Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ploranta ĉevalo aŭ ridetanta ĉevalo, kiun vi preferas?
2026-01-15


"Plorĉevalo" naskiĝis pro tio, ke iu laboristo miskudris la buŝon de ridetanta ĉevalo en mala direkto. Kiam oni afiŝis fotojn de tiu nekutima ludilo, ĝi vekis profundan komprenon de retumantoj."Ĉu ĝi ne montras la ĝustan staton de ni, laborantoj?""Malĝojo estas parto de nia vivo kaj brakumu vian malĝojon en la novjaro."



Pro ĝia populareco, mendoj inundas al la "origina" faranto. Simile al la plorĉevalo, ankaŭ la mastrino Zhang Huoqing, kies laboristo kreis la plorecon, spertis neatenditan sukceson. Ŝi diris: "La animstato de tiu ĉevalo vere bildigas la kaŝitajn emociojn de mi kaj ĉiuj aliaj, kiuj strebas por pli bona vivo."



Zhang venis al Yiwu en 2008. Komence ŝi laboris kiel vendistino, en 2017 ŝi fondis sian propran butikon. Ŝi kaj ŝia kompanio travivis multajn malfacilojn. Nun, danke al la plorĉevalo, ŝi estas treege okupata pro tutmondaj mendoj, inkluzive de tiuj el Sud-Afriko, Rusio kaj Rumanio.


Redaktoro: Gao Shuyuan









Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio