Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Jara elektrotransdono de Shaanxi superis 100 miliardojn da kilovathoroj
2025-12-02

de Chai Ying


Je nul horo de la 29-a de novembro, la jara elektrotransmisio de Shaanxi-provinco de Ĉinio unuafoje atingis 100.07 miliardojn da kilovathoroj, kio reprezentas la jaran kreskon de 21%. Tio ankaŭ markas la novan etapon en la transformado de la energiresursaj avantaĝoj de la provinco, provizante firman subtenon por energia sekureco kaj kunordigita regiona disvolviĝo.



Ekde la komenco de ĉi-jaro, celante transdoni 110 miliardojn da kilovathoroj da elektro el Shaanxi, la nordokcidenta filio de la ĉina elektra sistemo kaj la Shaanxi-a Elektroenegia Kompanio (Shanxi Provincial Electric Power Company) starigis laborgrupon kun 11 elektrogeneraj grupoj por certigi la elektrotransmisian laboron enorda.


Shaanxi aktive vastigas la eksteran elektromerkaton kaj plenforte garantias la elektrotransdonon. La elektrotransdonaj kanaloj kiel kontinu-kurenta programo de Shaanxi-Wuhan, kontinu-kurenta programo Debao kaj kontinu-kurenta sistemo Lingbao estis utiligitaj, kaj la superalttensia kurentvojo inter Qingyang kaj Shandong estis uzata por vastigi la elektromerkaton ekster la provinco. Pro tio, por la unua fojo la provinco realigis elektrotransmision al la regiono de Pekino, Tianjin, Hebei kaj aliaj provincoj. Samtempe, Shaanxi faris precizigitan reguligon al generatoraj grupoj kaj plimulte aĉetas elektroresurson el aliaj lokoj por teni la ekvilibron inter provizo kaj bezono ene de la provinco.


Yang Mengyao, specialisto de la Komerca Sekcio de la Shaanxi-a Elektroborsa Centro, diris, ke ĉi-jare, la Shaanxi-a Elektropova Kompanio ankaŭ celas la regionojn, kiuj bezonas verdan elektron, ekzemple la regionoj de Pekino, Tianjin kaj Tangshan kaj de Jiangsu, Ŝanhajo kaj Zhejiang. La kompanio ekspluatas la elektrotransmisian forton kaj jam plenumis tian taskon de 450 milionoj da kilovathoroj da verda elektro, metante la fundamenton por plua verdelektra transdono en 2026.


La elektra reto de Shaanxi estas grava parto de la nordokcidenta elektroreto de Ĉinio. Laŭ Ke Xianbo, direktoro de la Sesa Sekcio de la Elektrokomerco de la nordokcidenta filio de la ĉina elektra sistemo, Shaanxi jam finkonstruis kaj funkciigis kvin transmisiajn kaj transformajn programojn, inkluzive de la programo inter Shaanxi kaj Hubei por 800-kilovolta superalttensia kontinua kurento kaj tiu inter Yulin kaj Weifang por 1000-kilovolta superalttensia alterna kurento. La nordokcidenta elektroreto jam transdonis elektron al 24 provincoj kaj urbegoj, kiel Hubei, Sichuan, Shandong, Hebei, kaj al la tuta lando.


Ĉe la jarfino, la Shaanxi-a Elektroenegia Kompanio fokusiĝas al la celo transdoni 110 miliardojn da kilovathoroj da elektro el Shaanxi. Ĝi ekspluatas la kuŝantan povon de genera kapacito de siaj generatoroj, plene utiligos la restantan kapaciton de la transmisiaj kanaloj, kaj utiligos la vintran periodon por pliigi sian organizadon de interprovinca kaj regiona elektrotransmisio. La provinco klopodas garantii la plenumadon de la jara elektrotransmisia celo kaj servi al sia altkvalita ekonomia kaj socia disvolviĝo.


Redaktoro: Xie Ruifeng



















Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio