Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
"Vorto pri Samarkando 2025" sukcese finiĝis
2025-11-19

Lastatempe sukcese finiĝis la dumonata projekto "Vorto pri Samarkando 2025", okazigita honore al la Tago de Samarkando (la 18-a de oktobro) kaj al la 43-a sesio de la Ĝenerala Konferenco de UNESKO. La projekto estas iniciatita kaj prizorgata de uzbeka esperantisto Anatolij Ionesov, direktoro de la Scienc-kleriga Centro "Homo, Kulturo, Paco" de Samarkanda Internacia Teknologia Universitato (SIUT) kaj aŭtoro de la enciklopedia projekto "Samarkandiana", kaj liaj samideanoj.



La letertaga projekto origine prizorgata de esperantistoj ne nur estas disvastigata al Esperantujo, sed ankaŭ celas diskonigi la urbon kaj la landon, kaj funkcias kiel kultura interŝanĝo, plifirmigo de reciproka interkompreniĝo kaj interpopola amikeco. La celo de la projekto estas fari la Samarkandan Urbotagon internacia evento, por ke ĝi estu pripensata, priparolata, primemorata kaj prirevata sur ĉiu kontinento. Kutime, pli ol duono de la partoprenantoj ne estas esperantistoj.


En la projekto, organizantoj invitas la partoprenantojn pripensi, kion Samarkando signifas por ili kaj kion ili ŝatus bondeziri por ĝi. La partoprenantoj inkludas eminentajn personojn en scienco, edukado, kulturo kaj aliaj kampoj, kaj ankaŭ ordinaraj civitanoj en multaj landoj. La projekto estas ŝanco dividi spertojn kaj sentojn, esprimi specialajn memorojn kaj per ĉi tiu transdono denove igi Samarkandon renkontiĝejo por homoj kaj kulturoj, tradicioj kaj novigoj, por Oriento kaj Okcidento, Sudo kaj Nordo. Por iuj, ununura vorto eble sufiĉas por esprimi lian/ŝian vizion pri Samarkando; aliaj salutis la urbon per poemo, kanto, muziko, bildarto, aŭ skribis personan leteron al la "Romo de la Oriento", esprimante dezirojn kaj revojn por la estonteco de la urbo. Kompreneble, ĉio dirita kaj kreita alproksimigas nin unu al la alia, unuigas nin ĉirkaŭ eternaj valoroj, aldonas al nia scio, disvolvas sperton kaj plifortigas pacon, interkompreniĝon, harmonion kaj amikecon.


Ĉi-jare, kelk miloj da leteroj pri la Tago de Samarkando en diversaj lingvoj venis de la tuta mondo, inkluzive de Usono, Ĉinio, Sud-Afriko, Kamerunio, la Korea Respubliko, Barato, Irano, Rusio, Indonezio, Filipinoj kaj tiel plu. Kelkaj el la kontribuaĵoj estis prezentitaj sur ekspoziciaj standoj kaj surekrane dum la solena aranĝo, organizita de Samarkanda Internacia Teknologia Universitato. Pluraj leteroj aperis en paperaj kaj retaj eldonoj de uzbekaj periodaĵoj. Kaj Esperanto estis menciita diversloke en la gazetaj artikoloj. Kelkaj mesaĝoj estis publikigitaj de la redakcioj pli ol unu fojon. 


Raportita de Anatolij Ionesov (Uzbekio)


























Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio