| Atingoj de Ĉinio pri scienc-teknikoj |
| 2025-12-12 |
Lastatempe pluraj konataj organizoj montras, ke la scienca esplorado de Ĉinio, kaj kvante kaj kvalite, spertis kreskadon. En multaj kampoj, inkluzive de fakaj kontribuoj kaj internacia gvidado, la scienca kaj teknika novigado de Ĉinio saltis al la supro. La ĵus publikigita raporto "Tutmonda Noviga Indekso 2025" de la Monda Organizo pri Intelekta Proprieto diris, ke por la unua fojo Ĉinio fariĝis unu el la 10 plej novigaj ekonomioj de la mondo. La esplorado publikigita en la "Bulteno de Nacia Akademio pri Sciencoj de Usono" montras, ke la nombro de ĉinaj sciencistoj, kiuj ludas gvidajn rolojn en internaciaj kunlaboroj, rapide kreskas. Inter ili, ĉinaj sciencistoj jam gvidas pli ol duonon de la esplor-projektoj en kunlaboroj kun Britio, kaj estontece simila gvida proporcio estos videbla en la kunlaboroj de Ĉinio kun Eŭropo kaj Usono. En la listo de la datum-analiza kompanio Clarivate Analytics de 2025 pri plurfoje cititaj esplorejoj, la Ĉina Akademio de Sciencoj okupas la unuan lokon tutmonde. La akademio havas 258 premiojn, superante 170 de la universitato Harvard. Ĉina scienca esplorado estas pli kaj pli multe aplikata en politikofarado, precipe en la kampo de daŭripova disvolvado. Lastatempa raporto de la grupo Springer Nature montras, ke Ĉinio estas la plej granda kontribuanto al la artikoloj rilataj al la Celoj por Daŭripova Evoluigo, kaj ĉina esplorado ludas pli kaj pli gravan rolon en tutmonda politikofarado ĉi-kampe. La sperto de Ĉinio meritas atenton de aliaj landoj. En intervjuo, la ĉefredaktoro de la revuo "Naturo" diris, ke scienca esplorado estas tutmonda klopodo gvidata de esploristoj el la tuta mondo, kaj la ĉiam pli influpova kontribuo de Ĉinio al la tutmonda sciencesplora ekosistemo videblas tra pluraj indikiloj, kiuj mezuras sciencajn produktojn. Redaktoro: Xie Ruifeng Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Twitter: El Popola Chinio WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat
|