Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Teknika vivo de ĉino丨En Ĉinio 40% de la uzata elektro estas verda
2026-03-04


Ĝis la fino de 2025, la totala instalita kapacito de reprodukta energio en Ĉinio atingis 2.34 miliardojn da kilovatoj. Dum la periodo de la 14-a Kvinjara Plano, Ĉinio finkonstruis la plej grandan kaj plej rapide kreskantan sistemon de reprodukta energio, kaj la proporcio de instalita kapacito de tia energio pliiĝis de 40% al ĉirkaŭ 60%.


Nun, la verda elektro konsistigas preskaŭ 40% de la totala elektrokonsumo de Ĉinio, tio signifas, ke el ĉiuj uzataj 10 kWh da elektro, preskaŭ 4 kWh estas verdaj.


Malantaŭ tio estas ŝanĝiĝo en la strukturo de energikonsumo: Ĉinio kuraĝigas "uzi verdajn veturilojn kaj verdan elektron" kaj konstruis la plej grandan ŝarĝil-reton por elektraj veturiloj. Jen la verdeco kaj malalt-karbonellaseco de elektra veturilo jam enradikiĝis en la homa koncepto.


Samtempe Ĉinio ankaŭ faris gravan kontribuon al la tutmonda malaltkarbonellasa transformado. Dum la periodo de la 14-a Kvinjara Plano, la vent- kaj sun-energiaj produktoj eksportitaj de Ĉinio reduktis karbon-ellasadon por diversaj landoj je ĉirkaŭ 4.1 miliardoj da tunoj.


Redaktoro: Xie Ruifeng





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio