| Kiel ji-a vilaĝo sur krutaĵo riĉiĝas? |
| 2026-03-05 |
Zheng Wangchun, reprezentanto de la 14-a Tutlanda Popola Kongreso, estas sekretario de la Ĉina Komunista Partio en la vilaĝo Gulu kaj direktoro de la vilaĝa komitato de yongli-a ji-etna subgubernio en la provinco Sichuan. Gulu-vilaĝo situas sur krutaĵo de la valo ĉe Dadu-rivero. Ĝi estas tipa izolita montara vilaĝeto, antaŭe atingebla nur post grimpado sur ŝnurŝtupetaro. En 2018 ekfunkciis loka telfero, kio reduktis la 4-horan vojaĝon al 5 minutoj.
De la lastaj du jaroj, filmetoj pri la ekstrema piedvojaĝa sperto sur la krutaĵo de la vilaĝo populariĝis en sociaj amaskomunikiloj, altirante ĉiutage 6 000-7 000 vizitantojn. La "hazardo" igis Zheng Wangchun pripensi la evoluon de la vilaĝo. Li kunligis vilaĝajn rimedojn kaj evoluigis lokajn kondiĉojn por"unuigo de agrikulturo, kulturo kaj turismo". Unuflanke, li helpis vilaĝanojn starigi 23 loĝejojn kaj plurajn vidindejojn por vizitantoj. Aliflanke, li antaŭenigis disvolvadon de specialaj produktoj kiel juglandoj, pimentoj kaj kapraĵoj.
Por la du sesioj de 2026, Zheng Wangchun faros sugestojn pri profundigo de la integrado de agrikulturo, kulturo kaj turismo kaj plibonigo de vilaĝa infrastrukturo por daŭra vilaĝa reprosperigo, por ke la vivoj de la vilaĝanoj pli kaj pli boniĝu. Redaktoro: Xie Ruifeng Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Twitter: El Popola Chinio WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat
|