Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Por birdidoj ĉina kompanio haltigis sian konstruadon
2025-12-26

Lastatempe iu ĉina kompanio situanta en Chengdu-urbo de Sichuan-provinco malkovris neston de birdoj dum konstruado ene de sia fabrikejo. Por ne ĝeni la birdojn, la estro de la kompanio haltigis la konstruadon kaj tuj raportis al koncernaj registaraj departementoj, petante helpon. Do, multflanka kunlaboro komenciĝis.




Fakuloj trovis, ke la birdoj estas speco de strigo, ŝtatnivele duaklasa protektita besto. Ili estas mezgrandaj rabobirdoj kaj efike regas la nombron de ratoj. Tial, protekti ilin ne nur temas pri protekto de rara specio, sed ankaŭ pri protektado al la ekologia medio.


La birdidoj en la nesto ankoraŭ ne kapablas pluvivi en sovaĝaj lokoj, kaj la patrina birdo prizorgas ilin. Fakuloj decidis, ke bona solvo estas eviti homan intervenon kaj atendi ilian kreskiĝon. Post unu ĝis du monatoj ili povos mem forflugi.




La malkovro de la strigo en la fabrikejo ankaŭ altiris la atenton de la loka naturrezervejo kaj Centro pri Naturprotektado de Chengdu. Por ke la medio ne estu damaĝita kaj oni facile observu la kreskon de la birdidoj, oni instalis du fotilojn proksime al la nesto.


Nun la birdidoj iom post iom fortiĝas, kaj ili jam kapablas flugi mallonge en sendependeco.


Redaktoro: Xie Ruifeng











Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio