| La "tri glavoj" - speciala ornamaĵo de virinoj en Fuzhou |
| 2026-03-09 |
Kiam oni mencias pri la provinco Fujian en Ĉinio, multaj homoj tuj pensas pri la buntaj floroj en la hararo de virinoj laŭ la tradicio de flor-ornamo (簪花). Tamen krom tiu bela tradicio, Fujian konservas ankaŭ alian tre apartan tradicion: la "tri glavoj" (三条簪) de virinoj en la urbo Fuzhou. Se la flor-ornamo simbolas elegantecon kaj dolĉecon, ĉi tiuj "tri glavoj" esprimas la forton kaj kuraĝon de lokaj virinoj.
La "tri glavoj" estas tradicia harornamaĵo konsistanta el unu ĉefa pinglo kaj du flankaj pingloj, ofte faritaj el arĝento, blanka kupro aŭ stano. Ilia formo estas plata kaj longa, simila al tranĉilo aŭ glavo. En la maniero de portado, la ĉefa pinglo estas metata en la mezo de la hartubero, kun pinta kapo kiel glavo, dum la du flankaj pingloj estas enmetitaj kruce, ambaŭflanke kiel du glavoj turnitaj eksteren. Krom fiksi la hartuberojn firme, la glavoj ankaŭ enhavas simbolan signifon: La ĉefa pinglo reprezentas la volon kaj spiriton de la portanto, kun la glava tenilo direktita al la ĉielo kaj la pinto al la tero, simbolante homon starantan firme inter ĉielo kaj tero.
La origino de la "tri glavoj" rilatas al la malnova tradicio de memdefendo inter virinoj de la antikva popolo Minyue. En antikveco virinoj en la regiono ofte portis malgrandajn armilojn dum vojaĝoj tra montoj aŭ komercaj vojoj. En popolaj kronikoj oni mencias enmeti harpinglojn en formo de tranĉiloj aŭ glavoj sur la kapo kiel ilojn samtempe utilajn kaj defendajn. En la epoko de la dinastio Ming, kiam japanaj piratoj ofte atakis la marbordajn regionojn de Fuzhou-urbo, la virinoj de la regiono havis eĉ pli da kialoj porti tiajn "armilajn" harpinglojn. En danĝera situacio ili povis eltiri la pinglon el la haroj por defendi sin kontraŭ rabistoj, kio kreis la karakterizan bildon de "glavoj en la haroj".
Tempo pasis, kaj la batalfunkcio iom post iom malaperis, la "tri glavoj" fariĝis tradicia ornamaĵo. Dum la dinastio Qing kaj komence de la 20-a jarcento, ili estis ofta parto de la doto de junaj virinoj en Fuzhou, kiam ili edziniĝis. Delikataj arĝentaj harpingloj ne nur montris la lertecon de lokaj metiistoj, sed ankaŭ reflektis la fierecon kaj fortan karakteron de lokaj virinoj. Tamen en la 1930-aj jaroj tiu kutimo estis konsiderata malmoderna kaj iom post iom malaperis. La bildo de la tri harpingloj restis ĉefe en tradicia teatro kaj en la memoroj de kelkaj maljunaj virinoj en kamparaj regionoj. En la lastaj jaroj la "tri glavoj" komencis reaperi per kulturaj kaj turismaj projektoj. En 2024 la tradicio estis enmetita en la listo de nemateria kultura heredaĵo de Fuzhou-urbo, kio markas gravan paŝon por konservi ĝin. Hodiaŭ la tri glavoj ne estas nur malnova harornamaĵo, sed ankaŭ simbolo de la forto, sendependeco kaj kultura fiereco de virinoj en Fuzhou-urbo. Se la florkronoj de Quanzhou montras mildan kaj elegantan belecon, la "tri glavoj" de Fuzhou rakontas alian historion pri kuraĝaj virinoj pretaj protekti sin mem, sian familion kaj sian hejmlandon. Verkis: Bui Hai Mung Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Twitter: El Popola Chinio WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat
|