Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
COP30: Dialogo inter grandaj civilizacioj pasas tra grandaj riveroj
2025-11-18

La grandaj riveroj de la mondo estis luliloj de grandaj civilizacioj, pro la natura bezono de homoj havi aliron al akvo kaj manĝaĵo por propra vivtenado. Grandaj riveroj ankaŭ faciligas navigadon kaj komercajn interŝanĝojn. Sekve, tra monda historio, riveroj kunligis homajn setlejojn, antaŭenigante interŝanĝojn kaj komunan progreson inter malsamaj civilizacioj.


Ekonomia komplementeco kaj reciproka utilo kiel gvidaj valoroj


Malmulton oni scias pri la komerco inter la originaj popoloj de Ameriko, sed ekzistas pruvoj, ke komercaj interŝanĝoj estis intensaj. La Peabiru-vojo -- reto de vojoj 3 000-kilometr-longaj ligantaj la brazilan marbordon al la centraj Andoj kaj la Pacifiko -- estas ekzemplo, ke la popoloj de antaŭkolumba Ameriko ne nur estis kompleksaj kaj diversaj socioj kun unikaj sistemoj de politika kaj ekonomia organizado, sed ankaŭ komercis inter si. Specife en la antaŭkolumba Amazonio, komerco fluis tra la riveroj, per kanuoj transportantaj ŝarĝojn kaj homojn tra longaj distancoj, formante pli vastan kaj kunligitan reton de interŝanĝoj, per kiu la popoloj de la amazona baseno havis aliron al varoj ne ekzistantaj surloke.



Tio kontraŭas la hegemoniisman vidpunkton, kreitan de la koloniistoj, ke la amerikaj popoloj estis sovaĝaj kaj primitivaj, kaj samtempe montras al ni, ke la popoloj de Sud-Ameriko, same kiel tiuj de Azio, disvolviĝis celante regionan komercon bazitan sur komplementeco kaj reciproka utilo. La alveno de eŭropanoj radikale ŝanĝis la strukturon de la Nova Mondo, enmetante Latin-Amerikon en tutmondan sistemon de ekonomia cirkulado, sed ne kiel aŭtonoma ento. La latinamerikaj popoloj ĉesis produkti por kontentigi siajn proprajn bezonojn kaj ekproduktis por kontentigi postulon de eksteruloj.


Rezulte de tiu ĉi konflikto inter civilizacioj, diversaj originaj popoloj de la amazona baseno malaperis, kaj la restintaj devis alpreni memizoliĝon kaj memsufiĉon kiel strategion por postvivi.


Tio radikale kontrastas kun la realo de la jangzia baseno, unu el la luliloj de la ĉina civilizacio, kiu ĝis hodiaŭ konservas sian ekonomian viglecon en profunda integriĝo kun tuta Ĉinio kaj la mondo. Same kiel aliaj grandaj riveroj de la mondo, Jangzio nutris la aperon de civilizacio, sed ne estis koloniisto por haltigi tiun procezon, ĉar la ĉina civilizacio, eĉ en la plej malfacilaj momentoj, sukcesis, kvankam kontraŭ alta kosto, konservi siajn esencajn trajtojn. Jangzio favoris la komercon inter la malsamaj urboj, kiuj aperis laŭlonge de siaj bordoj, alportante progreson kaj kontribuante al forĝado de la spirito de unueco de la ĉina nacio.


Tiel, dum la komerco tra Jangzio disvolviĝis orientita al la bezonoj de la ĉina merkato, integriĝinte al internacia komerco nur post solidigi sian rolon ene de Ĉinio, la rivero Amazono vidis la ĉesigon de la indiĝena komerco antaŭ ol integriĝi al la mondo kiel eksportanto de grava krudmaterialo, la latekso eltirita el la kaŭĉukarbo, indiĝena arbo de Amazonio.


Pli lastatempe, la disvolviĝo de la komerco inter Ĉinio kaj Sud-Ameriko alportas al ni novan esperon pri disvolviĝo: Krom esti kunlaboro celanta reciprokan utilon, la ekonomio de Ĉinio kaj tiuj de sudamerikaj landoj altgrade komplementas unuj la aliajn, tiel ke ilia integriĝo tra la iniciato "La Zono kaj Vojo", kunigante la antikvan Silkan Vojon kun Peabiru-vojo kaj la basenon de Jangzio kun la baseno de Amazonio, alportas al la latinamerikaj popoloj la ŝancon, je la unua fojo ekde la alveno de Kristoforo Kolumbo, reorienti la ekonomian cirkuladon por prioritatigi sian propran disvolviĝon kaj kunligi merkatojn surbaze de komplementeco.


Grandaj riveroj produktas kulturajn heredaĵojn


La kultura diverseco de Amazonio manifestiĝas en la kulturo de la indiĝenaj popoloj, kiuj loĝas en tiu regiono riĉega je etna kaj lingva diverseco, kiu disvolvis unikajn teknikojn de daŭripova mastrumado de la arbaro kaj kulturaj kaj religiaj tradicioj. Siavice, la kulturo Chu, naskiĝinta laŭlonge de la bordoj de Jangzio, estas karakterizita de belaj iloj kaj ceremoniaj objektoj el lako, kiuj posedas similecojn kun la ceramiko de la indiĝenaj popoloj de la amazona baseno. Krome, korpaj ornamaĵoj el jado disvolvitaj de la kulturo Chu similas al bidoj, kolieroj kaj aliaj ornamaĵoj produktitaj de brazilaj indiĝenoj.


Virinoj dancas dum la inaŭguro de la Chu-kultura Festivalo 2025.


En la provinco Hubei de Ĉinio, la historia urbo Jingzhou, ĉe la bordoj de Jangzio, estis ĉefurbo de la antikva reĝlando Chu. Tie diversaj institucioj sin dediĉas al konservado kaj restaŭrado de arkeologiaj restaĵoj. Danke al la antikvaj pecoj da silko konservitaj en Jingzhou, ni scias, kiel homoj vestis sin dum la periodo de Militantaj Regnoj, dum la delikata laboro pri konservado de antikvaj tekstoj skribitaj sur bambuo ebligas al ni rekuperi valorajn informojn pri la historio de Ĉinio. Kvankam multaj el tiuj ĉi antikvaj trezoroj estis trovitaj en malsekaj tomboj, foje eĉ inunditaj, tamen esploristoj sukcesas rekuperi tiujn tre difektitajn antikvaĵojn por malkaŝi pecon de historio.


Dum la amazonaj riveroj faciligis la komercon de ceramiko, ŝtonaj iloj, krudmaterialoj kiel lignoj kaj kolorigiloj, manĝaĵoj kaj medikamentoj, kiel gvarano, nuksoj kaj kokafolioj, kaj besteroj kiel dentoj, ungegoj kaj feloj; tra Jangzio estis transportitaj rizo, salo, spicaĵoj, teo, krudmaterialoj kaj objektoj el silko, lako kaj porcelano.


Sed ekzistas fundamenta diferenco inter la kulturoj disvolvitaj laŭlonge de tiuj du riverbasenoj: Dum tiuj de Amazonio disvolviĝis kiel tribaj socioj memregataj, tiuj laŭlonge de la baseno de Jangzio integriĝis en ununuran civilizacion, kiu kreis unuiĝintan imperion kun kompleksaj leĝa, administra kaj burokratia sistemoj.


COP30: Platformo por interŝanĝo inter civilizacioj


La 30-a Konferenco de la Partioj de la Kadra Kunveno de Unuiĝintaj Nacioj pri Klimatŝanĝiĝo (COP30) estas la unua en Amazonio. Tio substrekas la gravecon de tropikaj arbaroj por la klimata ekvilibro de la planedo en decida momento: Landoj, kiuj subskribis la parizan interkonsenton, devis prezenti ĝis la fino de ĉi tiu jaro siajn planojn por redukti emisiojn de forcejaj gasoj, kio faras 2025 ŝlosila jaro por difini la direkton de la klimata agado por la venonta jardeko.


En mondo, kie loĝas ok miliardoj da homoj, daŭripova produktado de manĝaĵoj estas unu el la plej gravaj kaj urĝaj problemoj. En la antaŭkolumba Amazonio, la amazonia nigra grundo estas tre fekunda grundo kreita de indiĝenaj popoloj antaŭ pli ol 2 500 jaroj, per aldono de vegetala karbo, ostoj, ceramiko kaj organika rubo al la natura grundo, malkaŝas daŭripovan praktikon por restarigi degraditajn grundojn, pliigi agrikulturan produktivecon kaj kapti karbonon.


En la baseno de Jangzio, irigacio estis la solvo trovita por pliigi la produktadon de manĝaĵoj, kaj la plej emblema projekto estas la irigacia sistemo de Dujiangyan en la provinco Sichuan, konstruita en 256 a.K. kaj ankoraŭ funkcianta. La rivero Minjiang, la plej longa alfluanto de Jangzio, post rapide malsupreniri de la montaro Minshan, stagnis sur la ebenaĵo de Chengdu, kaŭzante inundojn. Por solvi la problemon, oni utiligis la naturan deklivon por dividi la fluon en du kanalojn, kun parto de la akvo devojigita por irigacio, kio igis Sichuan la plej produktiva agrikultura regiono de Ĉinio.


La interŝanĝo de spertoj inter ĉi tiuj du akvokolektaj areoj ankaŭ estas promesplena en la kampo de mediprotektado. La riveroj Amazono kaj Jangzio estas la hejmoj de du famaj specioj de cetacoj minacataj de formorto: La rozkolora delfeno, fama pro sia koloro, kaj la jangzia delfeno (Neophocaena asiaeorientalis), la nura cetaco sen dorsonaĝilo.


Esploristo manĝigas jangzian delfenon en la Naturrezervejo por Jangzia Delfeno en Tian'ezhou


En la baseno de Jangzio, la populacio de delfenoj kreskis danke al la laboro de la Naturrezervejo por Jangzia Delfeno, establita en 1992 en Tian'ezhou, branĉo de Jangzio en la provinco Hubei, por disvolvi esplorojn kaj antaŭenigi la protektadon de la riĉa loka ekosistemo, inkluzive de protektado de delfenoj per relokigo kaj bredado en kaptiteco. La loka populacio de delfenoj kreskis de kvin en 1990 al ĉirkaŭ 80 nuntempe, kun pli ol ok naskiĝoj registritaj ĉiujare, estante ĉi tiu la sola sukcesa sperto en la mondo pri protektado de tiu specio per relokigo.


En 2016 la bazo sukcesis realigi la reproduktadon de delfenoj en kaptiteco, kaj en 2023 ĝi sukcese efektivigis la unuan redonon de delfenoj al Jangzio, establigante kompletan ciklon de konservado, bredado en kaptiteco kaj reenkonduko al la naturo. Delfenoj vunditaj en akcidentoj, kiel kolizioj kun ŝipoj, estas savataj kaj traktataj de specialistoj ĝis kiam ili povas reveni al la naturo.


Koni la mirindan laboron pri protektado de la jangzia delfeno igis min pensi pri la graveco de la konservado de la delfenoj de Amazonio, ankaŭ minacataj je malapero pro kontraŭleĝa ĉasado kaj poluado de la riveroj rezulte de minado. Amazonio estas tre vasta kaj sovaĝa regiono, estas malfacile superrigardi la aplikadon de la leĝoj, dum la malriĉeco kaj malalta eduka nivelo de la riverbordaj loĝantaroj kontribuas por pligravigi la problemon. La leciono, kiun Brazilo povas lerni el ĉi tio, estas ke mediprotektado devas progresi man-en-mane kun ekonomia kaj socia disvolviĝo, ĉar la popolo bezonas primedian edukon por kompreni la gravecon de mediprotekto, kaj laboroportunojn por vivteni sin sen detrui la naturon.


La brazilaj politikoj pri mediprotektado ĉiam baziĝis sur la koncepto de minimuma interveno, kaj arboplantado fokusas sur la indiĝenaj specioj por rekrei la originan ekosistemon. Ĉi tiu sperto instruas al ni, ke estas grave konservi kaj rearbarigi areojn ĉirkaŭ riveroj kaj respekti la geografion, evitante interveni en la naturon. En Ĉinio, rearbarigo ofte obeas aliajn kriteriojn, ekzemple planti speciojn pli taŭgajn por tiu speco de grundo, aŭ kiuj kreskas pli rapide, aŭ kiuj postulas malpli da akvo ktp. Tiu rimedo alportis bonegajn rezultojn en la batalo kontraŭ dezertiĝo en Xinjiang kaj la Interna Mongolio, sed ankaŭ nedeziratajn flankajn efikojn, ekzemple troa poleno dum printempo en Pekino.


Kune kontraŭ klimatŝanĝiĝo


Kiom ajn granda estu la diverseco de homaj civilizacioj, kaj kiom ajn malproksimaj ili estu geografie, ĉiuj dividas la saman hejmon, la planedon Tero, kaj bezonas alfronti kune la tutmonda varmiĝo.


Kadre de redukto de karbonemisiado, Ĉinio alvenis al COP30 kun la celoj kaj rezultoj: La lando ne nur atingis sian pinton de karbonemisiado ses jarojn antaŭ la limdato, sed ankaŭ rapide progresas survoje al karbona neŭtraleco, kio estas impresa por lando konata kiel "fabriko de la mondo" pro sia grandega industria kapablo.



Granda parto de la sukceso de Ĉinio en drasta reduktado de sia karbonemisiado venas de la rapida ŝanĝiĝo en sia elektroproduktado, kiu antaŭ nelonge estis tre dependa je forbruligo de karbo, sed lastatempe disvolvis sian potencialon por produkti renovigeblan energion, precipe el suno kaj vento, alprenante novigajn solvojn, kiuj ankaŭ helpas aliajn landojn plenumi siajn emisiajn celojn.


Bona ekzemplo estas la teknologia disvolviĝo, kiu malaltigis la koston kaj plialtigis la efikecon de sunpaneloj kaj ventogeneratoroj, farante ilin allogaj por evoluantaj landoj, inkluzive de Brazilo. Ĉinio ankaŭ pliigis la efikecon de distribuado de elektro per la disvolvado de la teknologio pri transporto de elektro ultra-alt-tensia, uzata en Brazilo por transporti la elektron generitan en la Akvoelektra Centralo Belo Monte al la grandaj urboj de la lando.


COP30 en Amazonio, unu el la ekosistemoj plej minacataj de la klimata krizo, memorigas al ni, ke prizorgi la planedon estas komuna respondeco de ĉiuj popoloj de la Tero, kaj la interŝanĝoj inter civilizacioj estas la vojo al sukceso en alfrontado de la klimatŝanĝiĝo kaj en konstruado de la homara komunumo kun komuna estonteco.


Verkis: Rafael Henrique Zerbetto























Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio