Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Miaj du pand-insignoj
2025-12-23

de Xie Zuquan


Mi havas du pand-insignojn, oran kaj arĝentan. La insignoj estis donacitaj de d-ro George Schaller, reprezentante la Mondan Natur-Fonduson, al la kunlaborantoj partoprenantaj la internacian projekton pri esplorado de granda pando.



Ĉio komenciĝis vespere de la 21-a de januaro 1981 en Wolong-a Naturrezervejo. En la kampadejo situanta je la altitudo de 2 500 metroj, la tero estis kovrita de blanka neĝo. D-ro Schaller anoncis, ke li, reprezentante la Mondan Natur-Fonduson, donacos pand-insignojn de la fonduso al esplor-teamanoj pri granda pando. Tio estis ekscita momento por mi. D-ro Schaller donacis unu oran pand-insignon al profesoro Hu Jinchu kaj unu oran al mi, kaj aliaj teamanoj ricevis arĝentajn pand-insignojn. Ni portis ilin sur niaj brustoj kun fiero.


En la nokto, mia kolego Tian Zhixiang vokis min kaj petis min interŝanĝi pand-insignojn. Kompreneble mi ne konsentis, sed Tian estis tre pacienca. Li klarigis al mi, ke li longtempe protektis grandajn pandojn. De 1963 ĝis 1973 li multe klopodis, kaj dank' al lia alvoko, la areo de Wolong-a Naturrezervejo grandiĝis de 20 mil hektaroj al 200 mil hektaroj. Jes, li vere meritas. Fine mi konsentis interŝanĝi insignojn kun li. Do Tian havis la oran insignon, kaj mi la arĝentan.


Tempo fluis al 2014. La 24-an de marto mi vizitis profesoron Hu Jinchu por festi lian 85-an naskiĝtagon. En lia hejmo, ni babilis pri pasintaj okazoj en Wolong kaj diskutis pri la nuna stato de sovaĝaj pandoj kaj aliaj sovaĝbestoj. Mi rakontis pri la interŝanĝo de pand-insignoj kun Tian Zhixiang. Aŭdinte tion, la profesoro iris al alia ĉambro, kaj poste li revenis tenante saketon. Kun rideto li elprenis etan objekton kaj montris al mi, dirante: "Ĉu ne ĝi?" Miaj okuloj estis tuj fiksitaj: Jen la ora pand-insigno! Ĝi estas donacita de d-ro Schaller al la profesoro tiutempe! Kara profesoro afable diris: "Mi donacas ĝin al vi!" Mi ne povis kredi miajn orelojn, kaj mia koro batis forte. La insigno estas tiom valora kaj signifoplena, kaj ĝi entenas la memoron de la unua internacia kunlaboro pri esplorado de granda pando. Ĝi estis persone donacita de doktoro Schaller, unu el la tri plej elstaraj sovaĝbestaj esploristoj en la mondo, reprezentanta la Mondan Natur-Fonduson. Sed, ĝuste kiel mi ne povis rifuzi Tian Zhixiang, kiel mi povus rifuzi la bonkoron de nia kara profesoro? Mi akceptis ĝin kiel raran trezoron.


Amikeco inter profesoro Hu Jinchu kaj mi


La amikeco inter profesoro Hu Jinchu kaj mi komenciĝis en 1978. Tiujare, mi trapasis ekzamenon kaj eniris en la fremdlingvan fakultaton de la Ĉina Okcidenta Instruista Universitato, kie Hu Jinchu estis profesoro ĉe la biologia fakultato.


Mi kaj profesoro Hu en Chengdu, 1981


En januaro 1981 mi estis sendita de la universitato al Wolong-a Naturrezervejo por servi kiel interpretisto kaj helpanto. Ĉiutage mi akompanis la esplor-teamon gvidatan de profesoro Hu kaj d-ro Schaller. En pli ol tri monatoj ni kune manĝis kaj laboris. Mi lernis multe de Hu, kaj ni disvolvis profundan amikecon.


Pro la granda pando, mi konatiĝis kaj amikiĝis kun profesoro Hu. Miaj du pand-insignoj, precipe la ora donacita de profesoro Hu, ne nur reprezentas lian grandan kontribuon al la protektado de la granda pando, sed ankaŭ simbolas nian profundan amikecon.


Redaktoro: Xie Ruifeng











Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio