Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Hassan Omar Hassan: Kenjo kaj Ĉinio devas kune konstrui la estontecon
2025-12-05


La 3-an de decembro, en la Ĉin-Kenja Forumo por Legantoj de Xi Jinping: Regado de Ĉinio okazinta en Najrobo, Kenjo, Hassan Omar Hassan, ĝenerala sekretario de la Unuiĝinta Demokratia Alianco de Kenjo, diris, ke la libro kun kvin volumoj prezentas la sociadministran koncepton kaj spertojn de la lando, kaj ĉinajn praktikojn ĉe politika mekanismo, strategio, malriĉecreduktado, scienca novigo kaj tutmonda administrado. Tiuj scioj montras la direkton al Kenjo kaj aliaj landoj de Tutmonda Sudo. Li emfazis, ke estas potenciala forto en la kunlaborado inter Kenjo kaj Ĉinio pri infrastrukturo, partia interŝanĝo, reformado, kulturo kaj aliaj temoj. La du flankoj devas lerni unu de la alia, kune disvolviĝi kaj konstrui estontecon pli prospera, justa kaj inkluziviga.











Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio