Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Renkontiĝis ĉinaj kaj koreaj esperantistoj en Pekino!
2025-11-21

La 20-an de novembro SO Jinsu, vicprezidanto de Universala Esperanto-Asocio (UEA), KANG Hongu, prezidanto de Korea Esperanto-Asocio (KEA), kaj aliaj 13 koreaj esperantistoj vizitis la sidejon de la Ĉina Esperanto-Ligo (ĈEL) en Pekino, Ĉinio. Ilin bonvenigis ĉirkaŭ 20 esperantistoj, inkluzive de membroj de ĈEL kaj Pekina Esperanto-Asocio.



En la renkontiĝo la duflankaj esperantistoj diskutis pri kernaj demandoj de Esperanta afero, kiel la nuna situacio kaj estonteca projekto de E-movado, edukado kaj kreiva instruado de Esperanto kaj tiel plu. Ili ankaŭ dividis siajn spertojn en disvastigo de nia lingvo kaj E-interŝanĝo. La etoso estas amikeca, afabla kaj varma, renkontiĝo de inspiroj formas nian komunan konon.


Fine, la dulandaj esperantistoj interŝanĝis donacojn kun kulturaj karakteroj.


La aktivado aldonas novan forton al la kunlaboro inter ĉinaj kaj koreaj esperantistoj, ambaŭ flankoj daŭre intervizitos, rete interkomunikiĝos kaj kune okazigos programojn profundigante kunlaborojn kaj proksimigante la duflankajn rilatojn.


Redaktoroj: Gao Shuyuan kaj Xie Ruifeng























Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio