Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Mondo en festo: Karnavalo kaj Ĉina Novjaro okazis samtempe
2026-03-02

La ferio de la Printempa Festo, la plej granda popola festo en la mondo, ĉi-jare okazis inter la 15-a kaj 23-a de februaro, dum Karnavalo, la dua plej granda popola festo, okazis inter la 13-a kaj 17-a. La parta koincido de la du ferioj ne estas malofta, sed koincido de la du ĉefaj datoj — la unua tago de la Ĉina Novjaro kaj la karnavala mardo — estas iom rara. Kaj tiu koincido okazis ĉi-jare.


Bildo kreita de Artefarita Intelekto komparas ĉinan leondancon kun leono en karnaval-parado de Rio-de-Ĵanejro, kaj ĉinan operon kun karnaval-parado, la "brazila opero"


Tio memorigis min pri mia unua printempfesta ferio post mia translokiĝo al Ĉinio: en 2016, la Ĉina Novjaro estis celebrata la 8-an de februaro, tagon antaŭ la karnavala mardo, kaj mi profitis la okazon por pasigi la karnavalon en Brazilo. Ĉi-foje mi restis en Pekino, sekvante la karnavalon de malproksime.


Malsamaj kalendaroj


La Ĉina Novjaro okazas je la dua novluno post la vintra solstico en la norda hemisfero, dum Karnavalo finiĝas marde, antaŭtagon de la Cindra Merkredo, kiu markas la komencon de la Karesmo, 47 tagojn antaŭ la Paska Dimanĉo, siavice difinita kiel la unua dimanĉo post la unua plenluno, kiu okazas dum aŭ post la printempa ekvinokso en la norda hemisfero.


Pro tio, ke ili baziĝas sur malsamaj astronomiaj eventoj, la du festoj ne ĉiam koincidas. La antaŭa koincido estis en 2002, kiam ambaŭ celebradoj okazis la 12-an de februaro. Tiam, samkiel nun, ĉinoj celebris la alvenon de la jaro de la ĉevalo!


Male ol Karnavalo, kiu ĉiam finiĝas marde, la dato de la Ĉina Novjaro varias laŭ tago de la semajno en la gregoria kalendaro, pro tio, ke ĝi baziĝas sur alia kalendaro. Sed eĉ kiam la ĉina festo okazas marde, ĝi ne ĉiam koincidas kun la karnavalo: La dato de la Ĉina Novjaro povas varii inter la 21-a de januaro kaj la 20-a de februaro, dum karnavala mardo ĉiam okazas inter la 3-a de februaro kaj la 9-a de marto. Tial, la koincido de la du festoj povas okazi nur inter la 3-a kaj 20-a de februaro, sed eĉ kiam ili ambaŭ okazas ene de tiu tempolimo, ili ne nepre okazas samtempe.


Teorie, la cikloj de la Ĉina Novjaro kaj de la karnavalo devus koincidi ĉiun 19-an jaron, sed la superjaroj de la gregoria kalendaro malfaciligas tiun koincidon kaj igas ĝian ripetiĝon neregula.


Kiel ĉiu el tiuj festoj estas celebrata?


La antikvaj grek-romiaj paganaj festoj, kiuj estigis la karnavalon, kiel la grekaj dionizaj festoj kaj la romiaj saturnaj festoj, estis markitaj de portempa ŝanĝo de la socia ordo, granda konsumado de manĝaĵoj kaj trinkaĵoj, kaj la liberigo de deziroj. Kun la popularigo de kristanismo en la romia imperio, tiuj festoj estigis la "Carnelevale" (adiaŭo al viando), festo karakterizita per amuziĝo kaj konsumado de viando antaŭ la komenco de Karesmo, periodo de memreflekto kaj fastado, dum kiu estis malpermesite manĝi viandon kaj amuziĝi.


Unidos do Viradouro, ĉampiono de ĉijara karnaval-parado en Rio-de-Ĵanejro, uzas leonon similan al tiuj de ĉina leondanco kaj ankaŭ teknikon pri vestaĵ-ŝanĝado simila al tiu de la ĉina tradicia opero wuju.


La ĉina Printempa Festo, siaflanke, havas originon en antikvaj oferaj ceremonioj faritaj komence aŭ fine de ĉiu jaro ekde la dinastio Shang (1600-1046 a.K.), por omaĝi praajn diaĵojn, danki kaj beni la rikoltojn. Dum la jarcentoj, la tradicio, kiu komenciĝis per ritoj de danko kaj protekto, estis riĉigita per novaj tradicioj kaj signifoj, ekinkluzivante ankaŭ rolojn rilatajn al distro kaj al socia kaj familia vivo.


Tiel, dum la brazila karnavalo celebras vivon per la serĉado de plezuro tra la liberigo de individuaj deziroj, la ĉina Printempa Festo celebras vivon per familia reunuiĝo kaj ritoj, kiuj esprimas dankemon al prapatroj kaj bondezirojn pri la estonteco. Tiom grandaj kiom la diferencoj estas la similecoj inter la du festoj, inkluzive de la origino de ambaŭ en antikvaj celebradoj de agrikulturaj socioj kaj la kutimoj celebri manĝante kaj trinkante tion, kion oni ŝatas.


La legendo pri la monstro Nian, kiu en la antaŭtago de la novjaro eliris por formanĝi homojn, igis la ĉinojn aldoni al la novjara celebrado diversajn elementojn, kiel la uzon de ruĝa koloro, fajraĵojn kaj la bruon de gongoj kaj tamburoj por timigi la monstron.


Kiam ni rigardas la brazilan karnavalon, ni vidas fajraĵojn ornamantajn la ĉielon dum la tamburoj de la karnavalaj blokoj kaj sambolernejoj difinas la ritmon de la gaja festado surstrate. Sed laŭ vestaĵo kaj dekoracio, la kontrasto estas evidenta: Dum en Ĉinio ruĝo elstaras, en Brazilo la kutimo estas lasi ĉion bunta.


Ordo kaj kaoso


En 2016, mi pasigis la karnavalon en Brazilo, rigardante paradojn de sambolernejoj dum ĉinaj amikoj sendis al mi novjarajn mesaĝojn kaj publikigis festajn fotojn kaj filmetojn en siaj sociaj retoj. Ĉi-foje mi restis en Pekino, celebrante la Printempan Feston kun la ĉinoj dum mi sekvis la brazilan karnavalon per interreto.


En tiu mia unua jaro loĝante en Ĉinio, mi miris pri la kapablo de organizo kaj planado de ĉinoj. Ili planas ĉion konsiderante eĉ la plej etajn detalojn kaj plenumas la taskojn laŭplane, tre malsimile al la brazila stilo, markita de improvizado por solvi neatenditaĵojn.


Vilaĝanoj kune atendas Ĉinan Novjaron en Shenshan-vilaĝo de la urbo Jinggangshan en la ĉina provinco Jiangxi.


Sed la vero estas, ke eĉ en Ĉinio, organizo kaj kaoso iras kune: En ĉi tiu epoko de la jaro la lando spertas la plej grandan portempan hommigradon en la mondo, tiu de ĉinoj kiuj vojaĝas por reunuiĝi kun la familio por celebri la novjaron. Horaroj de flugoj kaj trajnoj, monitorado de vojoj, gvidado al vojaĝantoj, ĉio estas detale planita, sed tio ne sufiĉas por eviti, ke tiom da homoj moviĝantaj samtempe kreu bildon de kaoso.


Dume, en Brazilo, la reganta kaoso en la homamaso de la karnaval-grupoj kontrastas kun la zorgema organizado de la sambolernejoj. La karnaval-paradoj en Rio-de-Ĵanejro kaj San-Paŭlo montras, ke brazilanoj scipovas labori "ĉinstile" kiam li volas, kaj kapablas sukcese organizi eĉ la malordon.


Kaj kun tiu pripenso mi adiaŭis tiun duoblan feston. En la ĉina organizemo estas spaco por la brazila improvizo kaj inverse. En ĉio la du landoj estas komplementaj: Sudo kaj nordo, oriento kaj okcidento, jino kaj jango. Kaj ĉi-foje la rideto de ĉino rekuniĝinta kun sia familio kompletigis tiun de la brazilano sin amuzanta surstrate.


Verkis: Rafael Henrique Zerbetto








Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio