| Xunpu: Floro sur la kapo, feliĉo en la koro |
| 2026-03-09 |
Dum la vojaĝo al Fujian-provinco, mi havis la bonŝancon viziti tre specialan vilaĝon – Xunpu, kie la virinoj portas florkronojn sur siaj kapoj. En mia vizito al Fujian pasintjare mi tre deziris iri tien, sed bedaŭrinde la tempo mankis. Ĉi-foje mi havis la ŝancon ne nur viziti la vilaĝon, sed ankaŭ propramane metadi la florkronon sur mia kapo.
Xunpu situas ĉe la marbordo de la historia havenurbo Quanzhou en sudorienta Ĉinio. La vilaĝo estas konata pro la unika mara kulturo kaj pro la tradicia vivmaniero de lokaj fiŝkaptistaj familioj. Inter la multaj kulturaj trajtoj de la regiono, unu el la plej rimarkindaj estas "Zanhuawei" – enmetado de girlando. La virinoj de Xunpu kunplektas multkolorajn florojn por krei ringojn da floroj, kiuj estas aranĝitaj ĉirkaŭ spiralforma hartubero kaj fiksitaj per harpingloj.
Tamen la florkronoj estas pli ol nur ornamaĵoj. Ili estas parto de identeco kaj historio. Dum generacioj, kiam la viroj pasigis longan tempon sur la maro pro fiŝkaptado, la virinoj respondecis pri la ĉiutaga ekonomia vivo de la vilaĝo. Ili kultivis ostrojn ĉe la marbordoj, preparis marproduktojn kaj portis ilin al merkatoj en la ĉirkaŭaj urboj. En tiu medio la tradicio de florkronoj fariĝis simbolo de laboremo, kuraĝo kaj komunuma spirito. Tiu ĉi florornama tradicio jam ekzistis dum Han-dinastio kaj havas pli ol 2 000-jaran historion en Ĉinio. Ĝi daŭre evoluis tra la dinastioj Tang, Song, Yuan, Ming kaj Qing. En Xunpu, tamen ĝi estis konservita plej bone kaj fariĝis simbolo de loka identeco. En 2008, la tradicio estis oficiale agnoskita kiel nacia nemateria kultura heredaĵo de Ĉinio. Lastatempe, danke al sociaj amaskomunikiloj kaj famuloj, tiu ĉi unika tradicio akiris tutlandan kaj internacian atenton, ĝi eĉ aperis en Pariza Modsemajno.
Dum mia vizito, lokanoj invitis min provi la tradician vestaĵon kaj surkapigi la florkronon. Kiam la florkrono estis zorge enmetita sur mia kapo, mi komprenis, kial ĉi tiu simpla sed eleganta tradicio fascinas tiom da vizitantoj. La florkronoj ne nur aldonas koloron al la vilaĝo, sed ankaŭ rakontas historion pri vivo ĉe la maro kaj pri la forta rolo de virinoj en la loka socio. Promenante tra mallarĝaj stratetoj inter domoj konstruitaj el ostrokrustoj kaj aŭskultante la bruon de ondoj, mi sentis, ke ĉi tie la tradicioj ne estas nur en muzeo, sed ankaŭ estas parto de la ĉiutaga vivo. La florkronoj de Xunpu restas vivanta simbolo de marborda kulturo, kiu daŭre floras en moderna Ĉinio. Verkis: Bui Hai Mung Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Twitter: El Popola Chinio WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat
|