| Internacia Traduk-Konkurso "Vejdo" 2026: alvoko al la tutmonda Esperanta komunumo |
| 2026-02-28 |
UEA kunlabore kun la redakcio de la revuo Literatura Vivo kore invitas ĉiujn esperantistojn tra la mondo partopreni en la Internacia Traduk-Konkurso "Vejdo" (2026). La konkurso estas dediĉita al la memoro de prof. Vejdo (Wei Yida, 1947-2025), honora membro de UEA, kaj celas subteni altkvalitan tradukarton en Esperanto.
Prof. Vejdo (Wei Yida, 1947-2025) Traduko estas unu el la plej noblaj manieroj vivigi kaj disvastigi Esperanton. Per traduko ni konstruas pontojn inter kulturoj, transdonas literaturajn trezorojn kaj donas novan vivon al pensoj naskiĝintaj en aliaj lingvoj. La konkurso "Vejdo" celas instigi ĝuste tian respondecan, zorgeman kaj kreeman laboron. La konkurso, aŭspiciata de UEA, estas malfermita al ĉiuj esperantistoj, sendepende de lando aŭ deveno. Akceptiĝas propraj, manfaritaj tradukoj el iu ajn nacia lingvo en Esperanton: poezio, mallonga prozo, rakontoj aŭ mikronoveloj, kantotekstoj kaj artikoloj aŭ eseoj. Ĉiu partoprenanto rajtas sendi maksimume du verkojn, kun maksimuma longo de 1500 vortoj por ĉiu. Tradukoj faritaj per artefarita intelekto ne estas konsiderataj: ni serĉas la homan voĉon, sentemon kaj stilon de la tradukanto. La konkursaĵojn bonvolu sendi al Internacia ĵurio, konsistanta el spertaj esperantistoj kun kompetento pri literaturo kaj tradukarto kaj reprezentantaj diversajn lingvojn, elektos la premiitojn: principe estos 1 gajninto por la unua premio (3 libroj), 3 gajnintoj por la dua premio (po 2 libroj) kaj 10 gajnintoj por la tria premio (po 1 libro). La premioj estos provizitaj de UEA kaj la fina rezulto estos solene publikigita dum la 111-a Universala Kongreso de Esperanto (UK) en Graz (Aŭstrio) en aŭgusto 2026. Elektitaj verkoj estos publikigitaj en Literatura Vivo. La regularon de la konkurso legu en la retejo de Literatura Vivo. Per via partopreno vi ne nur omaĝas la heredaĵon de prof. Vejdo, sed ankaŭ kontribuas al la estonteco de la Esperanta literaturo. Traduku. Kundividu. Konservu la vivon de la lingvo. La subteno de UEA al la konkurso Vejdo spegulas la strategian planon AKIRI, aparte la celojn pri komunuma reto kaj komunuma reto kaj kultura fortigo de la kampo Kunlaborado. Kadre de tio UEA ampleksigas sian kulturan agadon al diversaj kulturaj kampoj. En la nomo de UEA kaj de la redakcio de Literatura Vivo ni atendas viajn verkojn kun granda intereso. Se vi ankoraŭ ne aliĝis al la 111-a UK, aliĝu per https://uk.esperanto.net. (el UEA) Redaktoro: Xie Ruifeng Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Twitter: El Popola Chinio WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat
|