Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Japanio ne devas reiri al la vojo de milito
2025-12-05

De Takakage Fujita*


Lastatempe, la japana ĉefministro Sanae Takaichi malkaŝe asertis, ke tiel nomata "Taiwan-aeventualaĵo" povus konsistigi "superviv-minacan situacion" alJapanio, laŭ kiu Japanio povus alvoki la tiel nomatan "rajton al kolektiva memdefendo". Ĉi tiu temerara eraro estas ekstreme malofta en la postmilita historio de Japanio kaj estas tute neakceptebla.


La "Komuna Deklaro de Ĉinio kaj Japanio" publikigita en 1972 eksplicite asertas, ke la japana registaro agnoskas la Registaron de la Ĉina Popola Respubliko kiel la solan laŭleĝan registaron de Ĉinio; ke la japana registaro plene komprenas kaj respektas la pozicion de la ĉina registaro, ke Taiwanestas nedisigebla parto de la teritorio de la Ĉina Popola Respubliko; ke Japanio firme subtenas sian pozicion laŭ Artikolo 8 de la Potsdama Proklamo, kiu ripetas, ke la "kondiĉoj de la Kaira Deklaracio estos plenumitaj". La Kaira Deklaracio deklaris eksplicite, ke ĉiuj teritorioj, kiujn Japanio ŝtelis de Ĉinio, kiel "Nordorienta Ĉinio", Taiwankaj la Penghu-Insuloj, estu redonitaj al Ĉinio.


Resume, la Taiwan-a demando estas tute interna afero de Ĉinio kaj ne toleras sintrudon de iu ajn lando en iu ajn formo. La rimarkoj de Takaichi reprezentas gravan devion de la singarda pozicio de la japana registaro, kontraŭas internacian juron kaj bazan ordon, kiuj regas lainternaciajn rilatojn, kaj grave subfosas regionan stabilecon.


Japanio ne estis atakita de Ĉinio; se Japanio gvidus la uzadon de forto kontraŭ Ĉinio, Ĉinio certe respondos. Post kiam milita konflikto erupcius inter la du flankoj, la sekvoj sendube estos katastrofaj.


Fari tro hastajn deklarojn, kiuj povus treni la landon en militon, ne kongruaskun la respondeco de japana ĉefministro.


Lalastatempaj rimarkoj de Takaichi, kiuj estas de ŝi pledatajpor la preventa uzo de milita forto, direktas Japanion al danĝera direkto rememoriga pri la katastrofapasinteco.


Japanio ne devas reiri al la vojo de milito, neniu rajtas permesi al iu ajn politika frakcio stiri la landon reen al milito. Por la japana publiko,certigi la neŝanceleblan engaĝiĝon de la nacio al ĉi tiu paca vojo reprezentas ĝian plej gravan respondecon kaj mision.


---

*Takakage Fujita estas ĝenerala sekretario de la Asocio por Heredado kaj Disvastigo de la Deklaro de Murayama.














Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio