| Robotoj funkcias por printemp-festa pasaĝertransportado |
| 2026-02-09 |
En la unua tago de la printemp-festa pasaĝertransportado de 2026, robota "konsultisto" ekfunkciis en la fervoja stacidomo Orienta Chengdu en la urbo Chengdu, Sichuan-provinco. Kiel fervoja informroboto, ĝi povas montri la detalajn informojn de la pasaĝera bileto, tuj post kiam la pasaĝero skanas sian identigilon aŭ sian vizaĝon.
La grandioza transportado por la Printempa Festo ege ŝanĝiĝis en la lastaj dekkelkaj jaroj. Pasintece, ĝi daŭris kun lacego, troa homamaso kaj multaj pakaĵoj, kaj nun ĝin akompanas intelektaj faciligoj: Krom la roboto en Chengdu, robothundoj funkcias en la stacidomo de Lianyungang en Jiangsu-provinco, patrolante en la atendejo kaj helpante la sekureckontrolon, kaj samtempe homaspektaj robotoj dancas por pasaĝeroj en la atendejo de la stacidomo de Kunshan en Jiangsu-provinco... Novteknikaj infrastrukturoj kaj servoj formas sistemon por faciligi kaj komfortigi vojaĝadon. La bileto-vendejoj ne plu estas necesa proceduro, sed jam fariĝis loko por helpi tiujn, kiuj ne lertas pri uzo de poŝtelefonoj. Redaktoro: Xie Ruifeng Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Twitter: El Popola Chinio WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat
|