| Fajro, drako kaj unueco -- la majesta Lanterna Festo de Gutian |
| 2026-03-04 |
La granda draka procesio de Gutian estas impona tradicia popola festo de la hakka-a komunumo, devenanta de la urbeto Gutian en la distrikto Liancheng en la provinco Fujian, kun historio de pli ol kvar jarcentoj. Fama pro la grandeco kaj la nombro da partoprenantoj, ĝi estas konata kiel "la plej granda drako" kaj en 2008 estis oficiale enskribita en la Nacian Liston de Nemateria Kultura Heredaĵo de Ĉinio.
La procesio komenciĝis en la dinastio Ming (1368-1644). Laŭ legendo, la prapatroj de la vilaĝanoj de Gutian estis inspiritaj de drakodanco en Chaozhou, ili venigis la aktivadon al sia hejmloko, celante preĝi por favora vetero kaj abunda rikolto. La drako konsistas el 118 sekcioj el bambuo kaj papero; ĉiu sekcio longas je ĉirkaŭ 4.3 metroj kaj altas je 2.2 metroj. La draka kapo estas aparte majesta -- 2.4 metrojn alta kaj 6.5 metrojn longa -- kaj postulas kunlaboron de multaj portantoj. La tuta farado enhavas 14 detalajn paŝojn, de preparado de materialoj ĝis pentrado. En Gutian, ĉiu familio aŭ klano faras propran sekcion, kiuj poste kuniĝas en unu grandiozan drakon.
Dum la Lanterna Festo, la vilaĝo estas en ĝojo. Petardoj laŭte krakas por malfermi la vojon, tradicia muziko resonas, kaj la nokta ĉielo plenplenas je brilaj artfajraĵoj. La giganta drako, foje pli ol kelkcent metrojn longa, ondiĝas tra kampoj kaj stratetoj, portata de centoj da junuloj. Antaŭ ĉiu domo brulas torĉoj kaj sonas festaj eksplodoj, kreante vere ardan etoson. Tiu festo estas ne nur rito por bonŝanco, sed ankaŭ forta simbolo de unueco kaj harmonio inter familioj kaj vilaĝoj, transdonata de generacio al generacio kiel viveca esprimo de kultura fiero. Verkis: Bui Hai Mung Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Twitter: El Popola Chinio WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat
|