| La galerio de kolektaĵoj de la Imperiestra Palaco en Gulangyu |
| 2026-03-02 |
La galerio de Imperiestraj Trezoroj sur la insulo Gulangyu fariĝis unu el la plej gravaj kulturaj fenestroj en suda Ĉinio. La galerio estas kunkonstruita de la registaro de Xiamen kaj la Imperiestra Muzeo en Pekino, kaj ĝi estas la sola tema branĉo de la Palaca Muzeo ekster la ĉina ĉefurbo. Ĝi celas prezenti elstarajn kolektaĵojn de ĉina antikva arto kaj ankaŭ valorajn eksterlandajn objektojn, montrante la riĉecon de la ĉina tradicio kaj la historion de interkultura interŝanĝo.
La muzeo situas en la historia konstruaĵo konata kiel la Hospitalo de Espero kaj Flegistina Lernejo sur Gulangyu, la konstruaĵo mem estas nacia protektata kultur-heredaĵo. La tuta areo ampleksas ĉirkaŭ 11 000 kvadratajn metrojn, kun ekspozicia spaco de pli ol 2 800 kvadrataj metroj. La muzeo komencis malfermiĝon al la publiko la 13-an de majo 2017.
La konstanta ekspozicio dividiĝas en du ĉefajn sekciojn: "Trezoroj de Brila Epoko" kaj "Trezoroj el Transmaraj Landoj". La ekspozicioj fokusas je kortega arto, vivo kaj kolektado dum Qing-dinastio antaŭ pli ol 300 jaroj, kaj ankaŭ prezentas objektojn ekde Shang-dinastio antaŭ miloj da jaroj. Vizitantoj povas aprezi bronzaĵojn, porcelanaĵojn, jadaĵojn, emajlaĵojn, vitraĵojn kaj tradiciajn meblojn, same kiel kulturajn trezorojn el diversaj landoj kaj regionoj.
Tiuj objektoj ne nur montras la teknikan nivelon de antikvaj ĉinaj metiistoj kaj la daŭran valoron de tradicia kulturo, sed ankaŭ atestas la historian procezon, per kiu Ĉinio interligiĝis kun la mondo. La muzeo tiele fariĝis grava platformo por kompreni la artan, historian kaj kulturan signifon de la reciproka lernado inter civilizacioj. Verkis: Bui Hai Mung Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Twitter: El Popola Chinio WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat
|