Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Senbagaĝa vojaĝo populariĝas en ĉinaj altrapidaj fervojoj
2026-01-26

Vojaĝoj per altrapida trajno en Ĉinio fariĝas pli kaj pli oportunaj, ĉar pasaĝeroj ne plu bezonas mem porti grandvoluman pakaĵon. La 15-an de januaro la Ĉina Fervoja Ekspresa Servo plivastigis la provprogramon de sia servo "senpeza vojaĝo", aldonante 92 staciojn al la listo de tiu, kie la servo estas disponebla. Tio alportas la tutan nombron de partoprenantaj stacioj en la provprogramo al 111, kovrante la ĉefajn urbojn de provincoj, municipoj kaj aŭtonomaj regionoj. La programo celas malpliigi la ŝarĝon de transportado de granda pakaĵo kaj fari trajnvojaĝon pli komforta.



1. Kio estas la servo "senpeza vojaĝo"?


"Malpeza vojaĝo" estas samurba pakaĵ-transporta servo, liverante la servojn "pord-al-stacio" kaj "staci-al-pordo" ene de 35-kilometra radiuso de fervoja stacio. Pasaĝeroj povas elekti inter la jenaj servoj laŭ siaj bezonoj:


Pord-al-stacia servo por forirantaj pasaĝeroj:

Ĉi tiu servo povas esti rezervita inter 48 horoj kaj 4 horoj antaŭ foriro. Laboristoj kolektos taŭgan pakaĵon el loko elektita de la pasaĝero, transportos ĝin al la forirstacio, kaj kompletigos sekurecan kontrolon. Depende de la rezervo, pakaĵo estos aŭ metita en difinitan servŝrankon 30 minutojn antaŭ foriro, aŭ liverita rekte al la kajo ĝis 10 minutoj antaŭ la trajnforiro.


Staci-al-pordo servo por alvenantaj pasaĝeroj:

Ĉi tiu opcio povas esti rezervita de 24 horoj ĝis 1 horo antaŭ la trajnalveno. Post kolekto, bagaĝo estos liverita al la difinita destino ene de kvin horoj.


2. Kiel oni traktas la bagaĝon?


Por la pord-al-stacia servo, laboristoj kolektas bagaĝon el la adreso informita de la pasaĝero, transportas ĝin al la forirstacio, kompletigas sekurecan kontrolon, kaj liveras ĝin aŭ al la platformo aŭ al difinita enstacia pakaĵserva budo aŭ ŝranko.


Por la staci-al-porda servo, kunlaborantoj kolektas pakaĵon el la platformo aŭ difinita enstacia servopunkto kaj liveras ĝin al la adreso specifita de la pasaĝero ene de kvin horoj. Ricevantoj kompletigas la transdonon uzante ricevkodon.


3. Kiom kostas la servo?


Dum la provfazo, la servo estas fakturita jene:

68 juanojn po unuo por "transporto al stacio" aŭ "de stacio al celloko";

98 juanojn po unuo por "transporto al kajo" aŭ "de kajo al celloko".


Prezoj povas esti ĝustigitaj en la estonteco laŭ merkata postulo kaj servokostoj. Vojaĝantoj de negoca kajuto en ses ĉefaj stacioj -- Pekino Okcidenta, Pekino Suda, Guangzhou Suda, Ŝanhajo, Ŝanhaja Hongqiao, kaj Hangzhou Orienta -- povas ricevi sian pakaĵon liveritan rekte al la atendejo por pasaĝeroj de negoca kajuto kontraŭ 98 juanoj po unuo.


4. Kian bagaĝon oni rajtas sendi?


Bagaĝo devas konformi al la pasaĝer-transportaj reguloj de la Ĉina Ŝtata Fervoja Grupo. Pezlimoj estas 10 kilogramoj por infanpasaĝeroj, 35 kilogramoj por diplomatoj, kaj 20 kilogramoj por aliaj pasaĝeroj. Por ordinaraj trajnoj, la sumo de longo, larĝo kaj alto de ĉiu pakaĵo ne povas superi 160 centimetrojn; por altrapidaj kaj elektraj trajnoj, la limo estas 130 centimetroj. Ĉiuj pakaĵoj ankaŭ devas kongrui kun la postuloj de la naciaj reguloj pri malpermesitaj kaj limigitaj eroj eldonitaj de la Nacia Fervoja Administracio kaj la Ministerio de Publika Sekureco.


Kun la vastigita lanĉo de la servo "senpeza vojaĝo", fervojaj pasaĝeroj povas atendi pli simpligitan kaj komfortan vojaĝon, aparte kiam ili vojaĝas kun multe da bagaĝoj.


Esperantigis: Rafael Henrique Zerbetto

Fonto: OneTubeDaily











Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio