| Diverslandaj urbestroj kolektiviĝis en Harbino |
| 2026-01-14 |
Urbestroj el diversaj landoj kune ekbruligis la torĉon en Harbino, konata urbo de nordorienta Ĉinio, markante la malfermon de urbestra dialogo por diskuti pri glacineĝa ekonomio kaj antaŭenigi kunlaborojn inter tutmondaj vintraj urboj. La Tutmonda Dialogo de Urbestroj kunigis urbestrojn kaj reprezentantojn el Kanado, Finnlando, la Korea Respubliko kaj aliaj landoj. Dum la tritaga evento, la urbestroj vizitis gravajn vidindaĵojn kiel la Harbin-a Glacineĝa Mondo -- la plej granda glacineĝa amuzparko en la mondo -- akirante propraokulajn spertojn pri rilata ekonomia kresko. Andrew Knack, urbestro de Edmontono en Kanado, diris: "Ĉi tio estas, kion mi neniam imagis, la parko, kun la amplekso kaj la skalo, estas vere mirindaĵo." Nam Dong-gyeong, vicurbestro de Bucheon en la Korea Respubliko, rimarkigis, ke la Glacineĝa Festivalo de Harbino (okazanta en la Harbin-a Glacineĝa Mondo) estas multe pli ol simpla kultura festo, ĝi estas bonega ekzemplo pri tio, ke kiel unikaj festivaloj ĝi povas akceli la ekonomian kreskon. Heikki Kontiosalo, vicprezidanto de la urba konsilantaro de Rovaniemi en Finnlando, diris, ke Rovaniemi, situanta ene de la arkta cirklo kaj konata kiel la hejmurbo de Santa Claus, havas longan neĝsezonon. Tio malfermas multajn ŝancojn por la urbo kreskigi sian vintran turismon kaj helpi la ekonomion. "Harbino ĉiam malfermas sin al la mondo," diris Li Mian, administra vicurbestro de Harbino. Kiel la origina loko de modernaj vintraj sportoj en Ĉinio, la urbo havis totalan glacineĝan ekonomian produktadon superantan 160 miliardojn da juanoj (ĉirkaŭ 22.8 miliardoj da usonaj dolaroj) en 2024 laŭ oficialaj datumoj. Raporto de la Ĉina Turisma Akademio montras, ke la glacineĝa ekonomio de Ĉinio superis duilionon da juanoj en 2025, kun pli ol 14 000 turism-rilataj glacineĝaj entreprenoj tutlande. Redaktoro: Xie Ruifeng Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Twitter: El Popola Chinio WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat
|