Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Dek tagoj inter la Granda Muro kaj la granda vico: Esperanto-karavane en Ĉinio
2026-01-09

CHOE Taesok (Korea Respubliko/Litovio)


Estis bona okazo reviziti Ĉinion. Profite el la regula aranĝo "Esperanto-Forumo inter Seulo kaj Ŝanhajo", formiĝis la korea karavano 18-persona. Mi do aliĝis, plilongigante mian restadon en la Korea Respubliko, kiun mi kutime vizitas por ĉeesti en la Korea Kongreso de Esperanto kaj la Internacia Esperanto-Renkontiĝo de Meditado de Ŭonbulismo.


Bonvenigaj glasetoj kun diversaltaj fundoj


La 14-an de novembro en la flughaveno Pudong nin bonvenigis Zhou Tianhao (Tigro), prezidanto de la Ŝanhaja Esperanto-Asocio, kiu kunorganizis nian kvartagan restadon kun loka vojaĝagentejo. Kvazaŭ antaŭforume ni ekskursis du tagojn. Ni vizitis la Provizoran Registarejon de la Korea Respubliko, kiu fondiĝis la 11-an de aprilo 1919. Supozeble, fruaj koreaj esperantistoj kiel Elpin venadis tien aŭ laboris tie. Tro da vizitantoj puŝis nin antaŭen kaj nia tiea restado tro mallongis por imagi la tiaman aktivadon de koreaj esperantistoj en Ŝanhajo.



Mi estis jam triafoje en Ŝanhajo, kiu ĉiam montras sian novan aspekton. Inter ĉielskrapuloj, laŭ puraj stratoj la tute enorda elektrobuso fruigis nian enhoteliĝon. Mia plej granda nova rimarko estis, ke mankis strataj bruoj, kvankam aŭtoj tumultis en la tempo de trafika ŝtopiĝo. Kial? Motorbicikloj sensonas pro elektra baterio kaj la plimulto de la aŭtoj veturas per elektra akumulatoro. Mirinde!



Post vespermanĝo bonveniga etoso translokiĝis al ĉerivera studenta drinkejo apud la universitata hotelo. Min ŝokis tio, ke en Ĉinio oni povas alporti propran botelon eĉ sen korkkotizo. Antaŭ ni staris sorgobrando (baijiu) kun 53% da alkoholo. Ŭa! Foje mia korpo akceptas kelkajn glasetojn da vodko kun 40% da alkoholo, sed tamen mi devis esti vere singarda. Mi rimarkis, ke glasetoj havas siajn fundojn je diversaj altecoj. Mi prenis la plej altan fundon kaj tiel tostadis “vivu”-on al la sukceso de la forumo. Ĉe la fino mi demandis: "Kial glasetaj fundoj tiel varias?" Ĉar ili estas manfaritaj. Danke al mia alta fundo, mia ebria grado estis malplia ol tiu de la aliaj kundrinkintoj.


Hangzhou tempomaŝinigis min


Sunleviĝe ni unue busis al la stacidomo, kie tute alia ordo atendis nin. Ĉina stacidomo estas pli ol eŭropa flughaveno. Unuopuloj kuras kaj enviciĝas por identiga kontrolo. Feliĉe, grupo ne bezonas enviciĝon kaj la ĉiĉerono kolektas pasportojn kaj alparolas kontroliston por kuntrapaso. Sekvas sekureca kontrolo. Fine aperas grandega atendhalo kun sennombraj veturontoj.



Nia rapidtrajno kun tre komforta antaŭseĝa spaco kuris pli ol 300 kilometrojn hore al la urbo Hangzhou. Ni vizitis unue la Okcidentan Lagon, kiun prilaboris Bai Juyi (772-846) kaj plibonigis Su Shi (1037-1101). Nin altiris flosantaj boatoj sur la serena lago kun fore vidataj ĉielskrapuloj en la urbo kaj kun apude vidataj altaj pagodoj sur montetoj. Ni plezuru! Ĉe la albordiĝejo ni ĉiuj donace ricevis de lokaj esperantistoj simplaspektan paron da manĝbastonetoj. Ĉu vere simpla? Tute ne. Sur ĉiu paro la nomo de la ricevanto estis surskribita. Kia bona donaco! Ni promenis en la vasta parko, kie imponas la surskribo “花港觀魚” (rigardi la fiŝojn en flora lageto) de la ĉina imperiestro Kanxi (1654-1722). Ni laŭiris la digvojon Sudi kaj ĉe la statuo de Su Shi mi decidis prove esperantigi lian poemon, eĉ fragmentan, hejmen reveninte.

朝曦迎客艶重岡 

晩雨留人入醉鄕 

此意自佳君不會 

一杯當屬水仙王 

Matena suno gastojn akceptas, faldmontojn brilĉarmigas.

Vespera pluvo ilin retenas, ebriejen enigas.

Ĉi humoro belas spontanee, sed vi ĝin ne komprenas.

Unu taso al la drakoreĝo do nepre apartenas.   


Ĉe la tagmanĝo la loka esperantisto proponis neatenditan viziton al la templo Guangfu, kie monaĥoj kaj la templa mecenato regalis nin per la fama teo Longjing. Ni ne nur vidis nekutimajn budhostatuojn, sed ankaŭ la internan mastrumejon. En la malsekejo Xixi ni agrable promenis laŭ padoj kun birdaj triloj kaj plantaj aromoj. Min aparte fascinis homoj kun ĉinaj tradicaj vestoj, kiuj dise modele fotiĝis. Gracia virino, ĉintradicie vestita, kun buklitaj hararoj, enĵetis min en momenton malantaŭ miljaro. Tra la arboj la sunlumo eniris en la ies hejmon, kaj ni iris vespermanĝi en iu multsalona restoracio. La ĉina esperantisto Longarko regalis nin per la loka vino Monto Kuaiji, de kies regiono devenas la konata ĉina verkisto Lu Xun, kies verkojn mi legis per Esperanto-tradukoj.


Ŝoso floru en emocia konekto


La unua trankvila mateno en Ŝanhajo. Mia kutimo estas multe piediri tie, kie mi vizitas. Ankoraŭ la suno ne pretis vekiĝi. Nek varmas, nek malvarmas. Estis ideala vetero por frumatena promeno en la historia parko Lu Xun apud la universitato. Kial historia? Ĉar en 1932 la korea patrioto Yun Bonggil ĵetis bombon kaj mortigis aŭ vundis altrangulojn de la japana imperio, kiuj celebris la imperiestran naskiĝtagon. La nokta mallumo fadis. Antaŭ miaj okuloj malvolviĝis kvazaŭ televida scenaro: el malluma arbusto aŭdiĝas gimnastika muziko aŭ manfrapado, en placo grupoj jen dancas, jen jogas, jen sportas. La matenan promenon sekvis bongusta kaj kvalita matenmanĝo en la universitata hotelo.



La tago plenis de paroloj kaj prelegoj rilate al la 7-a Komuna Esperanto-Forumo inter Seulo kaj Ŝanhajo. La duurbaj Esperanto-organizoj, ĉiujare ekde 2019, organizas la aranĝon per reciproka alterna vizito. La forumo sub la temoj "Seulo kaj Ŝanhajo: Internaciaj Gigantaj Belaj Urboj" kaj "Esperanto en AI-epoko: Lernado, Instruado kaj Interkultura Komunikado Inter Seulo kaj Ŝanhajo". Unu post la alia sekvis oficialaj salutoj pluraj, interesaj prelegoj diversaj, artaj prezentoj spicaj. Aparte utilis konsiloj de Arko Gong pri AI-uzado:”Ne blinde fidu. Kontrolu la gramatikon. Kontrolu la vortordon. Kontrolu la vort-elekton. Legu la tekston laŭte. Uzu vian propran scion.” Ankaŭ tiuj de So Jinsu: “Utiligu Esperanton kaj AI estu por evoluigi vian vivon. Evitu fariĝi la sklavo de AI-inventintoj kaj iliaj produktaĵoj. Fortigu ankaŭ fizikajn muskolojn, evitante cerban faciligon.” 



La bankedo okazis en la universitata hotelo. Zhou Tianhao, la ĉeforganizanto, komencis sian toston per la konfucea diraĵo: “Ĉu ne estas ĝoje, kiam amikoj venas de fore?”. Li anoncis la ĝisnunan rekordon de 90 ĉeestantoj (96 aliĝintoj) en la Forumo. Ni ebriis ne nur de la sukcesa fino, sed ankaŭ de sorgobrando, biero, vino. La amikecplena bankedo finiĝis per la korea rondodanco “Ganggangsullae”.


Kosmo mane, ĉio korpe


La tago post la forumo estis plene dediĉita al ekskursoj. Ni direktiĝis inter ĉielskrapuloj en Pudong al la plej alta konstruaĵo en Ĉinio, la Ŝanhaja Turo alta 632 metroj La spirala konstruaĵo aspektis kvazaŭ ĝi ĉielenigus nin senlime. Tamen ni haltis nur en la 52-a etaĝo, kie grandega librovendejo estas aranĝita, kaj ĝuis la tutan urban panoramon en la jam malvarma belvidejo.



Post kutima tagmanĝo ni vizitis la Ŝanhajan Muzeon en la Orienta Kampuso, kie eksponataj estas ĉinaj ceramikaĵoj, bronzepokaĵoj, pentraĵoj, kaligrafaĵoj. Ni laŭvole rigardis ilin dum tri horoj. La kaligrafaĵo “宇宙在乎手萬化生乎身” (kosmo mane, ĉio korpe) longe restis en mia penso. 


En jujubejo kreskas verdaj sindonuloj


Post Ŝanhajo ni vojaĝis al Zaozhuang per rapidega, pura, spaca trajno. La tuta vojo estis ebena kaj ofte aperis trafenestre urboj gigantaj kun altegaj konstruaĵoj, kiuj montras la evoluon de ĉi tiu lando. La kunveturanto Zhang Han (Hirundo) fariĝis afabla kaj zorgema ĉiĉerono ekde la stacidomo de Zaozhuang, kiu laŭvorte signifas "jujubejo". Mi facile komprenis, ke la regiono famas per jujubokultivado. Do ne estis hazardo, ke en la urbo nia frukta deserto estis jujubo granda kaj akvomelono dolĉa. 



Laŭinforme la universitato havas 32 000 studentojn kaj 1 300 instruistojn kaj ekde la jaro 1999 studentoj studas Esperanton, nun en Esperanto-fako. La nova kampuso kun multaj modernaj domegoj ja pruvas tiun nombrograndecon. En la bonege ekipita aŭlo nin bonvenigis la estro de internacia departemento kaj al Esperanto-studentoj inspire prelegis So Jinsu kaj Zhou Tianhao. Miajn orelojn frapis la du devizoj de la sindona esperantisto Sun Mingxiao (Semio) – instrui junulojn (Esperanto-fako) kaj heredi civilizacion (Esperanto-muzeo). Ĉiu korea karavanano donacis librojn al la Azia Biblioteko de UEA. Pri la Esperanto-muzeo mi jam delonge aŭdis kaj surloke admiris tiom da penoj dediĉitaj al la muzeo. Mi ne povis ne klini mian kapon al tiu laboro, tiu motoro, tiu universitato. En ĉina marĝena urbo semiĝas, kreskas nia komuna afero de Esperanto, kiu ja meritas la atenton kaj zorgon de la tuta esperantistaro. Vespermanĝo kun tre amika tostado en la universitata restoracio.


Taierzhuang, azia Varsovio


Sekvatage ni vizitis la parkon, kie Zaozhuang-a Esperanto-Asocio starigis la buston de Zamenhof en 2005, kaj la Internacian Esperanto-Arbaron, inaŭgurita en 2014. La gastiga centro de la arbaro atendis nin kun abundo da persimonoj kaj frandaĵoj. Apud tiu duetaĝa ligna domo, sur nudaj branĉoj granatoj putras, persimonoj ruĝas. Laŭ la monta pado ni piediris al la arbaro. Unuaj arboj, plantitaj de esperantistoj, sufiĉe dense kreskis kaj eĉ dornaj arbustoj malhelpis plian enprofundiĝon. Preskaŭ ĉiuj arboj ĉe la facile alirebla loko havas nomŝildojn de esperantistoj aŭ Esperanto-organizoj. Mi elektis juglandon ĉe la roko iom fore de la enirejo kaj pendigis la jam preparitan nomŝildon de Esperantista Asocio de Ŭonbulismo. Ĉu iam reiri tien por kolekti nuksojn?!



Mia kulmina ekskursejo estis la antikva urbo de Taierzhuang. La urbo situas meze de la Granda Kanalo, kiu ligas Pekinon norde kun Hangzhou sude. Ĝi estis komerce kaj strategie grava, sed poste severe detruita de la japana agreso. Tiu malnova urbo estis restaŭrita kiel Varsovio post la dua mondmilito. 



Promenante en la arkitektura labirinto kun kanaloj kaj riĉaj arboj, mi konvinkiĝis, ke tute ne estas senkiala la epiteto donita al la loko -- la Unua Urbeto sub la Ĉielo. Komence mi imagis simplan vilaĝon kun nobelaj domoj, sed pli kaj pli enprofundiĝinte, vidon avidis miaj okuloj, verson kreis mia cerbo. En la aŭtuna sunbrilo mi ĝuis rigardon al silenta, scivolema hundeto, al buntkoloriĝantaj folioj, al trilantaj bluaj pigoj, al flirtantaj plorsalikoj, al reflektoj sur malhelverda akvo.


Du landorganizoj kune antaŭen


De Zaozhuang al Pekino, la trajno bezonis nur tri horojn por transsalti 622 kilometrojn. Ripetiĝis rapidega, komforta vojaĝo, en kiu mi proprasperte certiĝis pri la nekredebla pliboniĝo de la ĉina trajna trafiko.


En la Pekina Suda Stacidomo nin akceptis reprezentanto de la Ĉina Esperanto-Ligo (ĈEL), kiu gvidis nin al la domo, kie sidas Ĉina Esperanto-Ligo kaj la redakcio de El Popola Ĉinio. La ĉina esperantista oficistaro bonvenigis la korean karavanon antaŭ la enirpordego kaj ni kune rekte iris al la laborista manĝejo memserva. Helpe de ĉinaj esperantistoj, mi fine ekkonis la nomon de unu legomo, kiu ofte aperis sur pladoj kaj tamen estis nekonata al mi. Ĝi estas tigolaktuko (lactuca sativa var. augustana). Oni kutime manĝas foliojn de laktuko, dum oni manĝas dikan tigon de tigolaktuko.




La movadgvidantoj de KEA kaj ĈEL pintkunvenis kaj la aliaj estis kondukitaj al la kunvenejo, kie kolektiĝis ankaŭ pekinaj esperantistoj, inter kiuj estis miaj konatoj. Ĝojige estis trovi Liu Zijia, kun kiu mi konatiĝis dum la Pekina UK en 2004. Kiam ĉiuj kolektiĝis, sub la gvido de Chen Ji, ĝenerala sekretario de ĈEL, la du landorganizoj prezentis siajn respektivajn agadojn, kaj la koreaj kaj la ĉinaj esperantistoj alterne sin prezentis. Mi akcentas, ke tre rimarkindas la nuna renkontiĝo kun la korea karavano kaj la ĉinaj pekinaj esperantistoj, kaj ke ja dezirindas pli da kunlaboroj kaj reciprokaj vizitoj, konsiderante la ekonomian progreson de Ĉinio. Laste ni vizitis la oficejon de El Popola Ĉinio, kie laboras 11 esperantistoj. Imprese!



Jam mallumiĝis. Ni libere promenis tra la strato Qianmen, kiu estas komerca piedira strato kun vicoj da butikoj. La strato estis renovigita okaze de la Pekinaj Olimpikoj en 2008. Tiom da homoj, tiom da lumoj, tiom da mondkonataj varmarkoj! Mi deflankiĝis de la ĉefstrato kaj renkontis manĝejojn, stratmuzikistojn kaj scenojn de vivaj muzikoj. Tiel mi spertis vesperan pekinan viglecon. En la sama kvartalo ni vespermanĝis aŭtentikan pekinan anasaĵon, sendube bongustegan.


De imperiestroj ĝis ordinaruloj


La duan tagon en Pekino, ni komencis vojaĝon per la Malpermesita Urbo, alinome la Imperiestra Palaco, ĉe la placo Tian'anmen. Ni atingis la placon post popaŝa moviĝo, kiu daŭris unu kaj duonan horojn. Ni sekvis homamasojn al la urbo, kie loĝis 24 imperiestoj dum 500 jaroj. La urbo havas 980 konstruaĵojn kaj 8 704 ĉambrojn, kio simple montras la grandan ampleksecon kaj majestan imponecon. La korea ĉiĉerono informriĉe gvidis nin de domego al domego. Ne troviĝas arboj, ĉar ili estas danĝeraj en fajra okazo. La ŝtonleonoj havas kovritajn okulojn kaj orelojn antaŭ la Palaco de Ĉiela Pureco, kie rezidis imperiestroj. Tio signifas, ke la servistoj ne vidas eĉ tion, kion ili vidas, kaj ne aŭdas eĉ tion, kion ili aŭdas. La Halo de Ekstrema Harmonio, kie okazis ŝtataj ceremonioj, havas dek bestfigurojn sur la tegmento, kiuj montras la plej altan dignan statuson de la halo. La Imperiestra Palaco absolute mankas por vidi ĉion.



Ni laŭvole promenis tri horojn tra la strateto Nanluoguxiang, kiu longas je 800 metroj kun ambaŭflankaj butikoj, kafejoj kaj manĝejoj. Iuj kafumis, aliaj aĉetumis, dum mi travagis ne nur tiun ĉefan strateton, sed najbarajn stratetojn, kiuj kunligas densajn, malaltajn ĉinajn tradiciajn domojn, kie apenaŭ videblas kortaj arboj. Senhalte mi pasumis antikvajn stratetojn ĝis la parko Jingshan norde de la Malpermesita Urbo. Mi spertis publikan necesejon senpordan, tamen tre puran kaj bone prizorgatan. Mi ĝuis la unikan arkitekturan etoson de tiu loĝkvartaleto de ordinaruloj, kiun nuntempe frekventas turistoj, memvole vestitaj en ĉinaj tradiciaj kostumoj.


Fine ni vespermanĝis en korea manĝejo. Kelkaj ĉinaj movadgvidantoj estis invititaj. Ĉiuj manĝaĵoj ĉu ĉefaj, ĉu flankaj, jam estis surtabligitaj kaj do la manĝodaŭra tempo nature estis mallonga, tamen revenvoje al la hotelo nin trafis pekina trafika ŝtopiĝo.


La Granda Muro, nun ankaŭ la granda vico


Frumatene de la tria tago en Pekino, ni kelkaj promenis direkte al la placo Tian'anmen kaj iom post iom multiĝis la nombro de rapidpaŝaj homoj, kiuj volas spekti la hisadon de la kvinstela ruĝa flago ĉe la sunleviĝo ĉirkaŭ je la sepa sur la placo.


Ankaŭ la tago estis dediĉita al ekskursoj. La itinero ekis de la Granda Muro ĉe la montpasejo Badaling. Ni veturis du horojn tra longa ebeno kaj subite ekvidis sube verdajn, supre rokajn altajn montojn. Jam ondis senfina muro sur la montodorsoj. En longega vico sur la monta deklivo, iu eĉ manĝis tujramenon en la vico apud ni, ĉu pro alveno sen matenmanĝo, ĉu pro teda atendo. Unuvorte en Ĉinio estas du "grandaj" fenomenoj, t.e. la Granda Muro kaj la "granda vico". Telferoj veturigis nin al la supra stacio por piediri sur la Grandan Muron. La mura vojo estis sufiĉe larĝa, tamen tre kurta. La homamasoj estis tro densaj por ĝui etenditan panoramon. Mi do devis peni, kiel trabati al mi breĉojn inter homoj por atingi la pinton. En mia memoro pli restas ventego, faltimo, tumulto ol historia retrorigardo, mistera mondheredaĵo, groteska montroko.        




Ni tagmanĝis en turista granda restoracio, kiu servis ankaŭ gimĉon (kimĉion) kiel almanĝaĵon. Ni okulsate rigardis juvelojn en la jada muzeo de la sama konstruaĵo. Smeralda jado havas multan signifon en la ĉina kulturo -- belecon, puron, feliĉon, sanon, longvivon, riĉon, altrangon, animprotekton. Sekvis ekskurso al la Olimpika Parko, kie okazis la Someraj Olimpikoj en 2008 kaj la Vintraj Olimpikoj en 2022. Mi sola paŝumis du kaj duonan horojn tra la homplena parko de la sudo preskaŭ ĝis la nordo kaj ĝuis la vesperan lumiĝon kaj la sunsubiran ruĝiĝon. Antaŭ siaj telefonkameraoj sociretuloj jen dancis, jen parolis.


Ni havis adiaŭan vespermanĝon en alia korea manĝejo -- tre abunda kaj bongusta manĝo kun nordkoreaj biero kaj soĝo (soju).  


Por amikeco, kunlaboro, revido


En la lasta tago de la karavano en Ĉinio, ni frumatene promenis du horojn en freŝa aero, kiun ni spiris dum la tuta dektaga restado. Ni miris pri la nekredeble pura aero kaj la lokanoj atribuis tion al antaŭnelonga ventego. Ĉu nia esperantista karavano estas tiel favorata de la ĉielo?! Ni unuafoje trankvile, babile matenmanĝis, ĉar nia aktivado ekis nur je la deka.


Nia lasta ekskursejo, antaŭ ol veturi al la flughaveno, estis la Arta Zono 798, alinome la Artan Distrikton Dashanzi. Tie estis antaŭe regiono de militaj fabrikoj. Pro la ĉeso de la Malvarma Milito la fabrikoj translokiĝis, kaj la konstruaĵoj estis malzorgitaj. Artistoj kaptis la ŝancon krei artan spacon kaj okazigi diversajn artajn eventojn, kio naskis la nunan Artan Zonon 798. Nun ĉi tie troviĝas sennombraj kafejoj kun unikaj internoj, nekalkuleblaj artvendejoj, plurcentoj da galerioj, kaj jam fariĝis la ĉefcentro de la internacia arta merkato. Mi sola zigzagis inter la stratetoj. Mi rimarkis, ke la publika necesejo havas kaŭrpelvon, apud kiu troviĝas sitelo kaj ĉerpilo, dum la manlava krano funkcias per aŭtomata sensilo. Mi murmuris al mi mem, ke tio trafe kaj lakone resumas nunan Ĉinion.


La lasta tagmanĝo estis kutima, sed la ĉina esperantisto, kiu pasigis la tagon kun ni en la Arta Zono 798, alportis ĉinan vinon kaj enverŝis ĝin en ĉiun glason de la korea karavano. Ni tostis amikecon, kunlaboron, revidon. 








Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio