alireblaj por veturiloj, kiuj kondukis al la te-montetoj. Tiuj vojoj ne nur servis la produktadon de ilia familio, sed ankaŭ helpis la tutan vilaĝon vastigi la teokultivan areon. Dum pli ol tri jardekoj, teo fariĝis unu el la ĉefaj ekonomiaj sektoroj de Houyang. Danke al tio, la vilaĝo fariĝis unu el la unuaj lokoj en Zhouning-distrikto kiuj sukcesis eliri el malriĉeco. La decido planti arbaron sur dezertaj montoj La plej granda turnopunkto por la familio venis, kiam ili decidis planti arbaron sur la dezertaj montetoj. Tiutempe, preskaŭ ne estis arboj sur la montoj. Pro malfacila vivo multaj homoj devis tranĉi arbojn por vendi ilin kaj tiel gajni monon. Unu arbo povis esti vendita kontraŭ pli ol 100 juanoj – sufiĉe granda monsumo en tiu periodo. Anstataŭ daŭrigi ekspluatadon, la familio elektis planti arbojn. Ili kalkulis, ke se oni plantus arbon, post ĉirkaŭ 20 jaroj ĝia valoro povus signife kreski. Se oni plantus milojn da arboj, tiam en la estonteco estus stabila enspezo. Kun tiu kredo la familio plantis 390 000 arbojn. La enspezo el teo dum multaj jaroj estis uzata por investi en plantado kaj prizorgado de la arbaro."Tiutempe nia vivo ankoraŭ ne estis komforta, sed ni pensis, ke la nuna peno ne gravas; la grava afero estas la longdaŭra profito," li diras. Komence, multaj vilaĝanoj ankoraŭ hezitis, ĉar ili timis, ke la politikoj eble ŝanĝiĝos. Plantado de arbaro bezonas 20 ĝis 30 jarojn por montri rezultojn. Sed kiam ili vidis la persistemon de la familio, ili iom post iom ekhavis fidon kaj komencis ankaŭ planti arbojn. Malrapide la dezertaj montetoj ĉirkaŭ la vilaĝo verdiĝis. La montoj verdiĝis denove Post pli ol kvardek jaroj la vilvaĝo Houyang tute transformiĝis. De dezertaj montoj kaj erozia tero, la tuta regiono nun fariĝis vasta verda arbaro. La totala arbara areo de la vilaĝo jam atingis pli ol 7 000 akreojn. "Nun kiam ni eniras la arbaron kaj vidas la altajn arbojn, ni sentas grandan ĝojon. Pensante pri la pasintaj jaroj, ĉiuj sentas, ke la peno valoris," li diras.
La arbaro ne nur plibeligis la pejzaĝon, sed ankaŭ protektis la ekologian medion. Antaŭe dum pluvsezonoj ŝtonoj kaj tero ofte glitis malsupren de la montoj kaj damaĝis la kampojn. Dum sekaj sezonoj la kampoj suferis de grava akvomanko. Sed post kiam la arbaro restariĝis, la akvofontoj fariĝis pli stabilaj kaj la aero multe pli pura. Tri generacioj ligitaj al la arbaro Hodiaŭ la filo de Huang Chuanrong daŭrigas la administradon de la familia arbarbieno. Tri generacioj en la familio partoprenas en la disvolviĝo de arbaroj kaj ekonomio. Laŭ li, plantado de arbaro postulas longdaŭran persistemon. Kiam la arboj estis ankoraŭ junaj, preskaŭ ĉiutage li devis grimpi la monton por prizorgi la arbaron."Antaŭe, post matenmanĝo je ĉirkaŭ la sepa horo mi jam iris al la montoj kaj revenis nur proksime al tagmezo. Post manĝo mi denove iris supren kaj revenis hejmen nur vespere," li rememoras. Nun, kiam la arbaro jam maturiĝis, la laboro fariĝis multe pli facila. Modernaj monitoraj sistemoj, inkluzive de flugrobotoj, povas frue detekti riskojn de arbaraj fajroj aŭ aliajn problemojn. Ekonomio sub la arbara kanopeo Kiam la arbaro stabile kreskis, la familio komencis vastigi ekonomiajn agadojn sub la arbara kanopeo. Unu el la rimarkindaj produktoj estas kuracplantoj, kiuj povas esti rikoltitaj ene de la sama jaro. Krome ili nutras abelojn, kio alportas enspezon de pli ol 100 000 juanoj ĉiujare. Ĉe la piedo de la montoj la familio ankaŭ evoluigis aktinidion kun areo de ĉirkaŭ 100 akreoj. La organika sterko ĉefe venas de proksima farmobieno. Bova sterko estas uzata por fekundigi la plantojn, tiel formante cirklan agrikulturan modelon. Krom aktinidio, la bieno kultivas ankaŭ terpomojn kaj dolĉajn batatojn, ĉiuj kun bonaj kvalitoj.
Lecionoj kaj pripensoj La rakonto de la familio de Huang Zhenfang ne estas nur rakonto pri riĉiĝo per arbaroj, sed ankaŭ pri persistemo kaj longtempa vizio en kampara disvolviĝo. De dezertaj montoj kaj malriĉeco, Houyang jam fariĝis verda ekologia regiono kun diversa kaj daŭripova ekonomio. La rakonto de tiu familio memorigas min pri mia hejmlando Vjetnamio. Por Vjetnamio, lando kun vasta montara tereno kaj riĉaj arbaraj resursoj, la sperto de Houyang proponas multajn valorajn pensojn. Unue, arbara disvolviĝo postulas longdaŭran vizion kaj persistemon, ĉar plantado de arbaro ne donas rezultojn tuj sed post jardekoj da prizorgado. Due, kombini arbarprotekton kun ekonomiaj agadoj sub la arboj – kiel kultivado de kuracplantoj, abelbredado aŭ fruktarboj – povas helpi loĝantojn samtempe protekti la ekosistemon kaj krei stabilajn enspezojn. Plej grave, tiaj modeloj povas esti daŭrigeblaj, nur kiam la komunumo partoprenas kaj la generacioj transdonas la respondecon unu al la alia, transformante la arbaron ne nur en naturan rimedon sed ankaŭ en fundamenton por vivtenado kaj estonteco. La verdaj arbaroj de Houyang hodiaŭ ne estas nur la rezulto de unu familio, sed ankaŭ simbolo de tio, kiel komunumo povas ŝanĝi sian sorton per persistemo, fido kaj profunda ligo kun la tero. Raportis: Bui Hai Mung Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Twitter: El Popola Chinio WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat
|