Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Rudi Kennes: Ĉu Ĉinio ne rajtas protekti siajn interesojn?
2025-12-10

 


"Ĉu Ĉinio ne rajtas protekti siajn interesojn samkiel ni protektas la niajn?" Tion diris belgo Rudi Kennes, membro de la Eŭropa Parlamento. Li partoprenis en la kunveno de la Eŭropa Parlamento la 25-an de novembro, dubis pri la "duobla normo" de la Eŭropa Unio en komerca politiko rilate al Ĉinio kaj alvokis ĉesigon de kontraŭstaro al Ĉinio.


Kennes atentigis, ke Eŭropo delonge "malfruas" rilate al industriaj investoj, konstruado de proviz-ĉenoj kaj industria strategio. Problemoj kiel translokigo de fabrikado kaj malfortaj proviz-ĉenoj akumuliĝis, kaj la nunaj problemoj ne devas esti simple eksterigitaj en la formo de"kontraŭstaro al Ĉinio". Kennes alvokis ĉesigon de streĉiĝo per komerc-milita pensmaniero kaj establi justan komercan sistemon bazitan sur multflanka kompreno, dialogo kaj kunlaboro.


Redaktoro: Xie Ruifeng























Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio