| De "intelekta repatriigo" al "tutmonda altirado": Turniĝo en talentula politiko de Ĉinio |
| 2026-01-08 |
Dum pluraj jardekoj, Usono tenas preskaŭ neanstataŭigeblan centran rolon en la tutmonda fluado de talentuloj, precipe en altteknologiaj sciencaj kampoj. Tamen en la lastaj jaroj, la plifortigo de vizaj limigoj, la kreskanta akademia kontrolo kaj la politikigo de scienca kunlaboro en Usono signife ŝanĝas la esplormedion iam konsideritan malferma kaj stabila. En ĉi tiu kunteksto, Ĉinio ekaperas kiel nova magneto -- ne nur danke al sia vasta investo en scienco kaj teknologio, sed ankaŭ pro klara alĝustigo de sia talentula politiko. Anstataŭ ekskluzive fokusiĝi al la "intelekta repatriigo" -- tio estas, altiri eksterlandajn talentulojn de ĉina deveno el aliaj landoj -- Ĉinio iom post iom transiras al modelo de "tutmonda altirado", celanta venigi internaciajn talentulojn. Tio reflektas la celon konstrui novigan kapablon kaj paŝon post paŝo redifini la tutmondan pejzaĝon de sciofluo. La fazo de "intelekta repatriigo": Fundamento de talentul-strategio De la 1990-aj jaroj ĝis la fruaj 2010-aj jaroj, la ĉefa prioritato de la ĉina talentula politiko estis altiri sciencistojn, inĝenierojn kaj akademiulojn de ĉina deveno, kiuj estis edukitaj kaj laborantaj en evoluintaj landoj. Grava mejloŝtono estis la lanĉo de la Programo de Mil Talentuloj en 2008 -- la unua nacia, sisteme organizita programo por altiri transmarajn talentulojn. Kun superaj instigaj pakaĵoj rilate al financo, esplorkondiĉoj kaj akademia pozicio, tiu ĉi programo rapide ekigis la plej grandan ondon de "repatriigo" de talentuloj ekde la pordmalfermo. Raporto de la Usona Senato en 2019 taksis, ke la programo altiris ĉirkaŭ 7 000 altnivelajn teknologiajn esploristojn al Ĉinio. Partoprenantoj ricevis multajn esceptajn avantaĝojn: Grandajn kontantajn subvenciojn je ĉirkaŭ 1-2 milionoj da juanoj (150 000-300 000 usonaj dolaroj), apartajn esplorsubvenciojn je 1-3 milionoj da juanoj (150 000-450 000 usonaj dolaroj), senpagan loĝadon aŭ loĝsubvenciojn ĝis 1.5 milionoj da juanoj (225 000 usonaj dolaroj), urbajn loĝantar-registrajn rajtojn en alt-nivelaj urboj, nacian san-asekuron, kaj la rajton fondi sendependajn esplorgrupojn kaj partopreni gravajn naciajn sciencajn projektojn. Samtempe, multaj lokaj registaroj disponigis kromajn monatajn subvenciojn por vivkostoj kaj edukado de infanoj. Tamen la modelo de "intelekta repatriigo" ankaŭ montris siajn limojn. Tro forta koncentriĝo al talentuloj de ĉina deveno reduktis la diversecon de pensmanieroj kaj akademiaj kulturoj en la enlanda scienca sistemo. En kunteksto de ĉiam pli intensa tutmonda talentkonkurenco, strategio ĉefe bazita sur "revenigo" fariĝis iom post iom maldaŭrigebla. Paralele, programo kiel la Programo de Dek Mil Talentuloj (2012) estis efektivigitaj por kultivi enlandajn talentulojn, montrante, ke Ĉinio frue konsciis pri la bezono ekvilibrigi internajn kaj "eksterajn" homrimedojn. La turnopunkto de "tutmonda altirado" 1. Movaj fortoj malantaŭ la ŝanĝo La ŝanĝo en la ĉina talentula politiko ne okazis hazarde. Unue, la uson-ĉinaj teknologiaj streĉiĝoj kaj eksportkontrolaj rimedoj devigis Ĉinion rigardi sciencan kaj teknologian aŭtonomecon kiel kernan kolonon de ekonomia sekureco. La pandemio de KOVIM-19 interrompis tradiciajn movfluojn kaj samtempe instigis multajn esploristojn repripensi siajn karierajn elektojn kaj loĝmediojn. Alie, la pliiĝo de vizaj baroj en Usono -- precipe por STEM-aj (Scienco, Teknologio, Inĝenierarto kaj Matematiko) studentoj kaj fakuloj -- kreis "vaka spaco" en la tutmonda talentula merkato. En tiu situacio, Ĉinio ne simple reagas pasive, sed aktive konstruas novan politikan kadron por sisteme altiri internaciajn talentulojn. 2. Instituciaj reformadoj kaj viza politiko Ekde 2015, Ĉinio efektivigis profundajn reformadojn de la administraj mekanismoj pri laboro kaj loĝado de eksterlandanoj. La kunfandado de laborpermesoj, la reformado de la sistemo de konstantaj loĝkartoj, kaj la vastigo de aliro al san-asekuro, edukado kaj loĝado markas klaran transiron el pensmaniero de "administrado" al pensmaniero de "servo al talentuloj". Aparte, en la kunteksto, en kiu Usono signife altigis kostojn kaj barojn por la H-1B vizo -- la ĉefa ŝlosilo de la usona teknologia sektoro -- Ĉinio proponis alternativajn solvojn. La enkonduko de la K-vizo por junaj sciencaj kaj teknologiaj talentuloj ekde oktobro de 2025 havas ne nur teknikan signifon, sed ankaŭ strategian mesaĝon: Ĉinio pretas rekte konkuri kun tradiciaj novigaj centroj pri altnivela homkapitalo. 3. Plurnivela efektivigo: De la centra registaro ĝis lokaj instancoj kaj institucioj La elstara trajto de la nova etapo de la talentula politiko ne kuŝas nur en la nombro de programoj, sed en la plurnivela strukturo de efektivigo, en kiu ĉiu nivelo plenumas apartan rolon, dum ili estas proksime interligitaj. Je la nacia nivelo, Ĉinio konstruas programojn, kiuj funkcias kiel la "spino" de la talentula ekosistemo. La Programo Qiming estas konsiderata ĝisdatigita versio de la "Programo de Mil Talentuloj". Ĝi celas altiri altteknologiajn fakulojn al entreprenoj en strategiaj sektoroj kiel AI kaj integraj cirkvitoj, kun monsubteno atinganta 3-5 milionojn da juanoj, kune kun esploraj fondusoj kaj pakoj por loĝado kaj edukado. Paralele, la Programo por Elstaraj Junaj Transmaraj Talentuloj emfazas esplorkapablon kaj disvolvan potencialon, traktante naciecon aŭ devenon nur kiel flankajn faktorojn. La Programo de Changjiang por Akademiuloj plu ludas ŝlosilan rolon en la internaciigo kaj kvalita altigo de universitatoj laŭ internaciaj normoj. Krome, iniciatoj ligitaj al "La Zono kaj Vojo" plivastigas la spacon por altiri talentulojn de evoluantaj landoj, precipe en la kampoj de inĝenierio, biomedicino kaj aplikataj sciencoj. Je la loka nivelo, urboj kaj provincoj ricevas rajton plani proprajn politikojn, kio kreas fortan mekanismon de interna konkurenco. Shenzhen, per la Plano Pavo, fokusas altiri altteknologiajn talentulojn en strategiaj kampoj kiel AI, duonkonduktanto kaj bioteknologio, kombinante grandajn financajn subvenciojn kun vigla entreprena ekosistemo. Ŝanhajo efektivigas la Programon Pujiang, kiu emfazas subtenon por fundamenta esplorado kaj junaj docentoj kun internacia fono. Pekino, pere de la Plano Haiju, celas kunvenigi tutmondajn talentulojn por esplorinstitutoj kaj politikaj pensfabrikoj. Tiu fleksebleco ebligas al ĉiu regiono "poziciigi" sin ene de la nacia talentula mapo, anstataŭ konkuri laŭ unuforma modelo. Je la institucia nivelo, universitatoj kaj esplorinstitutoj estas la decidaj lokoj por reteni talentulojn. Ĉefaj universitatoj kiel Tsinghua, Pekina Universitato, Fudan kaj Ŝanhaja Jiaotong forte antaŭenigas la internaciigon de instruistaro, instruadon en la angla lingvo, taksadon laŭ internaciaj publikig-normoj, kaj plibonigon de laborkondiĉoj kaj vivkvalito por la tuta familio de la talentuloj. Kial internaciaj talentuloj elektas Ĉinion? Por transmaraj ĉinoj kaj ĉin-devenuloj, faktoroj de identeco kaj la deziro "reveni por kontribui" ankoraŭ ludas gravan rolon, sed ne plu estas la solaj motivoj. Grandaj, stabilaj kaj longdaŭraj esplorfondusoj, frua aliro al gvidaj pozicioj en esplorgrupoj, kaj la kapablo rapide apliki esplorrezultojn en praktiko fariĝis kernaj altiraĵoj. Por eksterlandaj fakuloj, Ĉinio estas alloga pro la grandeco de la merkato, la rapideco de teknologia efektivigo kaj la aplik-orientita esplormedio. Talentulaj politikoj ofte estas akompanataj de konkurencaj kompensoj, relative alta akademia aŭtonomio kaj bonaj materiaj kondiĉoj por laboratorioj. La klopodoj de Ĉinio altiri talentulojn estas plue fortigitaj de ĝia ekonomia leviĝo kaj ĉiam pli potenca scienca kapablo. En 2023, Ĉinio elspezis pli ol 780 miliardojn da usonaj dolaroj por esplorado kaj disvolvado, preskaŭ egale al la sumo de 823 miliardoj da dolaroj de Usono. Pli grave ankoraŭ, Ĉinio liveras la eblecon partopreni grandskalajn projektojn -- de AI kaj kvantumo ĝis energio kaj biomedicino -- kampoj, en kiuj nur malmultaj landoj kapablas samtempe agi je nacia skalo. Rezultoj kaj reprezentaj rakontoj Unu el la plej klaraj pruvoj pri la efikeco de la politikoj de Ĉinio por altiri talentulojn estas la simbolaj sukcesaj rakontoj ligitaj al ĉefaj akademiuloj kaj mondnivelaj sciencistoj. La programoj altiris multajn ĉinajn akademiulojn laborantajn eksterlande por reveni, inter kiuj troviĝas Zhang Tong, fakulo pri AI. Li estis edukita ĉe Universitato Stanford, posedanta pli ol 60 patentojn rilatajn al AI kaj iam laborinta ĉe Tencent. Alia elstara nomo estas Pan Jianwei, ĉefa esploristo en kvantuma scienco, akademiano de la Ĉina Akademio de Sciencoj, kiu estis nomita "Persono de la Jaro" de la revuo Naturo en 2017. Ne limigite al talentuloj de ĉina deveno, Ĉinio ankaŭ sukcese allogis internaciajn sciencistojn, inter kiuj elstaras profesoro Stoddart, ricevinto de la Nobel-premio pri Kemio en 2016. Li aliĝis al la Universitato de Tianjin en 2014, partoprenis la Programon de Mil Talentuloj, kaj kontribuis al la edukado kaj subteno de pluraj generacioj de junaj sciencistoj, tiel montrante la kreskantan allogon de la esplora ekosistemo en Ĉinio. Krome, la lastatempaj atingoj en kosmoesplorado, renovigebla energio, kvantuma komunikado, hipersonaj armiloj, same kiel la ŝoko kaŭzita de la babileja roboto DeepSeek al Silicon-valo montras, ke ĉi tiuj klopodoj jam donas konkretajn rezultojn. Ankaŭ danke al la talentulaj politikoj, la pozicio de ĉinaj universitatoj en internaciaj rangolistoj signife pliboniĝis, kun ĉiam pli granda nombro de institucioj enirantaj la supran 100-on. Daŭrantaj defioj Malgraŭ la pozitivaj rezultoj, la politiko de Ĉinio por altiri internaciajn talentulojn ankoraŭ alfrontas plurajn internajn defiojn. La lingva baro restas ofta problemo: Kvankam programoj de instruado kaj esplorado en la angla lingvo senĉese vastiĝas, tamen la ĉiutaga laboro kaj vivmedio ankoraŭ ĉefe uzas la ĉinan lingvon, kio malfaciligas la integriĝon de multaj eksterlandaj fakuloj. Krome, diferencoj en kulturo kaj akademiaj administraj mekanismoj -- precipe rilate al taksado de atingoj kaj promocio -- postulas longan adaptiĝan periodon por multaj okcidentaj sciencistoj. Faktoroj de vivmedio, kiel diferencoj en vivstilo, ankaŭ reduktas la allogon por parto de internaciaj talentuloj. Demandoj pri la akademia medio kaj la kapablo reteni talentulojn longtempe restas malfermitaj kaj bezonas daŭran observadon. De sekvanto al ludoregula difinanto La transiro de "intelekta revenigo" al "tutmonda altirado" montras, ke la talentula politiko de Ĉinio eniras novan fazon: Pli aktivan, sisteme strukturitan kaj direktitan al longdaŭra strategio. En la mondo, kie scio fariĝis ŝlosila strategia rimedo, la konkurenco pri talentuloj ne plu estas nur afero de edukado aŭ scienco, sed ankaŭ mezurilo de nacia kapablo. Kaj en ĉi tiu aspekto, Ĉinio iom post iom transformiĝas el sekvanto en unu el la roloj, kiuj difinas la regulojn de la ludo. Verkis: Bui Hai Mung Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Twitter: El Popola Chinio WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat
|