| Rob Moerbeek forpasis |
| 2025-12-01 |
La 27-an de novembro 2025 en Beverwijk forpasis Robert (Rob) Moerbeek (1936-2025).
Rob Moerbeek naskiĝis la 1-an de majo 1936 en esperantista familio. Li diplomiĝis pri filologio, kaj post kelkjara lerneja instruado en 1969 eklaboris en la Centra Oficejo de UEA, kie li dum 32 jaroj okupiĝis pri la ekspeda fako kaj pri la provlegado de la revuo Esperanto kaj de aliaj eldonaĵoj de UEA (ankaŭ de gazetoj kaj libroj de aliaj eldonejoj), kaj prizorgis la bibliotekon kaj la arkivon de UEA. Post emeritiĝo en 2001 li dum pli ol 20 jaroj volontule laboris en la Centra Oficejo. Moerbeek aktivis ankaŭ en la blindula asocio LIBE, kiun li ekde 2001 reprezentis en la komitato de UEA, ILEI kaj en aliaj Esperanto-organizoj. Li estis privatdocento pri Esperanto ĉe la Universitato de Amsterdamo dum dudek jaroj (1978–1998), tradukis en Esperanton la libron La afero Jesuo kaj la judoj de Peter J. Tomson (2000) kaj pretigis la nederlandajn versiojn de la rektmetoda lernolibro de Stano Marček (2007) kaj de la informa broŝuro Malkovru Esperanton (2010). Honora membro de UEA (2011) kaj ILEI (2014), laŭreato de la premion Deguĉi (2000), kavaliro de la Ordeno de Oranje Nassau (2018). Ekde 2020 li kontrolis kaj poluris UNESKO-Kurieron, kaj laboris por la gazeto ĝis la fino de lia vivo. (el La Ondo de Esperanto) Redaktoro: Xie Ruifeng Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Twitter: El Popola Chinio WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat
|