Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
La 10 plej gravaj okazaĵoj de esperantujo en 2025
2025-12-31

1. La 110-a Universala Kongreso de Esperanto sukcese okazis en Ĉeĥio



La 110-a Universala Kongreso de Esperanto (UK) sukcese okazis en Ĉeĥio de la 26-a de julio ĝis la 2-a de aŭgusto 2025. La grandan eventon partoprenis 1 124 esperantistoj el 63 landoj kaj regionoj. La temo de la kongreso estis "Esperanto kaj teknologioj kiel pontoj de paco kaj konfido inter la popoloj". Dum la semajna kongreso okazis pli ol 150 aktivadoj, kaj ili funkciis kiel gravaj platformoj por kulturaj interŝanĝoj de kaj per Esperanto. Kadre de la kongresa programo, sub la gvido de la Ĉina Esperanto-Ligo, la ĉina delegacio organizis la programon "Ĉina Tago", kiu allogis pli ol 70 partoprenantojn el pli ol 20 landoj, prezentante la evoluon de Esperanto en Ĉinio kaj ĝiajn kulturajn atingojn.


2. Nova estraro de UEA kaj nova strategia plano



Kadre de la 110-a Universala Kongreso, la Universala Esperanto-Asocio (UEA) okazigis elekton de nova estraro. Fernando Maia estis elektita kiel prezidanto, dum Sean O’Ryan kaj So Jinsu kiel vicprezidantoj, Aleks Kadar kiel ĝenerala sekretario, Gong Xiaofeng, Jérémie Sabiyumva, Miora Raveloharison, Zdravka Boytcheva kiel estraranoj. Post la elekto, la nova estraro tuj komencis labori pri la strategia plano AKIRI, kiu difinas la mision, vizion kaj valorojn de UEA por la venontaj kvin jaroj. La misio de UEA esprimas la kernon de ĝia ekzisto kaj agado: Antaŭenigi lingvan justecon, kulturan diversecon, internacian kunlaboron, pacan kunvivadon kaj solidarecon pere de la disvastigo kaj utiligado de Esperanto.


3. La 81-a Internacia Junulara Kongreso: Reveno al Azio



Post 13 jaroj, la Internacia Junulara Kongreso (IJK) revenis al Azio. La 81-a IJK okazis de la 9-a ĝis la 16-a de aŭgusto en Cisarua, Indonezio, kun la kongresa temo "solidareco, diverseco kaj toleremo". Entute 140 junuloj el 33 landoj partoprenis la kongreson, kio faris ĝin unu el la plej internaciaj IJK-oj ĝis nun. Danke al la fonduso "Partoprenu IJK-n", sukcese estis subtenata la partopreno de 19 junuloj el kvar kontinentoj, pli ol ĉe iu ajn antaŭa IJK. Dum la komitatkunveno de TEJO ankaŭ estis aprobita la Strategia Plano 2026-2030, kiu celas longperspektive direkti la agadon de la asocio dum la venontaj kvin jaroj. La plano fokusiĝas al junulara partopreno, komunuma disvolviĝo kaj diskonigo de Esperanto, kun la komuna celo plifortigi la rolon de TEJO en la tutmonda Esperanto-movado kaj interligi junajn aktivulojn tra la mondo.


4. Forpaso de elstaraj esperantistoj



En 2025 la Esperanto-movado perdis plurajn elstarajn figurojn. Inter ili estis d-ro Renato Corsetti (1941-2025), eksa prezidanto de UEA kaj honora prezidanto de UEA kaj TEJO, konata pro sia longdaŭra kaj multflanka kontribuo al la itala kaj internacia Esperanto-movado. Ankaŭ forpasis Rob Moerbeek (1936-2025), honora membro de UEA, kiu dum jardekoj laboris en la Centra Oficejo kaj grave kontribuis al la eldona, arkiva kaj biblioteka laboro de UEA. Krome, forpasis Roman Dobrzyński (1937-2025), honora membro de UEA, eminenta ĵurnalisto kaj verkisto, kies agado havis profundan influon sur la pola kaj internacia Esperanto-movado. Krom tiuj, multaj aliaj esperantistoj, konataj aŭ ne, adiaŭis nin dum tiu periodo. Daŭrigi la laboron por Esperanto restas la plej sincera omaĝo al ilia heredaĵo.


5. TEJO elektita en la estraro de CoNGO (2025-2029)



De la 27-a ĝis la 29-a de oktobro 2025, en Novjorko kaj interrete, dum la 28-a Ĝenerala Asembleo de CoNGO (anglalingve: Conference of Non-Governmental Organizations in Consultative Relationship with the United Nations), TEJO estis sukcese elektita kiel membro de la estraro de CoNGO por la mandato 2025-2029. La kandidatiĝo, defendita de David Ruíz Sánchez el la Komisiono pri Eksteraj Rilatoj de TEJO, ricevis vastan subtenon kaj markas historian atingon: La unuan fojon TEJO eniras la estraron de tiu grava internacia NRO-reto ligita al la Unuiĝintaj Nacioj. Per tio, TEJO povos aktive pledi por lingvaj kaj junularaj rajtoj kaj konsciigi pri la rolo de Esperanto kiel solvo al la internacia lingva problemo sur la tutmonda nivelo.


6. Esperantistoj honoritaj de la Panteono de Edukado.net



Okaze de la Zamenhof-tago 2025 kaj la 24-a datreveno de Edukado.net, dek elstaraj esperantistoj el naŭ landoj estis enkondukitaj en la Panteono de Edukado.net pro siaj gravaj kontribuoj al la instruado kaj disvastigo de Esperanto, dumvive aŭ en la pasinta jaro. La premiitoj estas Aida Čižikaitė (Litovio), Nina Danylyuk (Ukrainio), Emmanuel Desbrières kaj Pascal Vilain (Francio), Birke Dockhorn (Germanio), Tieko Ishikawa (Japanio), Miroslav Malovec (Ĉeĥio), Jorge Antonio Leoni de León (Kostariko), Zhou Tianhao (Ĉinio) kaj Ranja Zafinifotsy (Madagaskaro). La premiitoj reprezentas larĝan geografian kaj profesian diversecon, reflektante la tutmondan dimension de Esperanto-edukado.


7. Sukcese okazis la 11-a Azia-Oceania Kongreso de Esperanto en Japanio



De la 20-a ĝis la 22-a de septembro 2025 en Okajama, Japanio, okazis la 11-a Azia-Oceania Kongreso de Esperanto, kun la temo "ni disvastigu amikecon kunlabore per Esperanto". La kongreson partoprenis 388 delegitoj el 19 landoj kaj regionoj kaj ĝi estis organizita de la Japana Esperanto-Instituto, samtempe kun la 112-a Japana Esperanto-Kongreso. Dum la fermo, la Azia-Oceania Esperanto-Federacio (KAOEM) elektis novan estraron, Chen Ji (Ĉinio) estis elektita kiel prezidanto, Tran Thi Hoan (Vjetnamio) kiel vicprezidanto, kaj Oh Soonmo (la Korea Respubliko) kiel ĝenerala sekretario, markante gravan etapon por regiona kunlaboro en la Esperanto-movado.


8. Rafael Henrique Zerbetto ricevis la Amikecan Premion de la Ĉina Registaro



La 30-an de septembro 2025 en la Granda Popola Halo de Pekino, brazila esperantisto kaj ĵurnalisto Rafael Henrique Zerbetto ricevis la Amikecan Premion de la Ĉina Registaro, la plej alta honoro de Ĉinio por eksterlandanoj. Kiel dumviva membro de UEA kaj ĉefa rubrikisto de El Popola Ĉinio, li estis premiita pro sia elstara kontribuo al interkultura komunikado, iĝante la unua esperantisto honorita per tiu premio.


9. Naŭ novaj membroj elektitaj en la Akademio de Esperanto



Post la balotado en 2025, la Akademio de Esperanto elektis naŭ novajn membrojn kadre de la regula trijara renovigo de sia membraro. Entute 17 akademianoj estis elektitaj aŭ reelektitaj por la nova mandato, inkluzive de naŭ novaj membroj, el kiuj tri estas virinoj. Malgraŭ tio, pro samtempa foriro de du inaj membroj, la seksa konsisto de la Akademio restis kun 7 virinoj el 45 membroj. La nova balotado reflektas la kontinuan kaj laŭpaŝan renovigon de la Akademio, kies ĉefa rolo estas konservi kaj protekti la fundamentajn principojn de Esperanto.


10. Sukcese okazis la 15-a Ĉina Kongreso de Esperanto



La 1-an de novembro 2025 en la Universitato pri Financo kaj Ekonomio de Shanxi, solene inaŭguriĝis la 15-a Ĉina Kongreso de Esperanto kun la temo "origina aspiro, estonteco, interŝanĝoj kaj kunlaboroj -- kontribuu per Esperanta forto por konstrui la ĉinan modernigon kaj la homaran komunumon de komuna estonteco". La kongreso estas gvidata de la Ĉina Internacia Komunika Grupo (ĈIKG), organizita de la Ĉina Esperanto-Ligo (ĈEL) kaj la Azi-Pacifika Centro de ĈIKG. Ĝi kunigis pli ol 240 reprezentantojn el 25 provincoj, municipoj kaj aŭtonomaj regionoj de Ĉinio, inkluzive de Hongkongo, markante gravan nacian renkontiĝon por la disvolviĝo de Esperanto en Ĉinio.


Redaktoro: Bui Hai Mung













Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio