Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ne nur impostaj favoroj: Kiel Ĉinio subtenas malgrandajn entreprenojn?
2025-12-11


Kiel eksterlandano loĝanta kaj laboranta en Ĉinio, mi ofte observas la funkciadon de la ekonomio en ĉiutaga nivelo: Viglaj komercaj stratoj, butikoj, kiuj ŝanĝiĝas post nur kelkaj semajnoj, aŭ familiaj metiejoj, kiuj silente vastigas sian produktadon. Multaj el miaj eksterlandaj amikoj miras pri la rapideco, kun kiu malgrandaj entreprenoj en Ĉinio "aperas" kaj "maturiĝas". La demandoj estas "kial la malgrandaj entreprenoj en Ĉinio kreskas tiel rapide" kaj "ĉu ili profitas de speciala komerca medio".


Post observado kaj esplorado, mi rimarkis: La vigleco de malgrandaj entreprenoj en Ĉinio devenas ne nur de la entreprenema spirito de ĉinoj, sed ankaŭ de plena, plurtavola kaj stabila politika ekosistemo, desegnita por akompani entreprenojn dum ilia tuta vivciklo -- ne nur por provizora helpo, kiel ofte okazas en aliaj landoj.


Malgrandaj kaj mezgrandaj entreprenoj -- grava spino de la ĉina ekonomio


Malgrandaj kaj mezgrandaj entreprenoj (MME-oj) konsistigas la grandegan plimulton de la ĉina ekonomio. Ĝis septembro de 2025, Ĉinio havis 63 487 milionojn da MME-oj, el kiuj 98.2% estas privataj. Kaj kreskas la nombro de altkvalitaj MME-oj. La lando jam formis 14 600 "malgrandajn gigantojn" kun specialiĝo kaj kreiveco, pli ol 140 000 specialigitajn kaj novigajn MME-ojn, kaj pli ol 600 000 scienc-teknologiajn novigajn MME-ojn. Ili kontribuas pli ol 50% de la landa imposta enspezo, 60% de MEP, pli ol 70% de teknologiaj novigoj kaj pli ol 80% de urbaj laboroj.


Internacie tio ne estas nekutima strukturo, sed la rimarkinda punkto estas, ke Ĉinio ne nur agnoskas la rolon de MME-oj teorie; sed ankaŭ traktas ilin kiel strategian aktivaĵon, kiu tenas stabilan laboron, plifortigas ekonomion kaj stimulas novigon. El ĉi tiu pensmaniero devenas la politika fundamento: Subteni MME-ojn ne estas "helpado al malfortuloj", sed "investo en longdaŭra kreska motoro".


Impostaj preferoj -- ampleksaj, profundaj kaj stabilaj


Kiam oni parolas pri subteno al malgrandaj entreprenoj, multaj pensas pri malaltigo de impostoj, sed la ĉina sperto montras ion alian: Ne nur redukto, sed redukto longdaŭra, stabila kaj antaŭvidebla, kio permesas al entreprenoj fari solidajn planojn.


La ĉina registaro efektivigis grandskalajn impostajn preferojn por malgrandaj entreprenoj, validajn ĝis la fino de 2027. La kernaj enhavoj inkluzivas malaltigon de entreprena enspez-imposto, senimpostigon de AVI (mallongigo de aldonvalora imposto), simpligion de "ses impostoj kaj du kotizoj", personajn impostajn avantaĝojn kaj impostajn politikojn por malgrandaj pruntoj.


Kvalifikitaj malgrandaj entreprenoj (jara enspezo ne superas 3 milionojn da juanoj, nombro de dungitoj ne superas 300 homojn, kaj totalaj aktivoj ne superas 50 milionojn da juanoj) profitas impostfavoron kun imposttarifo je 5% (imposttarifo de normalaj entreprenoj estas 25%). Por AVI, entreprenoj kun monata enspezo sub 100 000 juanoj restas senimpostaj, kaj la imposttarifo reduktita de 3% al 1% estas plilongigita ĝis 2027. La pakaĵo "ses impostoj kaj du kotizoj" ricevas redukton de 50% tutlande, anstataŭ depende de provincoj kiel antaŭe. Individuaj komercistoj ĝuas favoron de 50%-a persona impost-redukto ĝis 2 milionoj da juanoj. Malgrandaj pruntoj sub miliono da juanoj restas sen AVI kaj stampimposto.


La plej impresa trajto por mi estas la daŭripovo kaj kohereco de la politiko. Dum multaj landoj aplikas mallongtempajn impost-reduktojn kiel krizajn stimulojn, Ĉinio daŭre etendas ilin kaj integras ilin en la landan strategion, reduktante riskojn por MME-oj kaj helpante ilin resti fortaj eĉ dum ekonomiaj malfaciloj.


Financa subtena sistemo -- la plej granda diferenco de Ĉinio


Unu el la plej rimarkindaj diferencoj en la subtena ekosistemo por malgrandaj entreprenoj en Ĉinio estas la ampleksa kaj plurnivela kredit-politiko. Simile al multaj evoluantaj ekonomioj, la ĉinaj MME-oj ofte mankas je kapitalo pro siaj malgrandaj skaloj, limigitaj aktivoj kaj malfaciloj por plenumi tradiciajn prunt-postulojn. Post la pandemio, la bezono je kapitalo iĝis eĉ pli urĝa, ĉar kostoj altiĝis kaj monfluo malpliiĝis. Por solvi tion, la ĉina registaro -- pere de la Ministerio pri Financoj kaj la Popola Banko de Ĉinio (PBOC) -- lanĉis serion da mezuroj por vastigi aliron al financado por malgrandaj entreprenoj.


PBOC publikigis gvidliniojn pri prunt-kondiĉoj, preferaj interezoj kaj mallongigitaj proceduroj; la Ministerio de Financo starigis garantiajn mekanismojn kaj plibonigis la juran kadron. Konkrete, la mezuroj inkluzivas: Kreskigi la prunt-limon por malgrandaj entreprenoj de 10 ĝis 20 milionoj da juanoj, malaltigi interezojn kaj establi "verdajn kanalojn" ĉe grandaj bankoj por rapidaj prunt-aproboj. Tiel multaj entreprenoj sukcesis akiri kapitalon en tre mallonga tempo, kiel meĥanika elektra kompanio en Yantai, kiu ricevis prunton de unu miliono da juanoj nur unu tagon post dokumenta submeto.


Por solvi la mankon de garantioj, bankoj vigle aplikas ciferecajn teknologiojn en kredit-taksado. Poent-sistemo bazita sur datumoj el proviz-ĉenoj permesas al entreprenoj sen tradiciaj garantioj por akiri financadon. Ekzemple, kompanio pri inĝenieraj plastoj aprobis kredit-linion de 2 milionoj da juanoj tra la sistemo de Zhejiang-a E-komerca Banko. Danke al ĉi tiu reform-serio, ĝis la fino de 2024, la prunta saldo de MME-oj atingis 81.4 bilionojn da juanoj, kun pruntoj sub 10 milionoj da juanoj kreskantaj je 14.7% kompare kun la antaŭa jaro.


Kune kun banka kredito, Ĉinio ankaŭ antaŭenigas rektan financadon: La borso, risk-kapitalo kaj entreprenaj obligacioj. La Pekina Borso jam fariĝis grava kapitala allogloko por MME-oj, okupante 80% de la listigitaj kompanioj en la borso. Pli ol 4 000 kredit-garantiaj organizoj plu subtenas novajn financajn kanalojn, kiel garantiitaj entreprenaj obligacioj.


La Ministerio pri Financo starigis multajn fondusojn por subteni MME-ojn, de teknologia novigo ĝis komercigo de agrikulturaj esploroj, kaj instigas lokajn registarojn krei proprajn fondusojn. En la periodo 2021-2025, pli ol 10 miliardoj da juanoj estis asignitaj por subteni 10 000 altteknologiajn entreprenojn, tiel plifortigante la financan subtenan ekosistemon, stimulante novigon kaj konservante la kreskon de la ĉina ekonomio.


Subteno por novigo kaj cifereca transformo


Kio speciale impresis min estas la grado, al kiu Ĉinio investas en novigo kaj cifereca transformo por malgrandaj entreprenoj, kiun multaj landoj rezervas nur por grandaj kompanioj. MME-oj povas ricevi subvenciojn por disvolvi novajn produktojn, subtenon por AI-aplikado, rabatojn por nubaj servoj, partoprenon en translimaj retkomercaj programoj kaj trejnadon pri ciferecaj kapabloj.


La Ministerio pri Industrio kaj Informadiko (MIIT) ludas kernan rolon ĉi-flanke, starigante pli ol 1 700 entreprenajn parkojn, kiuj altiris 120 000 kompaniojn kaj kreis pli ol 4.2 milionojn da laborpostenoj. La publika servosistemo por MME-oj, kun centoj da interretaj platformoj kaj noventreprenaj konsilistoj, signife plialtigas la postvivan procenton de entreprenoj. Samtempe, MIIT efektivigas programojn kiel "Interreto + MME-oj", strategion pri intelekta propraĵo, subtenon por malgrandaj gigantoj kaj konkurson "Fabrikisto en Ĉinio" por antaŭenigi novigan kulturon.


Multaj regionoj subvencias ĝis 80% de kostoj de ciferecigo kaj AI, helpante entreprenojn konstrui interretajn vendajn sistemojn aŭ analizi klientan konduton. Ĉi tiu aliro montras, ke Ĉinio prioritatas plibonigi produktivecon kaj longtempan konkurenc-povon de MME-oj, anstataŭ fokusiĝi nur al mallongdaŭra helpo.


Loka administracio -- la dua, tre fleksebla tavolo de subteno


Rimarkinda punkto estas la fleksebla rolo de lokaj registaroj en la subteno al malgrandaj entreprenoj. En Ĉinio, la centra politiko funkcias nur kiel orienta kadro, dum provincoj, urboj kaj ekonomiaj disvolvaj zonoj mem adaptas kaj kompletigas la politikojn laŭ siaj propraj ekonomiaj kaj sociaj trajtoj. Ĉi tiu modelo ebligas rapidan efektivigon kaj sanan konkurencon inter regionoj, kio stimulas la plibonigon de publikaj servoj kaj la komerca medio.


La praktiko montras, ke ĉiu regiono havas siajn prioritatojn: Ŝanhajo subtenas kreajn serv-entreprenojn; Zhejiang preferas retkomercon kaj loĝistikon; Shenzhen fokusas al altteknologiaj kompanioj; Shenyang emfazas etajn fabrikojn kaj familiajn entreprenojn. Ĉi tiuj diversecoj formas riĉan subten-ekosistemon, kiu donas al MME-oj pli da elektoj kaj evolu-ŝancoj.


Restantaj baroj


Kvankam la subtena sistemo por MME-oj en Ĉinio estas sufiĉe kompleta, multaj defioj restas. Regionaj malegalecoj daŭras: Marbordaj provincoj havas pli fortajn rimedojn kaj ciferecan infrastrukturon, dum la okcidento kaj kamparaj lokoj malfacile aliras al kapitalo, teknologio kaj subtenaj servoj. Kelkaj administraj proceduroj, precipe por teknologiaj subvencioj kaj novigaj fondusoj, restas komplikaj, kio malfaciligas la partoprenon de mikroentreprenoj. Kreskanta konkurenca premo ankaŭ malfaciligas MME-ojn konservi avantaĝojn, eĉ kun subtenaj politikoj. Cifereca transformo plue postulas homfortojn kaj administrajn kostojn. Ĉio ĉi montras, ke Ĉinio devas redukti regionajn breĉojn, simpligi procedurojn kaj plifortigi ciferecajn kapablojn por certigi daŭripovan politikan efikon.


Modelo indas al internacia observo


Laŭ mia observo, la subtena politiko por malgrandaj entreprenoj en Ĉinio distingas sin per kvar trajtoj: Ampleksa ekosistemo de impostado, kredito kaj teknologio; vasta amplekseco de urboj ĝis vilaĝoj; fleksebleco de lokaj registaroj; kaj longtempa novig-orientiĝo. Ĉi tiuj faktoroj helpas MME-ojn ne nur trairi mallongtempajn malfacilojn, sed ankaŭ plifortigi sian konkurenc-povon. La sukceso de ĉinaj malgrandaj entreprenoj devenas ne nur de la granda enlanda merkato, sed ankaŭ de la maniero kiel ili estas integritaj en bone strukturita subtena ekosistemo. Tio estas sperto, kiun multaj disvolviĝantaj ekonomioj povas referenci por konstrui pli taŭgajn kaj efikajn politikojn.


Verkis: Bui Hai Mung
















Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio