| Projekto pri 330kV-a elektroprovizo por altrapidaj fervojoj Xi'an-Kangding kaj Xi'an-Shiyan aldonos movforton al ekonomia disvolviĝo |
| 2025-12-12 |
de Huo Yi La 23-an de novembro oficiale ekfunkciis la 330kV-a transformatora stacio Tianzhu. Ĝi estas la dua 330kV-a transformatora stacio ekfunkciigita de la Elektroproviza Kompanio de Shangluo sub la ĉina elektra sistemo, markante mejloŝtonon de la projekto pri 330kV-a elektroprovizo por la altrapidaj fervojaj linioj Xi'an-Kangding kaj Xi'an-Shiyan.
La projektoj pri 330kV-a elektroprovizado, konstruitaj kaj administrataj de la Elektroproviza Kompanio de Shangluo, ekkonstruiĝis en septembro 2023 kaj marto 2024 respektive. La du projektoj starigis 788 transmisioturojn, metis konduktilojn je 392 kilometroj, konstruis novajn 330kV-stacion, 330kV-ŝaltstacion kaj 110kV-stacion. La projektoj inkludas malkonstruadon de domoj de 151 familioj en 17 urbetoj tra kvin gubernioj kaj unu distrikto. Elektropaneoj okazis 9-foje tra la aŭtoŝoseoj de Baotou-Maoming kaj Ŝanhajo-Shaanxi kaj dufoje laŭlonge de fervojo. Tio starigis kvin rekordojn pri la ĉefa elektra infrastruktura konstruado de la kompanio rilate al la nombro de samtempe riskaj laboroj, tensia nivelo, geografia amplekso, konstrua malfacileco, kaj nombro de partoprenantaj teamoj.
Post 618 tagoj da peniga laboro, dank' al la kunlaborado de ĉiuj fakoj de la kompanio, laborantoj venkis la malfacilojn alportitajn de pluvego en 2024 kaj la kontinua aŭtuna pluvo kaj neĝoŝtormo en 2025. Ĝis la 28-a de novembro, la 330kV-aj stacioj en Lixiang kaj Tianzhu jam estis funkciigitaj. Post la finkonstruo, la projekto plibonigos la strukturon de la 330kV-a elektroreto en Shangluo, kio helpos energian disvolviĝon, certigos fidindan elektroprovizon en suda Shaanxi kaj aldonos movforton al loka ekonomia disvolviĝo. Redaktoroj: Gao Shuyuan kaj Xie Ruifeng Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Twitter: El Popola Chinio WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat
|