Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Zimbabva ministro: Ni esperas kunlabori kun Ĉinio en la nova jaro
2026-02-12

La Printempa Festo alproksimiĝas, ankaŭ la ekonomia partnereco inter Ĉinio kaj Zimbabvo atingis novan nivelon. Dum karnavalo en Harareo, ĉefurbo de Zimbabvo, Monica Mutsvangwa, ministro pri virinaj aferoj, komunumaj aferoj kaj disvolviĝo de malgrandaj kaj mezgrandaj entreprenoj, diris: "La Jaro de la Ĉevalo alportas pli da vigleco, persistemo kaj neŝancelebla subteno. Ni ĉiam diras al Ĉinio, ke ni estas veraj kaj porĉiamaj amikoj."


"Kiel vi scias, la malgrandaj kaj mezgrandaj entreprenoj en ĉi tiu lando estas la pulso de la ekonomio. Ili produktas pli ol 60 procentojn de MEP," ŝi diris. Priskribante la disvolviĝon de Ĉinio kiel fonton de inspiro por zimbabvaj malgrandaj kaj mezgrandaj entreprenoj, kiuj deziras iĝi grandaj kaj internaciaj korporacioj, Mutsvangwa diris: "Ni povas lerni pli de la ĉinaj kompanioj. Mi havis la ŝancon konduki 53 entreprenojn al Ĉinio, por ke ili povu kompreni kaj lerni de tiuj kompanioj, kiuj komenciĝis kiel etaj firmaoj kaj nun estas grandaj kompanioj."


Ŝi diris, ke la rilato inter Zimbabvo kaj Ĉinio, enradikiĝinta en la historia subteno de Ĉinio por la liberigo de Zimbabvo, nun evoluas al moderna partnereco celanta reciprokan prosperon.


"Do ni daŭre lernas, kaj ni daŭre dividas spertojn. Estas multe, kion Ĉinio bezonas de ni, kaj estas multe, kion ni bezonas de Ĉinio. Do tio estas bona partnereco, en kiu ĉiuj gajnas," ŝi diris.


Redaktoro: Xie Ruifeng








Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio