Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Vilaĝ-oficistoj el universitataj diplomitoj -- Solvo por homrimedaj defioj de ĉinaj vilaĝoj
2025-12-01

En multaj vilaĝoj de Ĉinio, la bildo de junuloj, kiuj post universitata diplomiĝo kunportante entuziasmon kaj novan scion revenas al la kamparo por servi la lokajn komunumojn, ne plu estas nekonata. Ili estas "vilaĝ-oficistoj el universitataj diplomitoj", kiuj estas esperataj fariĝi helpo por transformiĝo de la vilaĝo. La rakonto de juna esperantisto Song Zhenyuan (Rimedo), vilaĝ-oficisto en Linyi-urbo, Shandong-provinco, estas vigla ekzemplo de ĉi tiu speciala politiko.


Politika klarigo al vilaĝantoj


La defio pri homrimedo en vilaĝoj kaj naskiĝo de la politiko


Post pli ol kvar jardekoj de reformado kaj pordmalfermo, Ĉinio atingis sukcesojn en urbanizado, sed samtempe alfrontas defion: La evolua breĉo inter urboj kaj vilaĝoj. La problemo de "forfluo de homrimedo" kaj severa manko de junaj laborfortoj en vilaĝoj, kune kun maljuniĝo de loĝantoj, fariĝis grava baro al la politiko de kampara revigligo. En tiu kunteksto, starigi junan kaj profesie trejnitan homrimedon fariĝis urĝa tasko.


La politiko komenciĝis per eksperimentoj en Jiangsu (1995) kaj Hainan (1999), antaŭ ol ĝi estis oficiale normigita de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio en 2005. Ekde tiam, senprecedenca homrimed-politiko estis lanĉita: Dungi freŝdiplomitojn por labori en vilaĝoj. La politiko havas du celojn: Je makronivelo, ĝi celas plibonigi la kvaliton de kampara administrado, mallarĝigi la evoluan interspacon inter urboj kaj vilaĝoj, kaj antaŭenpuŝi modernigon de agrikulturo kaj kamparo. Je mikronivelo, ĝi malfermas karieran vojon por studentoj kaj samtempe kreas altkvalitan rezervon de junaj oficistoj por la diversaj administraj niveloj.


Ĉi tiu politiko ne ekzistas izolita, ĝi estas intime ligita kun la kvinjaraj planoj de Ĉinio kaj fariĝis ŝlosilo en la strategio de kampara disvolvado kaj konstruado de homrimedo. Ekde la 10-a Kvinjara Plano (2001-2005) ĝis nun, sendi junajn intelektulojn al vilaĝoj fariĝis kerna prioritato por realigi la celon de konstruado de nova kamparo. Ili estas gravaj ligoj inter la centra politiko kaj la loka realo, ligante homrimedon, ekonomion kaj administradon.


Informiĝo pri rizkultivado de vilaĝantoj


De sperto en malproksima landlima regiono ĝis la revo de servo al la komunumo


Song Zhenyuan, naskita en 2000 kaj diplomiĝinta el Esperanta fako de Zaozhuang-a Universitato, estas vigla ekzemplo de la politiko. Temas pri la kialo de elekto de ĉi tiu speciala vojo, li sincere diris: "Signifa sperto en Xinjiang kiel volontula instruisto en 2021 fariĝis turnopunkto por mia vivo. Tiu vojaĝo helpis min pli profunde kompreni la valoron de dediĉo al la komunumo kaj instigis min reveni kaj kontribui mian junan energion al la evoluo de la kampara komunumo. En mia koro ĉiam ekzistas revo: Junuloj devas fari ion signifan!"


Komencante sian laboron ekde julio 2023, Song rapide enigis sin en la vivritmo kaj la diversaj taskoj en la vilaĝo. "En la oficejo, mi partoprenis en multaj taskoj: De organizado de diversaj dokumentoj ĝis rekta partopreno en solvado de problemoj en la ĉiutaga vivo de lokaj loĝantoj."


Prezento pri fritkuka fabriko al vilaĝantoj


La ĉeesto de li kaj aliaj vilaĝ-oficistoj alportas freŝan vivan energion al la administrado. Li aktive partoprenas en multaj ŝlosilaj kampoj de infrastrukturo ĝis spirita vivo, kaj la laboro en la vilaĝo inkludas multajn kampojn. Li klarigas: "Pri infrastrukturo, ni kunlaboras por ripari vojojn, instali stratlampojn kaj modernigi instalaĵojn por krei pli sekuran kaj komfortan vivmedion por la loĝantoj. Pri agrikulturo, ni rekte gvidas la kamparanojn en produktprocezo, de kultivado de rizoj kaj legomoj ĝis kunordigo de agrikulturaj maŝinoj por plibonigi laboran efikecon. En edukado, ni organizas lecionojn por infanoj kaj samtempe provas alporti pli da lernaj rimedoj al la kamparo. La cifereca transformo ankaŭ estas antaŭpuŝita: La tuta procezo de uzo de oficialaj stampiloj estas ciferecigita, ĉiuj aprobaj proceduroj estas administrataj rete por certigi travideblecon kaj facileblan kontrolon. Pri kulturo, ni ofte organizas politikajn klarigojn, disvastigas la valoron de tradicia kulturo dum festivaloj kaj instigas lernadon tra eventoj kiel la Tago de Legado."


Varbo de fritkukoj ĉe la legoma ekspozicio en Lanling-urbo


Lernado per farado: Universitata scio en vilaĝaj laboroj


Tio, kio distingas la vilaĝ-oficistojn, estas ilia kapablo apliki fakajn sciojn en praktiko. Song estas interesa ekzemplo: Li uzas sian scion en Esperanta fako por reklami lokajn produktojn. "Mi ofte prezentas la tradician vilaĝan fritkukon ĉe naciaj, regionaj kaj internaciaj Esperanto-kunvenoj. Mi ankaŭ verkis kelkajn artikolojn pri kampara praktiko publikigitajn en la revuoj de la Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI) kaj Japana Esperanto-Instituto (JEI), tiel kontribuante al pli vasta rekonado de nia vilaĝo."


La fritkuka produktejo en la laborregiono de Song Zhenyuan


La projekto, pri kiu li plej fieras, estas la starigo de "tradicia fritkuka fabriko", kiu komenciĝis de nulo. "Komence ne ekzistis ajna industrio en la vilaĝo. Iam manĝante jianbing-ojn (fritkukojn), mi subite konsciiĝis: La vilaĝo havas bonajn metiistojn, sed ĉe ĝi mankas merkata pensmaniero. Ni havas laborforton, sed ĉe ni mankas industria ĉeno. Malgraǔ la malfacilaĵoj, ni deicidis tuj agi! Sen mono, sen ekipaĵo? Mi kaj la vilaĝa sekretario multfoje vizitis firmaojn por peti investon kaj akiris 50 000 juanojn. Sen loko? Ni kune transformis neuzitajn loĝdomojn al fabrikon. Sen produktaĵaj sakoj? Mi mem desegnis sakon kun bildo de saĝulo Zhuge Liang. Neniuj vendoj? Ni portis jianbing-ojn al foiroj, diskonigis ilin al ĉiuj la tutan tagon, ĝis nia gorĝo raǔkis kaj ni ne plu povis paroli. Tiel finfine venis la unua mendo: 50 kilogramojn! Tiun nokton, telefonante hejmen el la vilaĝo, mia gorĝo brulis, sed mia koro varmis kaj mia sonĝo estis eksterordinare dolĉa. En 2024, danke al plurflankaj klopodoj, ni sukcese akiris financadon de 1.5 milionoj da juanoj por realigi normigitan produktejon de 1 500 kvadrataj metroj. La vilaĝa kompanio nun dungas profesian manaĝeron por prizorgi la operaciojn kaj ni etendos tiun industrion al 9 najbaraj vilaĝoj. Antaŭvideblas, ke la jaraj vendoj atingos 10 milionojn da juanoj liverante stabilan enspezon de 30 0000 juanoj al la vilaĝa fonduso,kaj pli ol 100 homoj povos partopreni en la produktado, riĉigante siajn vilaĝojn. Tiel, du jaroj pasis, niaj jianbing-oj vendiĝas al Pekino kaj Ŝanhajo. Jam pli ol 20 vilaĝanoj povas gajni 2 000-3 000 juanojn monate sen forlasi siajn hejmojn." Ĉi tiu sukceso ne nur alportas ekonomian profiton, sed ankaŭ konfirmas la valoron de kombino de nova scio kun loka potenco.


En la fritkuka fabriko


Silentaj kontribuoj kaj nevideblaj defioj


El la perspektivo de spertanto, Song montras tri ĉefajn kontribuojn de la vilaĝ-oficistoj al la kampara komunumo. Unue, ili plenigas la mankon de laboristoj, helpante junigi la administradon en vilaĝoj. Due, ili funkcias kiel ponto alportante novajn rimedojn -- de nova scio kaj moderna pensado ĝis konoj pri sociaj retoj -- al la loka komunumo. Kaj finfine, la ĉefa elemento estas enkonduko de juneca vigleco kaj spirito de renovigo, kio kreas gravan motivon por alfronti la defion de maljuniĝo en vilaĝoj.


Tamen, la vojo de universitato al kamparo ne ĉiam estas plena de floroj. Song scias la malfacilojn: "La plej granda defio estas la interspaco inter teorio kaj praktiko, kaj la klara diferenco de viva ritmo inter urbo kaj kamparo. Multaj kutimas al la vigla urba vivo, kiam ili revenas al la kamparo, alfrontante la silentajn noktojn kaj foje solecon, tio ankaŭ estas psikologia defio." Krome, la generacia diferenco en komunikado kun lokaj oficistoj ankaŭ estas obstaklo, kvankam li emfazas, ke kiam oni diskutas pri laboro, ĉiuj diferencoj povas esti solvataj.


Subtena mekanismo kaj evolua vojo


Por altiri kaj reteni junajn talentojn, la politiko estas bone strukturita. Song raportas: "Ni havas la ŝancon profiti de tre bone strukturita mekanismo de selektado → nomumo → trejnado. Post kiam ni ricevas la taskon, krom specialaj aldonaj kompensoj por lokaj oficistoj, ni ricevas ankaŭ apartan laborfinancon kaj profundajn trejnokursojn dezajnitajn speciale por ni."


Pri la vojo de promociiĝo, tio estas luma punkto, kiu faras la politikon ĉiam pli alloga. "De la centra ĝis loka administracio, ekzistas specifaj pozicioj por ni. Kiam oni konsideras nomumojn, la vilaĝ-oficistoj havas apartajn kanalojn por evoluigi sian karieron." Ankoraŭ pli grave estas: "Ni ne bezonas retesti por ŝtatoficisteco, ĉar ni jam estas ŝtatoficistoj. Ĉi tiu politiko estas tre alloga, kaj ĉiun jaron kreskas la nombro de kandidatoj." Ĉi tio kreas klaran kaj stabilan karieran itineron, instigante ilin ligi sian estontecon al la sistemo longdaŭre.


Ĉeesto en la programo "Novepoka Junulara Parolado" de shandong-a televidstacio


Inspiro por la problemo de junaj laborfortoj en kamparaj regionoj de Vjetnamio


Vjetnamio, kun administra strukturo simila al Ĉinio, ankaŭ alfrontas defion plibonigi kvaliton de vilaĝaj kaj komunumaj oficistoj, precipe en kamparaj kaj montaraj areoj, kie la ekonomiaj niveloj varias kaj mankas junaj oficistoj. Male al la ĉina modelo, Vjetnamio ankoraŭ ne havas unuigitan kaj daŭran mekanismon por dungi, trejni kaj uzi junajn intelektulojn en vilaĝoj. Jen punkto, kiun Vjetnamio povas lerni: Konstrui stabilajn mekanismojn kaj krei longdaŭrajn engaĝiĝojn, por ke vilaĝa laboro fariĝu vera kariera elekto por junuloj.


Alia grava leciono estas doni "spacon por junaj iniciatoj". En Ĉinio la vilaĝ-oficistoj ricevas plurajn taskojn en diversaj kampoj -- de infrastrukturo ĝis agrikulturo, cifereca transformo kaj komunuma administrado -- kun rajtoj proponi kaj aliri rimedojn. En Vjetnamio la politiko estas limigita, kaj multaj junaj oficistoj estas ligitaj de administraj procezoj, malhelpante kreemon. Fine, la plej granda leciono estas: Kiel fidi la junan generacion kaj krei medion por fari scion praktike valoran -- kion Vjetnamio povas adopti kaj adapti al sia kunteksto.


Semado de juneco, kultivado de estonteco


La rakonto de Song Zhenyuan estas nur unu el cent miloj da rakontoj pri vilaĝ-oficistoj, kiuj ĉiutage kontribuas al la disvolviĝo de la kamparo en Ĉinio. Kiel sia sincera konsilo al junuloj konsiderantaj ĉi tiun vojon, Song diris: "La plej grava estas konservi la sintenon de 'lerni kune kun agado', klare difini proprajn bezonojn kaj la valoron, kiun ni povas alporti al la komunumo, kaj ĉiam memori pri la origina aspiro kaj misio."


La kamparo estas loko, kie radikoj de ĉiu nacio estas konservataj. Kiam la ŝtato scias, kiel sendi junajn, scipovajn kaj idealajn homojn reen al ĉi tiu loko, la kampoj ne nur verdas pli vigle, sed ankaŭ la estonteco de la lando estas semita en pli solidan bazon.


Verkis: Bui Hai Mung























Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio