| Rapida verda transiro de ĉina energia sektoro |
| 2026-01-30 |
Dum parolado ĉe la jara kunveno de la Monda Ekonomia Forumo en Davos, Svislando, la usona prezidento Donald Trump akuzis Ĉinion pri uzo de energimiksaĵo bazita sur brulado de fosiliaj brulaĵoj dum ĝi gajnas monon eksportante renovigeblan energion "kiun ĝi mem ne uzas". "Mi neniam sukcesis trovi ventocentralon en Ĉinio," deklaris Trump. Farante tiajn akuzojn, la usona prezidento provis popularigi du rakontojn, ke renovigeblaj energifontoj estas tro kostaj, kaj ke Ĉinio trompas la mondon per deklaroj pri medio, kiuj ne kongruas kun ĝia praktiko.
Ventogeneratoroj disigitaj tra la vasta stepo de la Interna Mongolio (Fotis Rafael Henrique Zerbetto) Renovigebla energio en Ĉinio La realo estas tre malsama: la ventogeneratoroj, kiujn Trump "neniam sukcesis trovi", estas ĉie en Ĉinio, kiu posedas instalitan produktokapablon de venta energio je 441.8 GW, okupante la unuan pozicion en la monda rango. Kiam oni sumas la instalitan produktokapablon de venta kaj suna energio de Ĉinio, tio egalas preskaŭ duonon de la tutmonda, grandega atingo konsiderante, ke antaŭ nelonge la ĉina energimiksaĵo estis efektive tre dependa de la bruligado de fosiliaj brulaĵoj.
Mi persone atestis la progreson de Ĉinio en renovigebla energio dum la lastaj dek jaroj, vizitinte plurajn elektrocentralojn kaj entreprenojn de la sektoro en diversaj provincoj kaj aŭtonomaj regionoj de la lando. Specife rilate al ventenergio, mi vizitis ventocentralojn en la stepoj de la Interna Mongolio, en Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono, kaj en la provincoj Gansu kaj Jiangsu. Tiaj vizitoj permesis al mi koni detalojn de kelkaj projektoj de la sektoro. Krome, dum dek jaroj en Ĉinio mi ankaŭ konstatis, ke ventogeneratoroj estas parto de la pejzaĝo, kiun ni vidas tra la fenestro de aviadilo, trajno, aŭtobuso aŭ aŭto, dum vojaĝo inter ĉinaj urboj. Trump certe ilin vidos okaze de lia venonta vizito al Ĉinio. Ankaŭ indas mencii, ke la Vintraj Olimpikoj kaj Paralimpikoj de 2022, okazintaj en Pekino, estis la unuaj en historio, kiuj ekskluzive uzis renovigeblan energion en la konkursejoj kaj kompensis ĉiujn karbonajn emisiojn rilatajn al la evento, montrante al la mondo la engaĝiĝon de Ĉinio al daŭripova evoluigo kaj reduktado de karbonemisiado. La du karbonaj celoj Laŭ raporto de Forbes publikigita la 18-an de novembro 2025, studo de la Centro por Esploro pri Energio kaj Pura Aero pruvis, ke la karbondioksidaj emisioj de Ĉinio estas je stabila nivelo aŭ malkreskas ekde marto 2024. Tiuj datumoj prezentitaj de Forbes ankaŭ konfirmas informojn, kiujn mi ricevis de ĉinaj fontoj, inkluzive tiujn akiritajn dum kunveno, kiun mi partoprenis lastjare en la sidejo de granda entrepreno pri energio, kiam altranguloj konfirmis, ke la entrepreno jam estis atinginta la pinton de sia karbonemisiado en 2024, pli-malpli en la sama epoko, kiam usonaj esploristoj konstatis la tendencon de stabileco aŭ malkresko en ĉina karbonemisiado. La raporto prezentita de Forbes ankaŭ asertas, ke konsumado de elektro en Ĉinio kreskis dum la analizita periodo, sekve, la kresko de produktado de renovigebla energio en la lando estis sufiĉe granda por kontentigi la aldonitan postulon. Se Trump estus leginta Forbes, li scius tion. La datumoj konfirmitaj de institucioj de la lando regata de Trump pruvas la praktikan rezulton de grava politiko de la ĉina registaro: la du karbonaj celoj: atingi la pinton de emisiado ĝis 2030 kaj atingi karbonan neŭtralecon ĝis 2060. La sekreto de Ĉinio por plenumi ambiciajn celojn estas ĝia grandega kapablo kunordigi la kunligitan efektivigon de grandaj kaj ampleksaj politikoj. Kun ĉiu institucio faranta sian parton kaj bona laboro pri kunordigo kaj kontrolado, la celoj estas atingataj. Bona ekzemplo estas la Universitato Tsinghua en Pekino, kiu en 2023 invitis min koni la laboron, kiun ĝi faras por atingi karbonan neŭtralecon en ĉiuj siaj kampusoj, inkluzive de ĝiaj eksperimentaj lernejoj. Vizitante unu el tiuj lernejoj, mi estis informita pri speciala projekto disvolvata tie, tra kiu la lernantoj, sub gvido de instruistoj pri malsamaj lernobjektoj, kalkulis la karbonemisiadon de la lernejo kaj studis manierojn ĝin redukti kaj kompensi, por tiel atingi la celon havi nul-karbonan lernejon. Ĉe COP30, pasintjare en Brazilo, ĉinaj aŭtoritatoj ne nur reasertis la engaĝiĝon de la lando pri atingo de la du karbonaj celoj, sed ankaŭ faris la ambician anoncon aldoni ankaŭ metanon kaj nitrogenan oksidon, du forcejefikaj gasoj, en la celojn. "Puraj akvoj kaj verdaj montoj valoras pli ol montoj da oro kaj arĝento" Ekster Ĉinio estas malmulte konata la iniciato Bela Ĉinio, proponita de prezidanto Xi Jinping. Ĝia celo estas igi la landon ekologie daŭripova per kombino de primediaj agadoj, kiel protektado de riveroj kaj biomoj, kun transiro al verda ekonomio, ĉiam malpli dependa de la brulado de fosiliaj brulaĵoj. La frazo "puraj akvoj kaj verdaj montoj valoras pli ol montoj da oro kaj arĝento" prezentas la esencon de ĉi tiu koncepto: la mediaj rimedoj estas parto de la nacia riĉeco, tiom multe kiom la ekonomiaj rimedoj. Tiu koncepto spegulas kaj la antikvan ĉinan saĝon, ke homo devas celi vivi en harmonio kun la naturo, kaj la lastatempajn ĉinajn spertojn pri solvado de problemoj devenantaj de troa ekspluatado de naturaj rimedoj, kiel poluo kaj desertiĝo. La parolado de Trump reflektas malnovan okcidentan bildon pri Ĉinio, kiu ankoraŭ ne estis ĝisdatigita: en la kapoj de multaj homoj, la azia lando ankoraŭ estas tiu de la 1980-aj aŭ 1990-aj jaroj, kiu evoluigis sian industrion bruligante karbon kaj dizelon. Sed Ĉinio ne plu estas tia. Nuntempa Ĉinio evoluigas pintteknologiojn, havas mallumajn fabrikojn 100% aŭtomatigitajn por ŝpari elektron kaj redukti produktadokoston, kaj rapide evoluigis sian kapablon produkti renovigeblan energion. Pli ol tio, Ĉinio faris grandegajn teknologiajn antaŭenpaŝojn por redukti la koston de produktado kaj pliigi la efikecon de sunpaneloj kaj ventogeneratoroj, igante la verdan energion pli bonpreza kaj konkurenciva, ne nur en la ĉina merkato sed ankaŭ eksterlande. Jen kial la mondo aĉetas tiujn produktojn de Ĉinio anstataŭ aĉeti de Usono. Trump eraris atribuante la konkurencivon de la ĉina industrio al la uzo de energimiksaĵo bazita sur bruligo de fosiliaj brulaĵoj. Ĉinio produktas pli malmultekoste pro la skalo de produktado; la loĝistika efikeco; ĝia pragmata, ampleksa kaj integrita ekonomia planado; kaj pro ĝia peza investado en edukado, scienco kaj infrastrukturo. Verkis: Rafael Henrique Zerbetto Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Twitter: El Popola Chinio WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat
|