| Kulturaj interŝanĝoj antaŭenigas BRICS en Ĉinio |
| 2025-11-20 |
Matene de la 16-a de novembro en Zhangjiajie, turisma urbo de la ĉina provinco Hunan, estis inaŭgurita la tria Ĉina (Zhangjiajie) Fotoekspozicio pri Monda Heredaĵo, organizita sub gvido de la Nacia Komisiono de Ĉinio por UNESKO kune kun la Internacia Montar-Turisma Alianco, la Ĉina Fondaĵo por Paco kaj Evoluo kaj la Ĉina Asocio de Naciaj Parkoj kaj Turismaj Lokoj.
Fokuso sur BRICS La Asocio de Vidartoj de BRICS ne nur kunorganizis ĉijaran ekspozicion, sed ankaŭ gastigis paralelan eventon: La Internacia Vidarta Konferenco de Zhangjiajie de la Asocio de Vidartoj de BRICS 2025. La Asocio estis fondita la 30-an de marto 2023, dum la Seminario pri Regado kaj Forumo pri Kultura Interŝanĝo de BRICS okazinta en Yangzhou en la ĉina provinco Jiangsu. Kreita laŭ kunlaboraj gvidlinioj starigitaj laŭ interkonsento de la gvidantoj de BRICS-landoj, la asocio estis kunfondita de la Ĉina Internacia Komunika Grupo kaj la Ĉina Asocio de Fotistoj, en partnereco kun akademiaj kaj artaj institucioj de la aliaj membrolandoj de BRICS, celante antaŭenigi konfidon kaj amikecon inter la popoloj de tiuj landoj. Amatoraj kaj profesiaj fotistoj el la BRICS-landoj kontribuis al la ekspozicio, kiu inkludis eksklusivan sekcion por fotoj el BRICS-landoj, bildigante la riĉan kulturan heredaĵon de la kvin fondintaj membroj kaj ankaŭ de landoj, kiuj aliĝis poste, kiel Egiptio, Etiopio kaj Indonezio. La fotoj el Brazilo prezentitaj ĉe la evento inkludis dancistojn de frevo, brazila muzikstilo tipa de la subŝtato Pernambuko, en la karnavalo de Recifo, panoramojn de brazilaj ĉefurboj, scenojn el historiaj urboj de Minas Gerais kaj la nordoriento, straton ornamitan por la procesio de Corpus Christi, la akvofalojn de Iguaçu kaj la brazilajn biomojn, kun emfazo al Amazonio, kiu lastatempe gastigis la COP30. Por la ĉino Wang Weiguang, kiu estis diplomato en Brazilo por 45 jaroj, loĝinte en San-Paŭlo, Rio-de-Ĵanejro kaj Braziljo, la ekspozicio estis ŝanco por montri al la internacia publiko la naturan belecon kaj la kulturajn tradiciojn de Brazilo, kiun li rememoras kun sopiro. Alvokitaj al la evento, pluraj fotistoj el membrolandoj de BRICS ĉeestis la malferman ceremonion, vizitis la ekspozicion kaj, laŭ invito de la loka registaro, vizitis la belajn pejzaĝojn de Zhangjiajie serĉante inspiron por siaj fotografiaj verkoj. "Mi estas tre danka pro la invito koni tiujn mirindajn naturajn belaĵojn, ĝi estas loko, kiun mi volas denove viziti! Mi ankaŭ havis la ŝancon koni mirindajn homojn kaj renkonti malnovajn amikojn," deklaris la sudafrikano Johann Andre van der Walt, kiu loĝas en Shenzhen de la provinco Guangdong, suda Ĉinio. Lensoj, kiuj ligas nin al la mondo La honoron paroli nome de la Asocio de Vidartoj de BRICS ĉe la malfermo de la evento havis la baratanino Maitri Ŝarma, kiu prezentis siajn konsiderojn pri fotarto kaj lingvaĵo, povas helpi la BRICS-landojn montri sian nematerian kulturheredaĵon al la mondo. Laŭ la vidpunkto de Maitri, bildoj estas la plej potenca vojo por konservi kaj diskonigi kulturajn tradiciojn en la nuna cifereca mondo, ĉar kvankam teksto povas priskribi, estas la bildoj, kiuj permesas al ni senti. "Kiam oni vidas fotojn de la karnavalo en Rio-de-Ĵanejro, Brazilo, estas kvazaŭ oni povus aŭdi la sonon de la tamburoj, senti la ritmon kaj ĝojon, kiuj disiĝas inter la homoj sur la stratoj." Maitri kredas, ke la rusaj kulturaj tradicioj, transdonitaj de generacio al generacio, la kontrasto de koloroj, lumoj kaj ombroj en religiaj festivaloj kiel la barata Diwali, la kaligrafio kaj tradiciaj dancoj de Ĉinio, la ritoj de afrikaj triboj, ĉio ĉi, eternigita en bildoj, montras al ni vivantan kulturon, kiu hodiaŭ povas esti alirita rapide, facile kaj demokratie de homoj tutmonde danke al la teknologia progreso, kiu kunligas nin. Ŝi laŭdis la iniciaton de Zhanjiajie okazigi tiun ĉi ekspozicion kaj esprimis sian subtenon al okazigo de fotoekspozicioj, kinofestivaloj kaj kulturaj interŝanĝoj inter la BRICS-landoj kiel maniero ne nur por ke ĉiu montru siajn kulturajn tradiciojn, sed ankaŭ por antaŭenigi komunan lernadon, montrante, ke la mondo estas farita de diverseco kaj ne de divido. Pendigita en la nebulo Ne povus esti pli taŭga loko ol Zhangjiajie, en la provinco Hunan, por gastigi eventon kiel ĉi tiu, destinita al antaŭenigo de la homa kultura heredaĵo: Konata pro siaj mirindaj naturaj pejzaĝoj, Zhangjiajie estas parto de la pitoreska regiono Wulingyuan, kiu estis deklarita monda heredaĵo de UNESKO en 1992 pro la escepta beleco de ĝiaj kanjonoj kaj kolonoj ĉirkaŭitaj de densaj arbaroj.
La Nacia Arbara Parko Zhangjiajie, establita en 1982, estas la plej malnova en Ĉinio, okupante areon super 4 800 hektaroj kun miloj da sabloŝtonaj kolonoj, kiuj inspiris la flosantajn montojn de la fikcia planedo Pandora en la filmo Avatar (2009) de James Cameron. La sukceso de la filmo metis Zhangjiajie sur la vojon de internacia turismo, antaŭenigante la evoluon de la urbo, kreante laborpostenojn por la loka loĝantaro kaj favorante la konservadon de la natura, kultura kaj etna heredaĵo de la regiono. Omaĝe al la filmo, unu el la kolonoj de la nacia parko estis renomita "Avatar Hallelujah". Alia fama loko de Zhangjiajie estas la monto Tianmen (Pordo de la Ĉielo), impona ŝtona pordego skulptita de naturo sur la montopinto kaj alirebla per ŝtuparo kun 999 ŝtupoj, aŭspicia numero, kiu en la ĉina tradicio reprezentas longan vivon. Tiuj nekredeblaj pejzaĝoj, kiuj ofte ŝajnas flosi inter la nuboj, inspiris fotistojn kaj aliajn artistojn el la tuta mondo produkti sian arton. Pli lastatempe, la granda vitra ponto de Zhangjiajie kaj aliaj homkonstruaĵoj, kiel la akvospegulo de la monto Tianmen, servas kiel novaj fontoj de inspiro.
Zhangjiajie ankaŭ fariĝis referenco en ekstremsportoj, kun aktivaĵoj kiel tirolinio, supersaltado kaj grimpado, krom konkursoj de glisparaŝutado kaj parapentado, paraŝutado, kuradoj de malpezegaj aviadiloj kaj biciklaj kuradkonkursoj, kiuj fariĝis novaj fontoj de inspiro por arta kreado, jam notita en kelkaj verkoj prezentitaj ĉe la ekspozicio. Abstraktigante la belecon de Zhangjiajie, la ĉina fotisto Li Ge alportis al la urbo sian ekspozicion "Pendigita en la Nebulo", kiu esploras lumojn kaj ombrojn en siluetoj de arboj kaj pejzaĝoj por krei abstraktajn verkojn kun profunda inspiro en la tradicia ĉina kulturo, eĉ surmetante tiajn bildojn super kaligrafiaj verkoj por evidentigi rilaton inter helo kaj malhelo, pasinto kaj nuno, homo kaj naturo. Riĉa kultura heredaĵo Krom la mirinda naturo, Zhangjiajie konservas riĉan kaj unikan kulturheredon de la etnoj han, tujia, mjaŭ kaj bai, kiu montriĝas en la diverseca kaj bongusta loka kuirarto, la arkitekturo kaj tradiciaj vestaĵoj de la etnaj malplimultoj kaj tradicioj kaj ritoj transdonitaj de generacio al generacio.
El la tri lokaj etnaj malplimultoj, tujia estas la plej multnombra. La "ventaj kaj pluvaj pontoj", esenca trajto de la tradicia arkitekturo de ĉi tiu etno, estas aparte grava allogaĵo de la regiono. La danco de la svinganta mano, farata dum festivaloj, kaj la antikva tradicio de fianĉinoj plori dum unu monato antaŭ ol la geedziĝo por esprimi dankon al la gepatroj estas trajtoj tipaj de la tujia-anoj. Mjaŭ-o distingiĝas per siaj koloraj brodaĵoj kun kompleksaj ŝablonoj, kiuj reprezentas sian historion kaj mitologion, kaj per siaj tre belaj kaj lerte faritaj arĝentaj juvelaĵoj, kiuj inkludas kronojn, braceletojn kaj kolierojn portatajn de la virinoj. La festotagoj de ĉi tiu etno, kiel la Mjaŭa Novjaro kaj la Rikolta Festivalo, ankaŭ allogas multajn turistojn al la regiono. La etno baj, kies nomo signifas blanka en la ĉina lingvo, tiel nomiĝas pro sia prefero uzi vestaĵojn precipe blankajn, ĉar ili kredas, ke tiu koloro estas aŭspicia. Iliaj domoj, kun muroj je tri flankoj kaj fasado kun malfermaĵo turnita al korto, kaj ilia teceremonio servata en tri raŭndoj -- kun teoj amara, dolĉa kaj postgusta -- estas trajtoj de ĉi tiu etno. La kunekzisto inter hano kaj ĉi tiuj tri etnaj malplimultoj en Zhangjiajie kreas kulturon tiel vivan kaj impresan kiel la famaj naturaj pejzaĝoj de la loko. Tiu ĉi riĉenhava kultura kaldrono validigas la vortojn de Maitri ĉe la inaŭguro de la fotoekspozicio, ke bildoj estas la plej potenca rimedo por konservi kaj disigi kulturajn tradiciojn. Verkis kaj fotis: Rafael Henrique Zerbetto Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Twitter: El Popola Chinio WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat
|