| Tengtou-vilaĝo: Modelo de komuna prospero |
| 2026-02-09 |
Tengtou-vilaĝo situas en Ningbo, Zhejiang-provinco. En 2025, la malneta produkto de la 900-homa vilaĝo atingis 13.5 miliardojn da juanoj kaj la pohoma averaĝa jarenspezo atingis 89 mil juanojn.
En la 1970-aj jaroj, Tengtou estis malriĉa vilaĝo. Kaj nun ĝi ne plu celas nur sian propran riĉiĝon, sed jam starigis metodologion de "komuna prosperigo", kiu estas aplikebla al aliaj. La vilaĝo estigis sistemon "hom-teknik-monan" kaj tri metodojn: 1. Trejnado al talentuloj: La vilaĝo trejnis 66 mil vilaĝajn reprezentantojn; 2. Plibonigo de infrastrukturoj: La vilaĝo instalis 600 sun-energian stratlampojn en Ganluo de Sichuan por doni memfidon al malproksimaj amikoj; 3. Faciligo de monkolektado: La vilaĝo establis komunan prosperigan fonduson kaj ligis konceptojn de lokanoj al industriaj ĉenoj. Danke al la spertoj de Tengtou, la fabrikoj de minerala akvo en Hebei, peklita viando en Qianxi'nan kaj vestaĵo en Liangshan estis investitaj kaj pli bone progresas. Redaktoro: Gao Shuyuan Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Twitter: El Popola Chinio WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat
|