Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Prezidanto de Chery: Ni metos pli da energio sur novajn teknikojn
2026-03-08

En 2025, la aŭtomobila produktado kaj vendado de Ĉinio respektive superis 34 milionojn, kreinte novan rekordon. Ankaŭ la produktado kaj vendado de novenergiaj aŭtomobiloj respektive superis 16 milionojn. Malantaŭ ĉi tiu atingo kuŝas kontinuaj atingoj en teknologia novigado, daŭra plibonigo de industria strukturo kaj senĉesa plibonigo de la ĝenerala kvalito de la aŭtomobila industrio.



Por la estonteco, kie devus esti la fokuso de novenergiaj aŭtoj?


Pri la estonteca direkto de teknologia esplorado, Yin Tongyue, prezidanto de la kampanio Chery kaj reprezentanto de la 14-a Tutlanda Popola Kongreso, diris, ke en la estonteco la fokuso estos sur novaj teknikoj, oni ne plu volos nur grandan nombron de specoj, sed ankaŭ krei influpovajn produktojn.


Yin Tongyue aparte emfazis, ke estontaj novenergiaj veturiloj estos verdaj produktoj dum la tuta vivciklo, atingante malalt-karbonemisiadon de dezajno al fabrikado ĝis la uzo, kaj estos ne nur "elektromotoraj".


"La aŭtomobila industrio estas teknologi-intensa industrio. Perfekta aŭtomobila industrio povas antaŭenigi la kunordigan disvolviĝon de pluraj superfluaj kaj subfluaj industrioj," diris Yin Tongyue. Li aldonis, ke kun la rapida disvolviĝo de la ĉina elektroveturila industrio kaj la kontinua maturiĝo de elektriga kaj intelekta teknikoj, ili iom post iom etendiĝos al aliaj industrioj, aldonante novan movforton al la novigado de la lando.


Ĉi-jare, la sugestoj de Yin Tongyue ankaŭ fokusiĝas sur la antaŭenigo de la altkvalita disvolviĝo de la ĉina aŭtomobila industrio. Li diris: "Ni devas kunligi la postulojn de novkvalitaj produktivaj fortoj en la tutan procezon de la aŭtomobila industrio, kaj per teknologia novigado kaj industria plibonigo, aŭtomobiloj vere fariĝu grava kreskopunkto por la landa ekonomio kaj solidigos la fundamenton de la kolonaj industrioj."


Redaktoro: Xie Ruifeng





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio