Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Teknika vivo de ĉino丨Ĉu vi volas viziti la monde plej altan ponton?
2026-02-27

La kanjona ponto Huajiang situas sur Liu'an-aŭtovojo en la provinco Guizhou de sudokcidenta Ĉinio, ĝi estas populara turisma celloko pro la renomo "monde plej alta ponto". Statistikoj montras, ke dum la feritagoj de la Printempa Festo de 2026, sole la servareo proksime al la ponto jam ricevis 270 mil homfojojn da vizitantoj kaj pli ol 70 mil veturilojn. Inter la turistoj, 75% estis memveturaj, kaj pli ol duono el ili venis de aliaj provincoj.









La 2 890-metre longa ponto, kun alteco de 625 metroj super akvareo, estis desegnita dekomence laŭ la koncepto integri transportadon kaj turismon. Por la unuaj feriotagoj de la Printempa Festo post la ekfunkcio de la ponto, la funkciigantoj faris projektojn pri turismaj programoj, ekzemple lokaj tradiciaj novjaraj aktivadoj kiel farado de gluecaj rizkukoj, diveno de lanternaj enigmoj, parado de Dio de Riĉeco, kaj ankaŭ modernaj ludoj kiel "625VR-a saltado sur ŝnuro" kaj "625 Kafo".








Datumoj montras, ke depost la ekfunkcio de la ponto, ĝi kreskigis pli ol 200 restoraciajn kaj loĝajn entreprenojn en ĉirkaŭa regiono, kio rekte kreis preskaŭ 1 000 laborpostenojn. Laŭ la inĝeniero de ponda konstruado, la signifo de konstruado de pontoj kaj vojoj ne nur estas konektado de fizikaj spacoj, sed ankaŭ akceligo de loka ekonomio kaj kampara prosperigo per la harmonia kunekzisto inter inĝenierado, medio kaj kulturo.


Redaktoro: Xie Ruifeng





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio