Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Printempa Festo kontribuas por prosperigo de ĉinaj vilaĝoj
2026-02-14

La 10-an de februaro mi vizitis la pekinan distrikton Yangqing, proksime al la limo kun la provinco Hebei. Tie troviĝas mirindaj pejzaĝoj kaj famaj vidindejoj, inkluzive de Badaling — la plej vizitata sekcio de la Granda Muro — la pitoreskejo Lonqingxia, fama pro siaj belaj krutaĵoj, kaj la parko konstruita por la Internacia Hortikultura Ekspozicio en 2019.


Vilaĝaninoj instruas vizitantojn fari jiaozi-on: Spertado de tradicia ĉina kulturo enspezigas vilaĝanojn


Malgraŭ la multaj naturaj kaj kulturaj rimedoj, kaj malgraŭ la granda nombro de turistoj en kelkaj vidindejoj, malriĉeco tie persistis dum longa tempo. La laboro de la ĉina registaro por malaperigo de malriĉeco, finita en 2021, kaj la nuna klopodado por kampara revigligo draste plibonigis la vivojn de lokanoj en la distrikto, kaj la Printempa Festo ludas gravan rolon en tio.


Vintraj sportoj kiel motoro de disvolvado


Nelonge post mia transloĝiĝo al Pekino, la urbo estis elektita kiel sidejo de la Vintraj Olimpikoj kaj Paralimpikoj en 2022 kaj en la sekvaj jaroj vintraj sportoj populariĝis en la urbo. Eĉ mi kaptis la ŝancon por lerni skiadon, kaj mia unua fojo skianta estis ĝuste en Yanqing, en skiejo apud Longqingxia.


Atleto praktikas skiadon en Yanqing-a Montara Sporta Centro.


Iom pli for de tiu skiejo kie mi unuafoje spertis vintran sporton, multaj laboristoj estis okupataj en la konstruado de la plej altnivela komplekso pri vintraj sportoj en la urbo: La Yanqing-a Montara Sporta Centro, kie troviĝas la Nacia Centro pri Alpa Skiado, La Nacia Centro pri Sledado kaj la Nacia Ski-Kurada kaj Biatlona Centro. Dum vizito al tiu sporta komplekso, mi trovis ĝin en plena funkciado, kun pluraj malsamaj aktivaĵoj — de instruado por novuloj al trejnado por spertaj atletoj. La loko havas bonegan infrastrukturon kun telferoj, hotelo, manĝejoj kaj vendejoj. Lokano klarigis al mi, ke la skiejo funkcios eĉ dum la Printempa Festo, kaj depost la komenco de la nova jaro estas atendata signifa kresko en la nombro de vizitantoj.


Antaŭe, kamparanoj kaj vilaĝanoj ne havis laboron dum la vintro, ĉar la malvarmego melebligas agrikulturan laboron kaj turismo ankaŭ malpliiĝas. La populariĝo de vintraj sportoj en montaroj de foraj distriktoj allogas turistojn kaj kreas sezonajn postenojn por lokanoj, kiuj tiel sukcesis kreskigi siajn enspezojn.


Distraj aktivaĵoj


La liberigo de yanqing-a vintra ekonomia potencialo ne estas limigita al sportoj: La distrikto nun gastigas plurajn kulturajn eventojn lige al vintro kaj printempo, kun speciala fokuso sur la Printempa Festo, por allogi turistojn kaj antaŭenigi la vendojn de tipe lokaj manartaĵoj kaj agrikulturaj produktoj. La ekspozicio de glacineĝaj lanternoj de Longqingxia fariĝis populara tradicio de la distrikto. Longqingxia estas populara turismejo dum varmaj monatoj, sed ne havis apartan allogaĵon por la vintro. La ekspozicio transformis tiun lokon en populara turismejo ankaŭ dum vintro kaj frua printempo.


Skulptaĵo farita el glacio kaj neĝo bildigas la simireĝon Sun Wukong rajdanta ĉevalon.


Artistoj konataj pro siaj skulptaĵoj sur glacio kaj neĝo venas al Longqingxia por krei la artaĵojn, eksponatajn en granda salono. Ĉi-jare la ekspozicio havas la libron Pilgrimo al la Okcidento kiel ĉeftemon. Ekster la salono estas ludejo kaj vendejoj, kaj laŭlonge de la vojo ĝis la enirejo abundas tradiciaj ĉinaj lanternoj por bonvenigi la novjaron kaj amuzigi la turistojn.


De tie mi iris viziti Printempfestan Kermeson en alia loko, kaj mi surprize trovis ne nur la tradician kermeson tipan de tiu ĉi epoko, sed ankaŭ kelkajn skulptaĵojn el neĝo, faritajn de lokanoj mem, kaj tie estis areo kun ludaktivaĵoj sur neĝo kaj homoj sin amuziĝantaj.


Dume, ene de granda konstruaĵo, lokaj kamparanoj kaj metiartistoj estis vendantaj tipajn produktojn kaj metiartaĵojn de Yanqing. Tiam mi memoris pri alia vojaĝo farita de mi, ankaŭ en epoko de la Printempa Festo, kiam mi vizitis surstratan bazaron en alia loko de Yanqing kaj ankaŭ tie vidis pluraj lokajn specialaĵojn kune kun tipaj produktoj por la Printempa Festo.


Kampara revigliĝo alportas prosperon


Tiuj tipaj produktoj de Yanqing delonge ekzistas en la distrikto, kion la registaro faris, estis simple reorganizi ilian cirkuladon. Dum miaj fruaj vojaĝoj al Yanqing, mi trovis kampanojn en hazardaj lokoj vendantaj siajn produktojn kontraŭ malalta prezo, sen ajna prilaborado kaj pakado, nur unu simpla plasta skatolo por faciligi transporton.


Nun la produktoj estas bele pakitaj en skatoloj kiuj prezentas ilin kiel specialaĵoj de la distrikto. Tio aldonas valoron al la produktoj kaj igas ilin taŭgaj ne nur por propra konsumado, sed ankaŭ kiel donacoj kiujn oni povas doni al amikoj kaj familianoj.


Sekve venas la rolo de turismo: Sub la kunordigo de la distrikta registaro, vilaĝoj estis renovigitaj, vilaĝanoj malfermis hejmajn gastejojn kaj ankaŭ restoraciojn kaj vendejojn specialiĝintaj pri lokaj specialaĵoj.


Vilaĝanino vendas siajn manartaĵojn al turistoj en Shixia-vilaĝo.


Alveninte en Shixia-vilaĝo, kiu troviĝas apud la Granda Muro, grupo de lokaj virinoj akceptis nin per danco por bonvenigi la Jaron de Ĉevalo. Vilaĝoj estas riĉaj en kulturaj tradicioj, kaj nun profitas de la kreskanta interesiĝo pri ĉina tradicia kulturo por enspezi el turismo. Vilaĝoj provizas al turistoj ne nur ŝancon spekti kulturajn prezentojn, sed ankaŭ mem sperti tradician kulturon. En Shixia-vilaĝo nia grupo spertis du malsamajn tradiciajn kulturajn heredaĵojn: papertondado, per kiu homoj faris la ideogramon fu (feliĉo), uzata kiel ornamaĵo dum la Printempa Festo, kaj farado de jiaozi-o, manĝaĵo tipa de la Printempa Festo.


Dum promeno tra la vilaĝo, aparte kaptis mian atenton la vigleco de komerca aktivado rezultinta de komerco. Antaŭ jardeko vilaĝoj estis esence aro da domoj, sed nun ili disvolvas produktojn kaj servojn por kontentigi la bezonojn de turistoj. Ekzemple, en loka kafejo mi trovis menuon kun trinkaĵoj faritaj de kratago, loka specialaĵo.


Mi revenis hejmen kun mia tondita ideogramo fu kiel memoraĵo de tiu speciala vizito. Sur la aŭtovojo estis intensa trafiko dum la tuta tago, pro la homoj vojaĝantaj por la Printempa Festo, kaj multaj el tiuj vojaĝantoj kaptas la ŝancon por dumvoje halti en Yanqing por viziti lokajn vidindaĵojn kaj aĉeti bongustajn specialaĵojn de la distrikto por kunporti al siaj familianoj.


Dume, yanqing-aj vilaĝanoj atendas la novan jaron kun optimismo, certaj ke iliaj vivoj daŭre progresos.


Verkis kaj fotis: Rafael Henrique Zerbetto









Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio