Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Miloj da fotoj atestas pliboniĝon de pekina ĉielo
2026-03-07

La 26-an de februaro 2026, 12 jarojn post la grava parolo de prezidanto Xi Jinping dum sia inspekto en Pekino, la lanĉo-ceremonio de fotoekspozicio de serio registranta 4 747 tagojn de pekina ĉielo, titolita "Pekina ĉielo -- evidenta al la okuloj" kaj la seminario "Protekti la belan bluan ĉielon kaj konstrui belan Ĉinion kune" sukcese okazis en Langyuan-a Olda Lanjing-a Art-centro. La evento atestis ŝanĝojn en pekina ĉielo per bildoj kaj oni pridiskutis la novan vojon de ekomedia protekto kaj la konstruado de bela Ĉinio dum la periodo de la 15-a Kvinjara Plano.



La kunvenon prezidis Song Guilun, prezidanto de la Pekina Societo por Antaŭenigo de Socia Evoluigo kaj de la Pekina Esplor-Societo pri Evoluigo de Volontula Servo. Ankaŭ parolis Yang Mingsen, iama estro de la Ĉina Media Gazeto kaj de la Superrigarda Komisiono de la Ĉina Societo por Esplorado kaj Antaŭenigado de Ekologia Civilizacio.


Komence de la evento, mallonga filmo pri la ŝanĝoj en la koloro de la ĉielo de Pekino en la lastaj 12 jaroj estis spektita al publiko. La 26-an de februaro 2014, prezidanto Xi Jinping faris rekomendojn pri la preveno kaj kontrolo de aerpoluado dum sia inspekto en Pekino. En la lastaj 12 jaroj Pekino kunordigis la klopodojn por redukti emisiadon de poluaĵoj, strikte kontroli veturilojn, agordi industriojn kaj implementi preventajn kaj kontrolaj rimedojn. Ĝis 2025 la ĉiujara meza koncentracio de PM2.5 estos reduktita al 27 mikrogramoj po kubmetro, kaj la aerkvalito multe pliboniĝis. Ĝi estis prezentita kiel "pekina miraklo" kadre de la media programo de Unuiĝintaj Nacioj.



Zou Yi, direktoro de la Pekina Esplorcentro pri Protektado de Pura Publika Medio, kiel la ĉefa gastoparolanto, rakontis la kortuŝan historion pri sia 13-jara agado. Ekde 2013, li ĉiutage fotis la ĉielon ĉirkaŭ Pekina Televizia Stacio dum 4 747 sinsekvaj tagoj laŭ la kriterioj "samtempe, samloke, samscene". Per tiuj 4 747 fotoj de reala vivo, li plene registris la historian pliboniĝon de la aerkvalito de Pekino, de ofta fumnebulo al la nuna blua ĉielo preskaŭ ĉiutage, registrinte la historion de konstruado de ĉina ekocivilizacio el vidpunkto de ordinara homo.


La  fotoekspozicio "Pekina ĉielo -- evidenta al la okuloj", prezentante la 4 747-tagan fotoserion, estis oficiale lanĉita. Tiu ekspozicio montras la 4 747 tagojn ĉiutage fotitajn de Zou Yi, bildprezentante la signifajn sukcesojn de la ekomedia regado de Pekino. Ĝi estas malfermita al la publiko kaj iĝis grava fenestro por rakonti pri la evoluo de mediprotekto en Ĉinio kaj diskonigi la koncepton de verda disvolvado.


Ĉi tiu evento, uzante filmojn kiel ligilon kaj interŝanĝojn kiel platformon, sisteme resumis la 12-jaran praktikan sperton de la batalo por defendi bluan ĉielon en Pekino, kaj konstruis ponton por komunikado inter registaro, entreprenoj, sociaj organizaĵoj kaj ordinaraj homoj per multflanka agado. Kiel sekva paŝo, ĉiuj flankoj utiligos tiun ĉi eventon kiel ŝancon por daŭrigi kaj profundigi la batalon por defendi la bluan ĉielon, antaŭenigi popolan partoprenon por mediprotektado kaj la profundan integriĝon de la Jarmilaj Evoluigaj Celoj de UN kaj entreprenojn, tiel kontribuante al la realigo de socialisma modernigo kaj la konstruado de bela Ĉinio kun pli blua ĉielo, pli verdaj montoj kaj pli puraj akvoj.


En tiu solenaĵo Zou Yi donacis la fotojn kolektitajn de li en 13 jaroj al la Ĉefurba Muzeo, kiu de nun konservos ilin por esplorado kaj rakontado pri la lukto de Pekino kontraŭ poluado, kiu redonis bluan ĉielon al la ĉefurbo de Ĉinio.


Verkis: Rafael Henrique Zerbetto







Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio