| Huafu: Tradiciaj kostumoj de Ĉinio en moderna vivo |
| 2025-11-24 |
Nun en Pekino promenante tra stratoj, oni facile renkontas impresajn scenojn: Grupoj de junuloj bicikle ĉirkaŭiras, portante tradicajn kostumojn, sunokulvitrojn kaj fotilojn, transirante la ruĝajn murojn de palacoj. Historio kaj moderno ŝajnas renkontiĝas antaŭ niaj okuloj. Tiuj bildoj jam ne estas raraj, sed fariĝis distingaj elementoj en la urbobildo de moderna Ĉinio. Kiel fremdlandano loĝanta en Pekino pli ol du jarojn, mi klare rimarkis, ke tradiciaj kostumoj estas bonvenigitaj de ĉinoj kiel simbolo de kultura fiero. Ne nur ĉinoj, sed ankaŭ multaj internaciaj turistoj volas provi tiun sperton. Antikvaj lokoj en Pekino kiel la Imperiestra Palaco, la Ĉiela Templo, Beihai-parko kaj la Somera Palaco fariĝis idealaj scenoj por surhavi tradicajn kostumojn, donante al turistoj senton de "transiro en tempo".
La vojo de reviviĝo de Huafu La reviviga vojaĝo de Huafu komenciĝis per modestaj paŝoj. La jaro 2003 estas konsiderata kiel turnopunkto, kiam amanto de tradicia kulturo portis antikvajn vestaĵojn sur la stratoj de Zhengzhou, kio ekigis la unuan ondon de atento. Tiuj "samcivitanoj" -- tiel la amantoj de Huafu nomas unu la alian -- silente plantis la semojn de vasta kultura movado. El tiuj silente plantitaj semoj, la movado disvastiĝis inter la junuloj, precipe inter tiuj interesitaj pri kulturo, historio kaj tradicia arto. La granda ŝanĝo okazis en 2018, kiam Huafu transformiĝis de persona hobio al ĉefa tendenco. La evento "ĉina tago de tradicia kostumo" (中国华服日) iniciatita de la Centra Komitato de la Komunista Junulara Ligo kreis tutlandan efikon, dum televidaj programoj de Hunan-televido, ĈCTV prezentis Huafu al milionoj da spektantoj, transformante tradiciajn vestaĵojn en vaste agnoskita kultur-simbolo. Tiel, Huafu konservas sian tradicion, samtempe iĝante moderna socia fenomeno en la vivo de junuloj.
Mi kun eksterlandaj amikoj en Tang-dinastiaj kostumoj Tradicia kostumo kaj turisma evoluo Nuntempe, surhavi tradiciajn vestaĵojn kaj foti ĉe famaj vidindaĵoj fariĝis unika kultura sperto, kiu helpas turistojn ne nur observi, sed ankaŭ rekte senti kulturon. En la kunteksto de tutmonda turismo, kie la konkurado baziĝas sur diferenco, tradiciaj kostumoj fariĝis aparta turisma produkto kun rimarkindaj rezultoj. Antikvaj urboj kiel Pekino, Xi'an kaj Luoyang lerte uzis Huafu kaj tradiciaj kostumoj kiel turisman altiron. Ili ne nur luigas kostumojn, sed ankaŭ ligas la vestaĵan heredaĵon kun lokaj kulturaj valoroj. Temaj turismaj itineroj estas zorgeme aranĝitaj por permesi al turistoj "enkarniĝi" en originalaj historiaj scenoj. Ekzemple, en la turisma areo de la parko Qingming-Shanghe en la urbo Kaifeng, ĉiuj dungitoj, de purigistoj ĝis aktoroj, surhavas antikvajn kostumojn. La turisma zono instigas vizitantojn ankaŭ porti antikvajn kostumojn kaj partopreni popolajn ludojn en la parko. Vizitante Luoyang, turistoj ne povas ne miregi antaŭ la impona prezentado de la "ĉiela feino disĵetanta florojn". Vestitaj per Tang-dinastiaj kostumoj, la prezentantoj gracie flugas kaj ŝutas freŝajn flor-petalojn en la aeron. Ĉi tiu unika programo allogas grandan kvanton da vizitantoj al Luoyang.
Mi kun eksterlandaj amikoj en Qing-dinastiaj kostumoj Por mi persone, ĉiu vojaĝo al Ĉinio estas ligita al sperto de tradiciaj lokaj kostumoj. Mi ofte spertas tion en diversaj regionoj de Ĉinio, kutime uzante plenan servon inkluzive de kosmetiko, kostumluado kaj fotisto, kun racia prezo ĉirkaŭ 200-300 juanoj. La preparprocezo kaj fotado ne nur helpas al mi vestiĝi en elegantaj kostumoj, sed ankaŭ estas okazo por lerni pri loka kulturo. Gvidistoj prezentas la karakterizaĵojn de ĉiu kostumo, de desegnaĵoj kaj materialoj ĝis aldonindaj akcesoraĵoj, kaj samtempe sugestas plej belajn fotlokojn. Ĉiu sperto sentigas min kiel paŝante en viglaj historiaj spacoj, samtempe konservante belajn fotojn kaj komprenante pli profunde la valoron de la tradicia ĉina kulturo. Ekosistemo de servoj kaj komunumo de Huafu
Mi kun eksterlandaj amikoj en Ming-dinastiaj kostumoj Ĉirkaŭ la eksploda kresko de la tendeco de Huafu, riĉserva ekosistemo rapide formiĝis. En Pekino, por respondi al la kreskanta bezono de junuloj kaj turistoj, centoj da studioj aperis, proponante kompletajn servojn de kostumo ĝis fotado. Kulturaj kaj turismaj institucioj ankaŭ aktive organizas festivalojn kaj desegnas fakajn turismajn itinerojn. La komunumo de Huafu eĉ kreis siajn proprajn memortagojn. La "Monda Tago de Ĉina Kostumo" (世界华服日) en la tria tago de la tria monato laŭ la tradicia ĉina kalendaro estas rigardata kiel la memortago de la komunumo, kun paradoj, renkontiĝoj kaj grupaj fotadoj. La "Ĉina Tago de Tradicia Kostumo" (中国华服日) en aprilo altiras milojn da partoprenantoj per imponaj prezentadoj, igante Huafu natura parto de la vivo de junuloj.
Mi en tradicia kostumo de tibetanino La rolo de sociaj retoj kiel motoro Sociaj retoj ludas gravan rolon en transformiĝo de Huafu al fenomeno. Sur la apoj Douyin kaj Xiaohongshu, fotoj kaj videaĵoj pri tradiciaj kostumoj ne nur estas tre allogaj, sed ankaŭ facile disvastiĝeblaj, vekante la deziron de uzantoj sperti ĝin. Ĝis la fino de 2024, la filmetoj pri la temo #Hanfu en Douyin estis spektitaj pli ol 18 miliardojn da fojoj. Defioj rilate al Huafu altiras milionojn da partoprenantoj, transformante porti tradiciajn kostumojn al kreiva tendenco. La vido de vivelsendo pri "Granda Nacia Festo" sur Douyin atingis pli ol 50 milionojn da fojoj, montrante, ke Huafu fariĝis ampleksa kultura fenomeno, ne nur ligita al festivaloj. Kiam Douyin kreas amuzan tendencon, Xiaohongshu funkcias kiel vasta biblioteko, kie uzantoj dividas fotolokojn, konsilojn pri kostumado kaj historiajn sciojn. Tiel, Huafu estas samtempe turisma produkto kaj kultura transdonilo.
Mi en tradicia kostumo de ujgurino Merkato de Huafu kaj ekonomia potenco La merkato de Huafu en Ĉinio kreskas rapide, atingante 12.54 miliardojn da juanoj (1.81 miliardoj da usonaj dolaroj) en 2022 kaj antaŭvideble atingos 19.11 miliardojn da juanoj en 2025. La guernio Caoxian en Shandong -- ĉefa produktcentro de Hanfu -- tenas ĉirkaŭ 50% de la landa merkato, kun enspezoj en 2024 superantaj 12 miliardojn da juanoj. Ĉi tiu kresko ne nur reflektas kulturajn allogajn faktorojn, sed ankaŭ montras grandan ekonomian potencialon el esplorado kaj modernigo de tradiciaj valoroj. Huafu iras tutmonde Huafu ne plu limiĝas al Ĉinio, sed fariĝis tutmonda kultura ambasadoro. Danke al malferma politiko kaj sociaj retoj, pli multaj internaciaj turistoj vizitas Ĉinion por rekte sperti lokan kulturon. La tri-sperta kombino de novjara festivalo: Surhavi Huafu, skribi la ideogramon "Fu" kaj manĝi ĝjaŭziojn helpas turistojn ne nur observi, sed ankaŭ vivi en tradicia medio. Krome, nun ne malfacilas renkonti la bildon de ĉinoj memfide promeni en Huafu-kostumo sur la stratoj de Eŭropo aŭ Ameriko. La eksterlandaj Huafu-komunumoj en Novjorko, Parizo kaj aliaj lokoj ankaŭ ofte organizas prezentadojn, interŝanĝojn kaj forumojn por antaŭenigi la bildon de moderna sed kulture riĉa Ĉinio.
Mi en tradicia kostumo de mongolino La kontraŭflanko kaj respondeca sperto Tamen, tendencoj kelkfoje ankaŭ kaŭzas iujn problemojn. Komercaj fotgrupoj okupas spacojn, portas grandajn ekipaĵojn kaj kaŭzas trafikŝtopiĝojn kaj damaĝon al pejzaĝoj. Kelkaj nerespektaj agoj kiel grimpi aŭ piedbati herbon okazas. Pro tio, vizit-lokoj kiel la Imperiestra Palaco kaj Beihai-parko enkondukis regulojn pri fotado; turistoj devas respekti ilin, protekti heredaĵon kaj kombini kultur-lecionadon anstataŭ simple serĉi belajn fotojn. Pli ol tendenco Huafu montras la forton de kombino inter kulturaj heredaĵoj kun modernaj bezonoj. Junuloj malkovras nacian fieron tra kulturaj esprimoj, fariĝinte ambasadoroj de sia lando. En la estonteco, la "nova Huafu" -- kombino de tradicio kaj moderno -- kune kun la kresko de junaj dezajnistoj daŭre igos Huafu ĉefa allogaĵo en turisma kaj kreema kultura industrio. Huafu ne estas nur estetika tendenco aŭ turisma strategio. Ĝi simbolas la leviĝon de kultura fiero en la juna generacio de Ĉinio. Kiam junuloj en Huafu biciklas tra la stratoj de Pekino, ili ne nur diras "mi estas bela", sed ankaŭ esprimas, ke "mia kulturo estas bela". Per la potenco de ciferecaj platformoj, tiu mesaĝo disvastiĝas forte, allogante la tutan mondon malkovri kaj sperti Ĉinion laŭ tute nova maniero. Verkis: Bui Hai Mung Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Twitter: El Popola Chinio WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat
|