Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ĉina aŭto rezistis al misilatako
2026-03-04

La 1-an de marto, misilo trafis ŝoseon proksime de Jerusalemo en Israelo, sed elektra veturilo BYD ATTO 3 (en Ĉinio konata kiel Yuan Plus) eltenis la eksplodon kaj protektis siajn pasaĝerojn, laŭ raporto publikigita ĉe The Times of Israel. Ĉiuj kvin okupantoj suferis nur malgravajn ĝis modere gravajn vundojn.



Laŭ filmaĵoj el la loko, la veturilo ekstere grave difektiĝis: rompiĝis vitraĵoj, aktiviĝis aersakoj, kareno kaviĝis, kaj misilpecetoj plurloke pikis ĝin. Tamen, laŭ fotoj el la raporto, la ĉefa strukturo de la aŭto restis sendifekta. Ĝiaj kolonoj A, B kaj C ne deformiĝis, ĉiuj kvar pordoj normale malfermiĝis, elektraj sistemoj daŭre funkciis, kaj la avertolumoj daŭre brilis.


Plej grave, la baterio produktita de BYD nek likis, nek brulis, nek varmegis, ebligante sekvan eliron de la kvin pasaĝeroj. El ili tri vundiĝis – unu modere, du malgrave – sed post ĝustatempa kuracado ili ĉiuj estas ekster vivdanĝero.


Lu Tian, ĝenerala direktoro de la sektoro pri vendoj de BYD, la 2an de marto raportis koncernajn novaĵojn, vekinte diskutadon en interreto.



Laŭ raporto de Metropolis Daily, ATTO 3 estas furoranta en la israela elektraŭta merkato: en 2023 ĝi dum naŭ sinsekvaj monatoj estis la plej vendata en la lando inter la nur-elektraj veturiloj, kun jara vendo de 12 885 unuoj. Alia BYD-modelo, Song Plus (Seal U), en 2025 estis aĉetita de ĉirkaŭ 6 800 homoj en Israelo, kio signifas pli ol 11-oblan kreskon kompare kun la antaŭa jaro, kaj atingis la dekan lokon en la ĝenerala aŭto-venda rangotabelo.


Laŭ la sama raporto, ĉinaj elektraŭtaj markoj gvidas la merkaton de Israelo: en la unuaj dek monatoj de 2025, ili okupis 82,1% de la enlanda komerco de elektraj veturiloj, kaj BYD estis la ĉefrolulo.


Tradukis: Rafael Henrique Zerbetto

Fonto: Shanghai Daily




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio