Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Okazis la 7-a Esperanto-Forumo inter Ŝanhajo kaj Seulo
2025-11-20

La 16-an de novembro okazis la 7-a Esperanto-Forumo inter Ŝanhajo kaj Seulo en Hongkou-a kampuso de la Ŝanhaja Universitato de Internaciaj Studoj. La forumo estis okazigita de la Ŝanhaja Esperanto-Asocio kaj la seula filio de la Korea Esperanto-Asocio (KEA), kaj gastigita de la Ŝanhaja Fremdlingva Aŭdvida Eldonejo. Krome, la forumo estas parto de la programo de la 19-a Akademia Monato, aranĝita de la Ŝanhaja Federacio de Soci-Sciencaj Asocioj. En la forumo partoprenis 90 esperantistoj el Ĉinio, la Korea Respubliko kaj Irano, inkluzive de SO Jinsu, vicprezidanto de Universala Esperanto-Asocio (UEA), Gong Xiaofeng, estrarano de UEA kaj membro de la Akademio de Esperanto, Wang Hanping, vicdirektoro de Azi-Pacifika Centro de Ĉina Internacia Komunika Grupo kaj vicprezidanto de Ĉina Esperanto-Ligo (ĈEL), Chen Ji, prezidanto de Azi-Oceania Komisiono de UEA kaj ĝenerala sekretario de ĈEL, Lu Hongqing, esploristo de Ŝanhaja Federacio de Soci-Sciencaj Asocioj, Zhou Tianhao, vicprezidanto de ĈEL kaj prezidanto de Ŝanhaja Esperanto-Asocio (ŜEA), KANG Hongu, prezidanto de KEA, LI Hyonsuk, vicprezidanto de KEA, CHOI Sukhee, estro de seula filio de KEA. La forumo estis prezidita de Zhang Han, konsiliano de ĈEL kaj vicprezidanto de ŜEA.



En la salutparolo, Zhou Tianhao diris, ke ĉi-foja forumo estas ne nur faka seminario de Esperanto, sed ankaŭ praktikado por interkampa kaj interkultura dialogo. Li esperas, ke tiaj aktivadoj pliigos interkomprenon kaj kunlaborojn inter landoj kaj regionoj.



Chen Ji diris, ke dum la pasintaj 7 jaroj, la forumo efike helpis al la interŝanĝo kaj reciproka lernado de ĉina kaj korea flankoj, ĈEL daŭre subtenos la kunlaborojn inter dulandaj esperantistoj. La forumo certe funkcios kiel grava portanto de popola amikeco kaj konstruado de homara komunumo de komuna estonteco.



CHOI Sukhee rememoris la amikecon penetratan en la sep forumoj kaj rakontis sian amzorgon al Ŝanhajo alportitan de iu ĉina televid-serialo. Ŝi elkore bondeziras profundiĝon de amikeco inter Seulo kaj Ŝanhajo.



KANG Hongu rakontis la disvolviĝon de la forumo kaj siajn spertojn rilate al Ŝanhajo. Li alte taksis la klopodojn faritajn de la dulandaj organizantoj por la forumo.


La forumo kun la temoj "Seulo kaj Ŝanhajo: Internaciaj Gigantaj Belaj Urboj" kaj "Esperanto en AI-epoko: Lernado, Instruado kaj Interkultura Komunikado Inter Seulo kaj Ŝanhajo" okazigis plurajn prelegojn. SAED Abbasi, irana esperantisto kaj membro de ŜEA, komparis la disvolviĝojn de Ŝanhajo kaj Seulo en sia prelego "La Rakonto de Du Urboj tra Irana Vidpunkto"; LI Hyonsuk prelegis kun la titolo "Verda Ekskurso en Seulo: Palacoj kaj Vilaĝoj"; LEE Hyunmi, ĝenerala sekretario de la seula filio de KEA, prelegis "Natura kaj Daŭrigebla Vivo en la Giganta Urbo Seulo". Sekve, Gong Xiaofeng analizis pri la aplikado kaj defio de AI en esperantigo "Kiel Uzi Maŝinajn Tradukilojn en E-aplikado"; So Jinsu diskonigis la potencon de Esperanto en AI-epoko kun la titolo "AI -- Ekonomio kaj Valoroj de Esperanto"; Zhang Xuelei, konsilanto de ŜEA, kaj Fan Jiaoyang, membro de ŜEA, respektive prelegis "Komparado, la Kerna Metodo per Kiu Mi Lernas Ion" kaj "La Epoko de AI kaj Esperanto".


En la forumo estis ankaŭ artprezentadoj de koreaj kaj ĉinaj esperantistoj.



Estis anoncita, ke la 8-a forumo okazos en Busan de la Korea Respubliko en 2026.

















Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio