| Luofang Zou Gushi -- Montvilaĝa Karnavalo de la Lanterna Festo |
| 2026-03-04 |
La tradicio Luofang Zou Gushi (ĉine 罗坊走古事) devenas de la periodo de imperiestro Kangxi de la dinastio Qing (1616-1911). Per la rito Zou Gushi homoj preĝas por benoj, forigo de malfeliĉoj, favora vetero, prospera lando kaj paco. Ĝi daŭras jam pli ol 300 jarojn.
Ĉiujare dum la Lanterna Festo, post ritoj de fastado, la vilaĝanoj portas sep ornamitajn platformojn kaj konkurence marŝas laŭ itinero en formo de ∞. Poste ili alportas ilin al la bordo de la ponto Yunlong, kie ili ĉirkaŭiras la statuon de Mazu, profunde respektata de la popolo, invitante la diinon kundividi la ĝojon kun homoj.
La kulmino okazas ĉe la enirejo de la ponto Yunlong, kie sep portseĝuloj viciĝas kaj kuregas malsupren al la rivero Qingyan, poste kontraŭflue laŭ la rivero. Pli ol 400 vilaĝanoj eniras la malvarman akvon ĝis la talio, ilia entuziasmo restas alta, kreante draman kaj festan spektaklon. Tiu unika evento kunfandas kulturan prezentadon kun sporta konkurado, pro kio ĝi ricevis la kromnomon "karnavalo de la montvilaĝo".
La hakkaj kutimoj de la Lanterna Festo en okcidenta parto de la provinco Fujian, inkluzive de Zou Gushi, estis agnoskitaj kiel provinca nemateria kultura heredaĵo en oktobro 2005, kaj poste enskribitaj en la Nacia Listo de Nemateria Kultura Heredaĵo de Ĉinio en junio 2008. Esperantigis: Bui Hai Mung Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Twitter: El Popola Chinio WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat
|