Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Inter dankemo, memoro kaj respondeco
2026-01-13


Mi volas, sub la titolo "Inter dankemo, memoro kaj respondeco", paroli pri miaj sentoj kaj pripensoj post la ricevo de la honoro de nova Panteono 2025. Mi havas kelkajn punktojn por dividi:


Unuaj sentoj


Kiam mi sciis, ke mi estis enpanteonigita en la Panteono 2025 de edukado.net, mia unua reago estis silento. Ne pro manko de vortoj, sed pro la pezo de la momento, ĉe mi, estis sento de miro, profunda dankemo kaj ankaŭ modesta hezito. Mi demandis min mem: Ĉu mia vojo vere meritas tian internacian rekonon?


Mi plene konscias, ke en la historio de Esperanto -- kaj aparte en la historio de la ĉina Esperanto-movado -- ekzistas multaj instruistoj kaj aktivuloj, kiuj dum jardekoj laboris multe pli frue, pli vaste kaj ofte sub multe pli malfacilaj kondiĉoj. Tial mi perceptas ĉi tiun honoron ne kiel personan triumfon, sed kiel komunan rekonon al la klopodoj de ĉinaj esperantistoj en la kampo de edukado, kampo, kiu eble ne ĉiam estas plej videbla, sed kiu estas decide grava por la estonteco de la lingvo.


Zhou Tianhao (la tria maldekstre en la unua vico) kun studentoj de Esperanto-kurso en SISU


En 2022 Zhu Siyu, studento el Esperanto-kurso de Zhou Tianhao, kunfotis kun Duncan Charters, tiama prezidanto de UEA, kaj lia edzino


Persona vojo esperantista


Mia propra vojo al Esperanto komenciĝis relative malfrue. En 1985, du jarojn post mia diplomiĝo ĉe la Ŝanhaja Fremdlingva Universitato (nuna nomo: Ŝanhaja Universitato de Internaciaj Studoj, kun la mallongigo SISU), mi partoprenis tutjaran trejnokurson por universitataj Esperanto-instruistoj, komune organizitan de la Ĉina Esperanto-Ligo kaj SISU, kun aprobo de la Ministerio de Ĉino pri Edukado. Tiu periodo apartenis al la epoko, kiam Esperanto en Ĉinio ankoraŭ havis klaran edukan strukturon kaj stabilan institucian subtenon.


Dum tiu jaro mi tute forlasis mian profesian laboron kaj dediĉis min plene al la studado de Esperanto. Tiu sperto profunde influis mian vivon kaj mondrigardon. Mi ekkomprenis, ke Esperanto ne estas nur ilo por internacia komunikado, sed ankaŭ eduka rimedo por formi malferman kaj egalec-bazitan pensmanieron.


Longa silenta periodo kaj reveno al instruado


Post la trejnado mia profesia vivo dum multaj jaroj ligiĝis al eldoneja laboro. Mi laboris ĉefe pri produktado de fremdlingvaj lernomaterialoj kaj pri registrado de aŭskultaj ekzamenoj por gravaj landaj enir-ekzamenoj. Kvankam mi restis esperantisto laŭ identeco kaj konvinko, mi ne povis regule instrui Esperanton en universitata klasĉambro. La deziro reveni al rekta instruado ĉiam restis en mia koro.


Reveno al instruado: Komenco ĉe Ŝanhaja Instruista Universitato


Mia reala instruista vojo de Esperanto efektive komenciĝis en 2017, kiam mi estis invitita instrui Esperanton ĉe la fakultato de fremdaj lingvoj de Ŝanhaja Instruista Universitato, kiel dua fremdlingvo por postbakalaŭraj studentoj. Dum du sinsekvaj akademiaj jaroj (2017-2018) mi instruis Esperanton al magistraj studentoj el diversaj studfakoj. Tiu etapo havis por mi apartan signifon. La studentoj jam havis relative maturan lingvan konscion kaj klarajn akademiajn celojn, kaj Esperanto aperis por ili kiel neŭtrala, efika ilo.


Ĝuste en tiu periodo mi devis sisteme repripensi miajn instruajn metodojn: Kiel instrui lingvon ene de limigita kursotempo, kiel ekvilibrigi gramatikan strukturon kaj realan komunikadon, kaj kiel motivigi studentojn sub alta studŝarĝo. La spertoj akiritaj ĉe Ŝanhaja Instruista Universitato fariĝis por mi esenca prepara etapo, kiu rekte influis mian postan instru-praktikon.


Esperanto-kurso ĉe SISU


Sekve, kiam en 2019 Esperanto oficiale eniris la ĝeneralan edukprogramon de SISU, mi jam havis iom da freŝa kaj reflektita instrua sperto. Ekde la aŭtuna semestro de 2019 mi gvidis ok sinsekvajn Esperanto-kursojn, sen interrompo eĉ en la pandemiaj jaroj, kiam la instruado adaptiĝis al interreta formo, sed neniam ĉesis. Entute pli ol ducent studentoj el pli ol kvardek malsamaj studfakoj partoprenis la kursojn. Tiu diverseco montris al mi, ke Esperanto povas funkcii kiel neŭtrala komuna lingvo en multfaka universitata medio.


De 2017 ĝis nun, mia instruista vojo de Esperanto daŭras jam naŭ jarojn, kiuj ne estas nur simpla kalkulo de tempo, sed procezo de konstanta lernado, memreflekto kaj adaptiĝo -- de postbakalaŭraj kursoj ĝis ĝenerala universitata edukado, de esplora provo ĝis relative stabila instru-sistemo.


Instrui lingvon aŭ eduki homojn?


En mia instru-praktiko mi ĉiam emfazis, ke la ĉefa celo ne estas senmanka gramatiko, sed kuraĝo komuniki. Pro tio mi aparte atentis pri prononco, aŭskultado, diktado kaj individua parol-trejnado. Per regulaj sonregistritaj taskoj, kiujn mi persone aŭskultis kaj komentis, la studentoj iom post iom konstruis memfidon kaj stabilecon en la lingvo.


Mi uzis task-bazitajn metodojn, situaciajn dialogojn, rol-ludojn kaj mallongajn paroladojn. Specialan lokon okupis la sistemeca trejnado de la naŭ Ki-vortoj, ĉar fari demandon estas la unua paŝo al vera dialogo.


Ekster la klasĉambro: Esperanto kiel vivanta sperto


Ekster la klasĉambro, per interreta komunikado kaj komunaj projektoj, iom post iom formiĝis natura lingva medio. Studentoj kreis Esperantlingvajn filmetojn, verkis artikolojn, kantis sur scenejoj kaj partoprenis naciskalajn kaj internaciajn Esperanto-aranĝojn.


Inter tiuj spertoj, la partopreno de pluraj miaj studentoj en la Esperanto-Forumo inter Seulo kaj Ŝanhajo havis por ili apartan signifon: Tio estis la unua fojo uzi Esperanton en vera internacia okazo -- Ili aŭskultis prelegojn, partoprenis diskutojn, praktikis buŝan komunikadon kaj rekte interparolis kun esperantistoj el aliaj landoj.


Dum la forumo, miaj studentoj ne nur ekzercis sian lingvopovon, sed ankaŭ akiris memfidon, ekkonis novajn amikojn kaj spertis, ke Esperanto estas vere uzata kaj vivanta lingvo. Post la forumo, kelkaj el ili daŭre kontaktis kun eksterlandaj partoprenantoj, interŝanĝis mesaĝojn kaj eĉ denove renkontiĝis ĉe aliaj aranĝoj (ekz. ĉe la 11-a AOK en Japanio). Tio havis profundan kaj daŭran influon al ilia lernomotivo kaj al ilia rilato kun la lingvo.


Tre kortuŝa por mi estas, propraokule vidi kiel studentoj, kiuj komence apenaŭ kuraĝis eldiri unu kompletan frazon, jam povas memfide stari antaŭ kamerao kaj rakonti pri ĉinaj urboj, tradicia kulturo aŭ ĉiutaga vivo per Esperanto. Tiaj momentoj konfirmis al mi, ke instruado signifas malfermi pordon, tra kiu studentoj mem paŝas.


Esperanto kaj formiĝo de juna mondrigardo


En universitata medio, kie junuloj rapide formiĝas intelekte kaj ideologie, Esperanto havas apartan signifon. Ĝi prezentas al studentoj ideon de lingva egaleco, de komunikado sen kultura aŭ politika supereco, kaj de dialogo bazita sur reciproka respekto. En tiu senco, Esperanto-instruado estas ne nur lingva trejnado, sed ankaŭ humanisma edukado.


Aparta danko pro subteno kaj konfido


Mi volas ĉi tie esprimi mian apartan kaj sinceran dankon al profesoro Gong Xiaofeng, membro de la Akademio de Esperanto kaj estrarano de la Universala Esperanto-Asocio. Danke al ŝia propono kaj subtena rekomendo, mi ricevis la ŝancon esti konsiderata kaj fine enpanteonigita.


Mia instruista laboro povis esti rimarkita kaj rekonita de tia eminentulo, por mi tio ne nur estas honoro, sed ankaŭ instigo resti prudenta, memkritika kaj konstante lernema. Mi rigardas ĉi tiun subtenon kiel signon de konfido al la vojo de Esperanto-instruado en Ĉinio.


Honoro kiel komenco, ne fino


La enpanteonigo fare de edukado.net estas por mi honoro, kaj ankaŭ memorigo pri respondeco. Mi ne rigardas ĝin kiel finon, sed kiel komenciĝon de pli profunda konscio pri mia rolo kiel instruisto. Post naŭ jaroj da rekta instrupraktiko, mi konvinkiĝis pli ol iam, ke Esperanto-instruado estas longdistanca vojo, kiu bezonas paciencon, fidon kaj konstantan sindediĉon kaj lernadon.


Dankemo kaj espero


Mi sincere dankas edukado.net pro la Panteono, la Ĉinan Esperanto-Ligon pro konstanta subteno al Esperanto-edukado, miajn kolegojn pro longjara kunlaboro, kaj plej aparte miajn studentojn -- sen ili, neniu instruista vojo ekzistus.


Kun modesta persistemo mi deziras daŭrigi mian laboron, por ke ankoraŭ pli da junuloj pere de Esperanto povu vidi la mondon, kompreni aliajn kaj mem esti komprenataj.


Zhou Tianhao (Tigro), prezidanto de Ŝanhaja Esperanto-Asocio









Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio