| 82-a IJK atendas vin en Katalunio! |
| 2026-01-20 |
En Katalunio floradas Esperanto. Jam de antaŭ kelkaj jaroj la Kataluna Esperanto-Junularo (KEJ) kreskigis unu el la plej viglaj junularaj movadoj en Eŭropo. La movado plifortiĝis danke al la sukceso de RenKEJtiĝo, la ĉiujara renkontiĝo de KEJ, kaj ĉiumonataj aktivaĵoj kiel bierumadoj, pufmaizaj vesperoj, kursoj kaj festumadoj. En 2025, KEJ solenis 40 jarojn ekde sia fondiĝo en 1985. Dum tiuj jardekoj, ĝin partoprenis generacioj da junaj esperantistoj, kunigante homojn per entuziasmo kaj bona etoso. Spegulante tiun spiriton, KEJ ĉi-jare elpaŝis por la plej ambicia iniciato en sia historio: okazigi la 82-an Internacian Junularan Kongreson en Katalunio. TEJO akceptis la katalunan kandidatiĝon, kaj la kongreso okazos de la 9-a ĝis la 16-a de aŭgusto 2026 en kongresejo situanta en la urbeto Tiana, nur 15 km for de Barcelona. Tiana kuŝas inter la Mediteraneo kaj la ĉemara montaro. Tiu montaro, iam loĝata de la iberoj, formas la naturparkon Serralada de Marina, verdan rifuĝejon plenplenan je mediteraneaj arboj kaj plantoj. Tie troviĝas la gastejo de IJK: La Conreria, iama monaĥejo kies origino datiĝas de la 13-a jarcento. Administrata de la Fondaĵo Pere Tarrés, ĝi disponigos al la partoprenantoj ne nur vastajn eksterajn spacojn kiel naĝejon, sportejojn, ĝardenon, kaj naturajn promenvojojn tra la arbaro, sed ankaŭ internajn spacojn kiel aŭditorion, salonojn, kaj korton. Pro ĝia trankvila, izola loko, la kongresejo ebligos al partoprenantoj plene sentiĝi en Esperantujo, kaj, samtempe, la proksimeco al Barcelono permesos ekskursojn por esplori la mirindaĵojn de la ĉefurbo. Pliaj ekskursoj estas planitaj al Taragono, Ĝirono kaj Sant Pau d’Ordal, kie troviĝas la Muzeo de Esperanto de Subirats. La kongresanoj povos ankaŭ ĝui kaj sperti katalunajn kulturaĵojn kiel gigantojn (gegants), bekkruĉon (porró), homturojn (castells), sardanojn (sardanes), bastondancantojn (bastoners) kaj plurajn pliajn. Por la nokta programo, oni planas inviti musikgrupojn Esperantajn kaj katalunajn. La kongreso koincidos kun mirinda natura fenomeno. La 12-an de aŭgusto oni povos spekti plenan suneklipson, videblan preskaŭ nur en Iberio. Tiu eklipso estos la unua el serio da tri suneklipsoj trafontaj Iberion en 2026, 2027 kaj 2028, post preskaŭ 120 jaroj sen plena eklipso sur la kontinenta parto de Hispanio. Nur la eklipsoj de 2026 kaj 2027 estos plenaj, dum tiu de 2028 estos ringoforma. En Katalunio oni povos vidi la plenan eklipson de 2026 kaj la ringoforman de 2028. La plena eklipso de 2027 estos observebla nur en la plej suda parto de Hispanio kaj en norda Afriko. Aldone, kongresanoj ankaŭ havos ŝancon ĝui Jaron Gaudí, solenante la 100-jariĝon de la morto de la mondfama arkitekto, koincide kun la kompletigo de la ĉefa turo de La Sagrada Família post preskaŭ jarcento kaj duono da laboro. Pro la natura fenomeno de la suneklipso kaj la graveco de naturo en la arkitektura majstraĵo de Gaudí, la temo de la kongreso estos “Naturo el la Homaj Okuloj.” Ĝi celas inspiri dialogon pri daŭripovo kaj interkultura kunlaboro. Dum unu semajno en la montoj de Tiana, centoj da junuloj el la tuta mondo uzos komunan lingvon por pripensi komunan vojon antaŭen. Por pli da informoj vizitu: ijk2026.tejo.org. Raportis: Hayden Hendricks Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Twitter: El Popola Chinio WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat
|