| Ĉinio sukcese evoluigis ultraalt-tensian aparaton kun malfermita cirkvito de 800kV/80 kA |
| 2025-11-18 |
La 9-an de novembro en Ĉinio la ultraalt-tensia aparato kun malfermita cirkvito de 800kV/80 kA sukcese trapasis taksadon. Tio signifas, ke tia tekniko, kune evoluigita de Shaanxi-a Elektropova Kompanio State Grid, Henan-a Elektra Kompanio Pinggao kaj aliaj partneroj, atingis mondkapan nivelon. "Nia nova produkto atingis mondkapan nivelon, ĝi havas la saman grandecon kiel la malnovan, ebligante rektan anstataŭigon. Ĝi povas rimarkeble plibonigi la efikon kaj daŭrigeblecon de elektroenergia reto," diris Sheng Yong, ĉefa specialisto de supremenciita shaanxi-a kompanio. Post ekfunkciigo, la aparato signife plifortigos la kapablon de la elektroreto de nordokcidenta Ĉinio fronte al ekstrema kurtcirkvita kurento, kaj tiele regi la stabilecon de eletrotransmisiaj retoj. Redaktoroj: Gao Shuyuan kaj Xie Ruifeng Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Twitter: El Popola Chinio WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat
|