| Miskonduto de Usono stimulas partnerecojn de Tutmonda Sudo |
| 2026-01-27 |
Dum ferio en Brazilo ĉirkaŭ Kristnasko kaj Novjaro, mi sekvis kun nekredemo la novaĵojn pri la atako de Usono al Venezuelo. En sociaj retejoj, mi vidis ekscititajn opiniojn spegulantajn la politikan polusiĝon, kiu ankoraŭ ŝvebas en la aero: Parto de la retanoj defendis la nedefendeblan, ke unu lando milite invadu la teritorion de alia por forkapti ĝian prezidenton. Mi komprenas la kialojn, kiuj kondukas multajn homojn subteni venezuelan prezidenton Maduro, same kiel tiujn, kiuj kondukas multajn aliajn malŝati lin, kvankam nomi lin narkoteroristo estas troigo: Mankas pruvoj pri la ekzisto de la tiel nomata "Cartel de los Soles" kaj Venezuelo neniam estis granda drogo-produktanto. Sed la kerna problemo estas la grava precedento malfermita de ĉi tiu ago: Se unu lando povas invadi alian kaj forkapti ĝian prezidenton, tiam ĉiu alia povas fari la samon, detruante la internacian ordon bazitan sur reguloj kaj estigante kaoson. Krome, tiu, kiu devas decidi pri internaj aferoj de Venezuelo, estas la venezuela popolo. Mi komprenas la bonan intencon de tiuj, kiuj volas helpi de ekstere, sed intervenemo nur malbonigas aferojn; ĉiu popolo devas serĉi sian propran vojon de disvolviĝo, farante siajn proprajn elektojn kaj lernante el eraroj. La vojaĝo al Guangxi Mi revenis al Ĉinio, kaj kelkajn tagojn post mia alveno mi vojaĝis al Nanning en Guangxi-a Ĝuanga Aŭtonoma Regiono por partopreni eventon ĉe Guangxi-Universitato pri la ĉefaj novaĵoj de 2025 pri rilatoj inter Ĉinio kaj ASOAL (Asocio de Sud-Orientaziaj Landoj), kun la tasko diskuti tiujn rilatojn sub la pli vasta perspektivo de Tutmonda Sudo. Unu el la membrolandoj de ASOAL, Filipinoj, havas teritoriajn disputojn kun Ĉinio en la Suda Ĉina Maro, kio kaŭzas malfacilojn, tamen aŭtoritatoj de ambaŭ landoj tenas rilatojn surbaze de la principo rezervi la diferencojn kaj samtempe klopodi kunlaborojn en tiuj kampoj, kie ekzistas konverĝo de interesoj, kaŭzante profiton por ambaŭ flankoj. Alia grava ekzemplo venas de unu el la novaĵoj diskutitaj en la evento, pri internacia kunlaboro por aresti krimulojn, kiuj faras translandlimajn krimojn perinterrete: kontraste al Trump, kiu uzas ŝakradon de drogoj kiel pretekston por arbitre interveni en aliajn landojn sen vere solvi la problemon, Ĉinio kaj ASOAL-landoj kunlaboras por aresti krimulojn kaj protekti komunan sekurecon.
Podia diskuto pri Ĉinio, ASOAL kaj Tutmonda Sudo en Guangxi En la evento en Guangxi, mi havis la okazon diskuti la perspektivojn por Tutmonda Sudo kun Souliya Mounnarath, estro de la Internacia Kunlabora Fako ĉe la Nacia Universitato de Laoso, kaj kun Lucio Blanco Pitlo III, prezidanto de la Filipina Asocio de Studoj pri Ĉinio, kaj lerni de ili pri la kunlaboroj inter Ĉinio kaj ASOAL. En mia parolado, mi komentis pri la vojaĝo de brazila prezidento Lula al Vjetnamio, membrolando de ASOAL, tuj post kiam Trump trudis tarifojn al brazilaj eksportoj al Usono, serĉante diversigon de komercaj partnereoj kiel maniero dilui riskojn — strategion, kiun la tuta mondo nun alprenas por sin protekti kontraŭ la malstabileco kaŭzata de Trump. En la sekva sesmonato, Lula revenis al Azio por vizitoj al Indonezio kaj Malajzio, ankaŭ membrolandoj de ASOAL, kaj diskuto pri diversigo de komercaj partnerecoj denove havis fundamentan gravecon. Ĉi tio substrekas ne nur la neceson diversigi de ekonomiaj partneroj en momento plena je riskoj, sed ankaŭ la rolon, kiun ASOAL povas plenumi, kaj la oportunojn, kiuj malfermiĝas por pli granda alproksimiĝo inter ASOAL kaj Merkosudo (Komuna Merkato de la Sudo). Regiona integriĝo: Lecionoj el Azio Eduardo Galeano en sia fama libro La Malfermitaj Vejnoj de Latinameriko atentigas pri la maniero, kiel la kolonieca pensmaniero estas heredata, montrante, ke la maldisvolviĝo esence ne rezultas el la forpreno de riĉaĵoj, sed el la konsolidiĝo de ekonomia modelo subordigita al fremdaj interesoj. Latinameriko estis enmetita en la mondan ekonomian cirkuladon kun la rolo eksporti krudmaterialojn kaj daŭre plenumas tiun rolon, liverante la bezonojn de aliaj anstataŭ siajn proprajn. Merkosudo devus esti promociinta la disvolviĝo de produktaj ĉenoj orientitaj al la internaj bezonoj de Sudameriko, sed havis limigitan sukceson en la tasko kunligi lokajn merkatojn kaj infrastrukturojn.
Kamionoj kun konteneroj laŭ normoj de ASOAL en la municipo Chongqing de Ĉinio La lastatempa ĉina investado en la regiono malfermis alian oran oportunon: Ĉinio volas kunligi infrastrukturojn en la regiono kaj disvolvi lokajn produktadajn ĉenojn, kaj eĉ pretas financi la projektojn pere de la iniciato "La Zono kaj Vojo", kiu financis la konstruado de la havenon Chancay en Peruo, sed la manko de regiona politika kohero malhelpas progreson de ampleksa aro da projektoj. En ASOAL, tamen, la situacio estas tre malsama: la bloko progresis en normigado kaj leĝfarado, kaj rapide evoluas en kunligado de infrastrukturoj kaj produktadaj ĉenoj, disvolvante fortan strategian rilaton kun Ĉinio, la ĉefa partnero de la bloko. En vojaĝoj tra Ĉinio, mi ekkonis diversajn iniciatojn, kiel komercajn itinerojn, vendejojn pri produktoj el ASOAL-landoj, kaj faciligon de vizoj por eksterlandanoj ligitaj al projektoj pri Ĉinio-ASOAL-rilatoj. La regiono fariĝas ĉiam pli integrita ekspluatante la komplementecon de siaj merkatoj. Nord-sudaj partnerecoj Dum miaj tagoj en Guangxi, cirkulis novaĵoj pri la komerca interkonsento inter Eŭropa Unio (EU) kaj Merkosudo, rezulte de longa negocado malrapide progresanta, kiu ŝajnis malproksima je konkludo, sed efektiviĝis pro la urĝa neceso de ambaŭ flankoj prioritatigi partnerojn kapablajn mildigi komercan dependon je Usono. Ĉi tio montras, ke la konduto de Trump kontribuas por izoligi Usonon internacie, apartigante eĉ malnovajn partnerojn, kiel la membrolandoj de EU, nun fronte al nova minaco de truda anekso de Gronlando fare de Usono. Legado de novaĵoj el la Monda Ekonomia Forumo en Davos, Svislando, evidentigas ĝeneralan indignon pri la provokoj de Trump kaj zorgon pri la uzo de la tutmonda ekonomio kiel armilo fare de Usono. La nordo nun eksentas tion, kion la sudo ĉiam sentis.
La vicĉefministro de Ĉinio He Lifeng parolis en la Monda Ekonomia Forumo la 20-an de januaro. Inter la diversaj paroladoj en Davos, ĉefministro de Kanado Mark Carney agnoskis, ke internacia juro ĉiam estis aplikita malegale, kvankam ĉiuj ŝajnigis ne rimarki tion, kaj sekve alvokis tutmondan interkonsenton por ke la reguloj efektive protektu landojn. Carney ankaŭ deklaris, ke Kanado realigis kompletan strategian partneron kun EU kaj negocias komercajn interkonsentojn kun Barato, ASOAL, Tajlando, Filipinoj kaj Merkosudo, kio plifortigas la gravecon de la kreskantaj merkatoj por la reorganizado de la tutmonda ekonomio fronte al la riskoj truditaj de la freneza unuflankismo de Trump. Vicĉefministro de Ĉinio He Lifeng profitis la okazon por montri Ĉinion kiel la malon de Usono: Ĉinio defendas ekonomian plurflankismon kaj internacian kunlaboradon, kaj pli malfermas sian merkaton, kreante oportunojn por fremdaj entreprenoj kaj registaroj. He diris la puran veron; Ĉinio delonge faras grandajn klopodojn por malfermi sian merkaton -- la duan plej grandan en la mondo kaj rapide kreskantan -- ankoraŭ pli, kaj ĉi tiuj klopodoj povas esti konfirmitaj de sennombraj politikoj praktikataj de la ĉina registaro kaj de la spertoj de fremdaj firmaoj en la lando. Pli ol tio, la plivastiĝo de la reformoj kaj ekonomia malfermo estas ankrita en registaraj decidoj devenantaj de antaŭ jardekoj, kaj estas esenca parto de ampleksa kaj longtempa nacidisvolva plano, kio garantias stabilecon kaj fidindecon. La ĉina vicĉefministro prezentis al la mondo la ĉinan saĝecon solvi malakordojn kun aliaj landoj per interkonsiliĝoj bazitaj sur reciproka respekto, paca kunekzisto kaj kunlaboremo, por krei stabilan kaj favoran medion por kunlaboroj, kiu alportu fruktojn al ĉiuj. Verkis: Rafael Henrique Zerbetto Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Twitter: El Popola Chinio WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat
|