Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
William Kabogo Gitau: Kenjo kaj Ĉinio plivastigu inter si spacon por kunlaboro
2025-12-05


La 3-an de decembro, okazis Ĉin-Kenja Forumo por Legantoj de Xi Jinping: Regado de Ĉinio en Najrobo, Kenjo. William Kabogo Gitau, Ministro pri Informado, Komunikado kaj Cifereca Ekonomio de Kenjo, faris paroladon pri la koncepto de regado prezentata en la libro. Li diris pri la inspiro donita de la vojo de ĉina modernigo al la transformiĝo de kenjaj ekonomio kaj socio, kaj emfazis, ke la disvolva vojo devas esti surbaze de realaj statoj, fokusante sur la popolo kaj antaŭenpuŝite de reformado kaj novigo. Li ankaŭ retrorigardis la kunlaborajn fruktojn de la du landoj en la kampoj de infrastrukturo, cifereca ekonomio kaj kulturaj interŝanĝoj, kaj menciis la gravan rolon de interŝanĝo kaj komunikado ĉe kulturo, akademio kaj kreivecaj industrioj. Li esperas, ke la du flankoj interkomprenu pere de legado kaj dialogo, kaj plivastigu inter si la spacon por kunlaboro.











Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio