| Krom Ĉinio kiuj landoj ankaŭ festas la "Lunan Novjaron"? |
| 2026-02-06 |
Kiam temas pri la "Luna Novjaro", multaj homoj aŭtomate supozas, ke ĝi estas la Ĉina Novjaro, dum aliaj pensas, ke ĝi estas komuna festo de ĉiuj aziaj landoj. Fakte, ambaŭ pensmanieroj ne estas ĝustaj. La "Luna Novjaro", aŭ pli precize la Novjaro laŭ la lun-suna kalendaro, estas esence rafinita kalendara sistemo kaj komuna kultura heredaĵo, kiun multaj popoloj akceptis kaj riĉigis per propraj apartaj trajtoj, kreante diversan kaj viglan printempan panoramon. Ĉi tiu esplorvojaĝo malfermos multkoloran bildon, en kiu kultura interplektiĝo kaj transformiĝo naskas vere tutmondan printempon.
Ĉina Novjaro Lun-suna kalendaro – la koro de la tempo Antaŭ ol esplori la multkoloran bildon de printempaj festoj, ni devas klare kompreni la komunan tempmezurilon malantaŭ ili: Lun-suna kalendaro. Tio ne estas simple tabelo de datoj, sed intelekta majstroverko de la antikva orientazia civilizo, kiu rafinite kombinas du bazajn astronomiajn ciklojn. Se la pura suna kalendaro baziĝas nur sur la moviĝo de la Tero ĉirkaŭ la Suno, kaj la pura luna kalendaro (kiel la islama kalendaro) nur sekvas la ciklon de la Luno, la lun-suna kalendaro kunigas ambaŭ: La monatoj estas kalkulataj laŭ la lunaj fazoj, komenciĝante je novluno kaj finiĝante je plenluno, kun ciklo de ĉirkaŭ 29.53 tagoj; dum la jaro devas kongrui kun la kvar sezonoj, tio estas la ciklo de 365.24 tagoj de la Tero ĉirkaŭ la Suno. La diferenco de preskaŭ 11 tagoj inter luna jaro (ĉirkaŭ 354 tagoj) kaj suna jaro estas solvita per genia invento: La supermonato. Ĉiun proksimume 2-3 jarojn oni enmetas unu plian monaton por sinkronigi la du ciklojn kaj malhelpi, ke la monatoj iom post iom "forglitu" de la sezonoj.
24 sunperiodoj laŭ lun-suna kalendaro Tamen ĝuste ĉe ĉi tiu ŝlosila tempopunkto, la maniero determini la supermonaton aperas interesa disbranĉiĝo inter kulturoj. Unuflanke troviĝas la kalendara sistemo de Ĉinio, Vjetnamio, la Korea Respubliko kaj la Korea Popol-Demokratia Respubliko, kiu funkcias surbaze de la koncepto de sunperiodoj. Ili dividas la ekliptikon en 24 segmentojn, ĉiu reflektante ŝanĝiĝojn de la klimato. Luna monato, kiu ne enhavas "mezan sunperiodon", estas ripetata kiel supermonato. Ĉi tiu metodo estas praktika kaj intime ligita al natura observado kaj agrikulturo. Kontraŭe, la kalendara sistemo Kalachakra, uzata en regionoj de esoterisma budhismo kiel en Xizang de Ĉinio kaj Mongolio, baziĝas sur ekstreme kompleksaj astronomiaj kaj astrologiaj kalkuloj, kun detalaj tabeloj pri la meza moviĝo de la Suno kaj la Luno, kune kun specifaj konstantoj kaj korektoj, forte koloritaj de filozofia kaj religia penso. Tiu diferenco en la "kalkulaj formuloj" signifas, ke la sama astronomia fenomeno povas esti interpretata kiel malsamaj datoj en la kalendaro, kio klarigas kial la mongola Tsagaan Sar ofte ne koincidas kun la Printempa Festo de Ĉinio aŭ Vjetnamio. Do, surbaze de ĉi tiu komuna lun-suna kalendara sistemo, kiuj landoj kune kundividas kaj festas ĉi tiun plej gravan feston? Vjetnamio – Tết cổ truyền (tradicia festo): Vjetnama animo en Chưng-kuko Por vjetnamanoj, Tết cổ truyền (Tết) ne estas nur festo, sed ankaŭ perfekta kunfandiĝo de kulturo, kredo kaj gastronomio. Kalkulata laŭ la lun-suna kalendaro bazita sur la longitudo 105° oriente, novjaro de Vjetnamio plejofte koincidas kun tiu de Ĉinio, kvankam proksimume 4-5 fojojn en jarcento ĝi povas diferenci je unu tago (ekzemple en 1968, 1985, 2007 kaj 2030).
Farado de Chưng-kukoj en Vjetnamio La festado de Tết estas serio de belaj kaj signifoplenaj ritoj, komenciĝante per la ceremonio adiaŭi la kuirejajn diojn en la 23-a tago de la lasta luna monato. La vera Tết-etoso alvenas kiam la tuta familio kune faras kvadratformajn Chưng-kukojn, simbolantajn la Teron, aŭ cirklformajn Tét-kukojn, simbolantajn la Ĉielon. La silvestra nokto estas la plej sankta momento, kun subĉiela oferado, la kutimo kolekti bonŝancajn branĉetojn kaj elekti la unuan vizitanton de la jaro kun bona sorto. La unuaj tri tagoj de Tết estas dediĉitaj al familia reunuiĝo kaj dankemo: La unua tago por la patra familio, la dua por la patrina, la tria por instruistoj kaj amikoj, akompanate de ruĝaj bonŝancaj kovertoj, kiuj portas amon kaj bondezirojn al infanoj. Vjetnama Tết estas ankaŭ speciala pro la kutimo peti kaligrafiajn skribaĵojn, viziti templojn por preĝi por paco, kaj pro tradiciaj manĝaĵoj kun Chưng-kuko, gelita viando, piklitaj cepoj kaj bambua supo – gustoj kiuj fariĝis neforigeblaj simboloj de printempo.
Tradiciaj manĝaĵoj en Novjaro de Vjetnamio La Korea Respubliko – Seollal (설날): Respekta sindediĉo al prapatroj Seollal, la luna novjaro de la Korea Respubliko, estas solena festo profunde montriĝata de la spirito de fila obeemo kaj familia kunligiteco. Kvankam la Korea Respubliko uzas la horzonon UTC+9, Seollal plejofte okazas samtempe kun la Printempa Festo de Ĉinio. En Seollal ĉiuj familianoj kolektiĝas, vestitaj per tradiciaj vestaĵoj Hanbok, por plenumi la plej gravan riton: Charye, la ceremonio de oferado al prapatroj. La ofer-tablo estas zorgeme aranĝita laŭ la reguloj de direktoj, jin-o kaj jang-o, kaj la kvin elementoj, kun manĝaĵoj ordigitaj en kvin vicoj frontantaj norden. Poste la tuta familio solene prezentas oferojn kaj klinas sin por esprimi sinceran dankemon.
Charye-ceromonio en Novjaro de la Korea Respubliko Nepra manĝaĵo dum Seollal estas Tteokguk (riza kuksupo); koreoj kredas, ke manĝi unu bovlon da Tteokguk signifas akiri unu plian jaron de aĝo. Poste okazas Sebae-ceremorio, dum kiu la junuloj klinas sin por deziri longan vivon al geavoj kaj gepatroj, kaj reciproke ricevas novjarajn mon-donacojn kaj saĝajn konsilojn. La festa etoso fariĝis eĉ pli vigla per popolaj ludoj kiel Yunnori (ludo per lignaj bastonetoj kaj ludtabulo), flugigo de kajtoj kaj balancado sur ŝtipbalancilo.
Yunnori-ludo en Novjaro de la Korea Respubliko La Korea Popol-Demokratia Respubliko – Seollal (설날): Tradicio ene de moderna kadro Seollal en la Korea Popol-Demokratia Respubliko, simile al la Korea Respubliko, estas solena festo por memorigi la prapatrojn kaj kunigi la familion, sed ĝi estas organizata en la kadro de moderna socio kun specifaj trajtoj. Krom la nepraj tradiciaj kutimoj kiel purigi la domon kaj porti la naciajn vestojn Joseon-ot (alia nomo de Hanbok), ankaŭ prepari ofertablon por la prapatroj kun tipaj manĝaĵoj kiel Songpjeon (gluitaj lunarkformaj rizkukoj kun fazeoloj aŭ sezamoj) kaj Jaksik (speco de rizkuko, farita el vaporumita gluec-rizo kun mielo aŭ sukero, kaŝtanoj, jujuboj kaj aliaj nuksoj) kaj partopreni popolludojn estas nemalhaveblaj karakterizaĵoj en la novjaro.
Farado de tradiciaj manĝajoĵ en Novjaro de la Korea Popol-Demokratia Respubliko Krome, alia grava rito estas, ke la loĝantoj, precipe en la ĉefurbo Pjongjango, ofte kunvenas ĉe la placo Kim Il-sung por alporti florojn kaj esprimi respekton antaŭ la monumentoj de la gvidantoj. La novjara periodo estas ankaŭ tempo por viglaj amasaj kulturaj kaj artaj prezentoj, kio kreas etoson samtempe solenan kaj gajan, reflektante kunfandiĝon de la nacia tradicio kaj moderna socia vivo.
Placo Kim Il-sung en luna novjaro en la Korea Popol-Demokratia Respubliko "Luna novjaro" en transmaraj ĉinaj komunumoj En multaj landoj, kie vivas ĉinaj komunumoj, eĉ se "luna novjaro" ne estas rekonata kiel nacia festotago, la vigleco de ĉi tiu festo restas tre forta kaj portas apartan koloron. En la landoj kiel Singapuro kaj Malajzio, la festo estas oficiale agnoskata kaj partoprenata de la tuta socio.
Singapuro en "luna novjaro" En aliaj sudorientaziaj landoj kiel Tajlando, Indonezio kaj Filipinioj, la lun-suna novjaro ĉefe estas festo de ĉina komunumo, sed ĝi jam ne estas limigita al tiu kadro. La ĉinaj kvartaloj en Bangkoko, Manilo aŭ Ĝakarto fariĝos centroj de granda vigleco, kun stratoj hele ornamitaj per ruĝaj koloroj, energiaj leon-dancoj kaj riĉaj gastronomiaj foiroj. Tiuj aranĝoj allogas ne nur ĉinoj, sed ankaŭ dek miloj da lokaj loĝantoj kaj turistoj, kaj fariĝos atendata kultur-turisma evento ĉiujare. Tutmonde, de la historiaj ĉinaj kvartaloj en San-Francisko kaj Londono ĝis moderna Sidnejo, lun-suna novjaro evoluis en grandskalan publikan kulturan festivalon. La bruaj drak- kaj leon-paradoj, muzikaj prezentadoj kaj artfajraĵoj ne plu estas nur internaj komunumaj aktivecoj, sed ankaŭ ricevas subtenon kaj vastan reklamadon de lokaj registaroj kiel simboloj de urba diverseco kaj vigleco. Tiel, la festo ne nur ligas ĉinajn komunumojn kun sia hejmlando, sed ankaŭ fariĝis vivanta kultura ponto kaj spirita donaco, kiun ĉinaj komunumoj kundividas kun la gastiganta socio, riĉigante la tutmondan kulturan pejzaĝon per brilaj koloroj.
Ĉina kvartalo de Londono en lun-suna novjaro Japanio – Spuro de historia reformo Japanio estas aparta kazo, montranta la profundan rilaton inter kalendara sistemo, kulturo kaj politiko. Kvankam ĝi estas orientazia lando kun multaj kulturaj similecoj al Ĉinio, Koreio kaj Vjetnamio, hodiaŭ Japanio festas la novjaron laŭ la suna kalendaro. Antaŭ la jaro 1873, ankaŭ la japanoj celebris la tradician lun-sunan novjaron. Tamen, dum Meiji-restarigo celanta modernigi la landon, la registaro decidis nuligi tiaman kalendaron kaj oficiale adopti la sunan kalendaron. Ekde tiam, la 1-a de januaro fariĝis la oficiala novjaro, nomata Oshōgatsu. Interese, plej multaj tradiciaj kutimoj, kiel jarfina dompurigado, manĝado de la novjara manĝoskatolo Osechi, aŭ la unua vizito al templo aŭ sanktejo en la nova jaro, estis lerte translokitaj kaj konservitaj en ĉi tiu nova festo, montrante la fortan vivkapablon de tradicia kulturo fronte al ŝanĝiĝoj. Tamen, en kelkaj regionoj kiel Okinavo, la loĝantoj ankoraŭ silente konservas kaj festas la "malnovan novjaron" (Kyūshōgatsu) kiel omaĝon al la pasinteco.
Tradiciaj manĝaĵoj en Novjaro de Japanio Nevidebla fadeno liganta orientaziajn animojn Malgraŭ la diversaj nomoj kaj festformoj, de Seollal en la Korea Duoninsulo, Tết en Vjetnamio ĝis la Printempa Festo de Ĉinio, ĉi tiu festo kundividas la saman kernon: La valoroj de familia reunuiĝo, dankemo al la prapatroj kaj espero pri pli bona nova jaro. La "Luna Novjaro" ne apartenas al unu sola popolo, sed estas komuna heredaĵo, nevidebla ponto kiu ligas homojn per universalaj humanismaj valoroj. Kompreni tion helpas nin ne nur pli profunde aprezi niajn proprajn tradiciojn, sed ankaŭ respekti la printempon de niaj najbaroj. Verkis: Bui Hai Mung Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Twitter: El Popola Chinio WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat
|