| 2026, ĉina ekonomio en progreso, stabileco kaj establado |
| 2026-01-30 |
de Yang Yiyong En 2025 alfrontante la kompleksajn ŝanĝojn en la ekstera medio kaj la malfacilaĵojn de enlandaj ekonomiaj premoj, la ĉina ekonomio eltenis kaj stabile iris antaŭen: MEP kreskis je 5% jare, superante 140 duilionojn da juanoj. Tia atingo ne nur signifas la sukcesan plenumon de la jara kreskocelo, sed ankaŭ markas, ke en tri sinsekvaj jaroj la ĉina ekonomio konservis kreskorapidecon de 5% aŭ pli, montrante fortan disvolviĝan tenacecon kaj politikan efikecon. 2026 estas la unua jaro de la 15-a Kvinjara Plano. La Centra Konferenco pri Ekonomia Laboro, okazinta en decembro 2025, klare atentigis, ke necesas antaŭenigi la efikan plibonigon de la kvalito kaj racian kreskon de la kvanto de la ekonomio, kiel bona komenco por la 15-a Kvinjara Plano. Laŭ la konferenco, la ŝlosilo por la bona komenco kaj stabila progreso por la ĉina ekonomio en 2026 kuŝas en sistema planado, preciza efektivigo de politikoj, kaj kunordigo de klopodoj por efektivigi la ĝeneralajn postulojn de "progreso en stabileco, stabileco helpe al progreso, kaj establado antaŭ baro-rompo". La "stabileco" kuŝas en la glata funkciado de la ĝenerala ekonomio kaj la daŭra pozitiva perspektivo por la socio. Nur per stabiligo de la fundamentoj de la makroekonomio, oni povas krei stabilan medion por kulturi novajn kreskopovojn kaj antaŭenigi profundajn reformadojn. La "progreso" kuŝas en kultivado kaj fortigo de novkvalitaj produktivaj fortoj, kiuj estas la kerno por realigi stabilan kaj daŭrigeblan ekonomian disvolviĝon. Nur per novigo kaj utiligado de teknologio oni povos akiri industrian plibonigon kaj daŭrigeblan kaj fortikan ekonomian disvolviĝon. "Establado" kuŝas en certigo de novaj produktadaj rilatoj adaptitaj al la disvolviĝo de novkvalitaj produktivaj fortoj, kio estas la institucia garantio por antaŭenigi altkvalitan ekonomian disvolviĝon. Nur kiam oni breĉas la limojn de malnova sistemo kaj mekanismoj per reformado, vigleco por ekonomia disvolviĝo estos elliberigita. La komenco de la ĉina ekonomio en 2026 ne temas simple pri strebado al ekonomia kresko, sed pri longdaŭra kaj sistema klopodo por altkvalita disvolviĝo. Fokusante sur la celo, oni devas realigi la organikan unuecon de efika plibonigo en "kvalito" kaj racia kresko en "kvanto", formante la situacion kun kompletigitaj"progreso, stabileco kaj establado", kaj samtempe certigante la bazan vivrimedan sekurecon. Fine, sukcesa komenco de la ekonomio en 2026 reflektiĝos per signifa reakiro de merkata konfido, granda movforto de teknologia novigado, daŭra liberigo de enlanda postulo, kaj laŭorda solvo de riskoj kaj kaŝitaj danĝeroj. Tiel, solida fundamento estos pretigita por altkvalita disvolviĝo dum la periodo de la 15-a Kvinjara Plano kun pli bona strukturo, pli granda vigleco kaj pli alta sekureco. *Yang Yiyong, vicprezidanto de la Teknika Komitato pri Normigado de Nacia Servo kaj ĉefa konsilanto de la Ĉina Akademio de Makroekonomia Esplorado. Redaktoro: Xie Ruifeng Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Twitter: El Popola Chinio WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat
|